Al la enhavo

Kial sole ekzistas ludojn en ĉi tiu forumero?

de Rejsi, 2013-novembro-19

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Rejsi (Montri la profilon) 2013-novembro-19 15:56:40

Eble mi nur estas "neamuzulo," sed mi ne ŝatas, ke ĉi tiu forumero ofte ne havas multajn diskutojn. Kial neniu eĉ parolas pri onia vivo aŭ io ajn plu? malgajo.gif

Do...Kiel vi fartas? Kion vi faras nun? Diru min pri via vivo!

Mi uzas komputilon en mia universitato ĉar mi ne havas kursojn nun. Mi ĵus finis lastan ekzamenon de homa anatomio kaj fiziologio.

yyaann (Montri la profilon) 2013-novembro-19 16:29:22

Jen bona ideo!

Nu, mi ĵus finis gruplaboron pri la usona firmao "General Mills". Temas pri hejmlaboro de unu el miaj klasoj, nome: psikologio de la laboro kaj organizacioj. Malĝojigas min la ideo, ke preskaŭ ĉio de ni aĉetata devenas el tiel malmultaj firmaegoj.

Pli ĝojiga ideo por mi estas, ke mi baldaŭ iros al germana amiko ĉi-vespere por fari lingvan interŝanĝon. Ni interinstruos al ni nian denaskan lingvon kaj tute certe diros multajn stultaĵojn kaj multe ridos.

efilzeo (Montri la profilon) 2013-novembro-19 19:23:18

Bona ideo. Malfermu novajn fadenojn.

Laŭ mi ebla kaŭzo pro tio estas la malnova versio de la forumo. La lernu.net forumo estas vere malsimila el ĉiujn aliajn forumojn kiujn mi vizitis.

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-novembro-19 19:56:54

Efektive, vi pravas. Mi ankaŭ notis ke estas tro da lud-fadenoj en ĉi tiuj Lernu-forumoj. Ŝajnas, kiel vi bone sugestis, ke certaj forumanoj havas nenion por rakonti, aŭ tute simple preferas tiun specon da distraĵo. Mi persone malŝatas tiujn "tempoperdaĵojn".

Amike.

Rejsi (Montri la profilon) 2013-novembro-19 21:42:46

yyaann - Haha! Mi ĉiam diras stultaĵojn, kiam mi parolas aliajn lingvojn. Sed ĉiam estas bone por ridi al si mem. ridulo.gif

efilzeo:Laŭ mi ebla kaŭzo pro tio estas la malnova versio de la forumo. La lernu.net forumo estas vere malsimila el ĉiujn aliajn forumojn kiujn mi vizitis.
Ho! Mi samopinias! Unu afero, kiu min ĝenas estas, ke estas tre malfaĉile por trovi la fadenojn, en kiu oni poŝtas. (Ekzistas butono por aboni fadenojn, sed ĝi ne funkcias tre bone.) Ankoraŭ la forumo ne diras al oni, kiam alia homo citas onin.

antoniomoya:Efektive, vi pravas. Mi ankaŭ notis ke estas tro da lud-fadenoj en ĉi tiuj Lernu-forumoj. Ŝajnas, kiel vi bone sugestis, ke certaj forumanoj havas nenion por rakonti, aŭ tute simple preferas tiun specon da distraĵo. Mi persone malŝatas tiujn "tempoperdaĵojn".

Amike.
Eblas, ke multaj homoj ne havas ion ajn por rakonti...sed ekzistas Esperanta grupo en Fejsbuko, kiu ŝajnas esti pli activa ol ĉi tiu forumo.

whysea (Montri la profilon) 2013-novembro-19 23:58:31

Krom la Facebooka grupo, vi ankaŭ povas viziti /r/esperanto ĉe Reddit. Tie ili angle krokodilas iom, sed estas sufiĉe aktiva grupo plena de esperantaĵoj. Estas ankaŭ la #esperanto tag (etikedo) ĉe Tumblr.com. Tie ekzistas eta komunumo de esperantlingvaj blogistoj.

Pri mia vivo? Nu...Baldaŭ mi vizitos doktorojn; mi bezonas iom da kuracadon. Ankaŭ mi ĵus transloĝiĝis el agrara vivo al urba vivo. Grandaj ŝanĝoj. En la interreto mi ĵus kreis esperantan diskutejon: ĉi tie. Espereble vi trovos iom da interesaĵoj tie.

Oijos (Montri la profilon) 2013-novembro-20 01:52:39

Ĉi tiu retloko ne bonas por seriozaj diskutoj.

efilzeo (Montri la profilon) 2013-novembro-20 07:19:39

whysea:Krom la Facebooka grupo, vi ankaŭ povas viziti /r/esperanto ĉe Reddit. Tie ili angle krokodilas iom, sed estas sufiĉe aktiva grupo plena de esperantaĵoj. Estas ankaŭ la #esperanto tag (etikedo) ĉe Tumblr.com. Tie ekzistas eta komunumo de esperantlingvaj blogistoj.

Pri mia vivo? Nu...Baldaŭ mi vizitos doktorojn; mi bezonas iom da kuracadon. Ankaŭ mi ĵus transloĝiĝis el agrara vivo al urba vivo. Grandaj ŝanĝoj. En la interreto mi ĵus kreis esperantan diskutejon: ĉi tie. Espereble vi trovos iom da interesaĵoj tie.
Tiu dua retejo estas freneza/mojosa.

Rejsi (Montri la profilon) 2013-novembro-20 14:30:07

Ho, jes. Mi uzas tiu reditero ankaŭ. Bedaŭrinde, ne estas tiel aktiva kiel ĉi tiu forumo.

Mi esperas, ke vi saniĝu baldaŭ. Ankaŭ bonsanĉon en la nova loĝloko!

Oijos:Ĉi tiu retloko ne bonas por seriozaj diskutoj.
Sed tio ne signifas, ke ni ne povas havi ajnajn diskutojn. En la ĉefpaĝo de la forumo, sub ĉi tiu forumero-nomo, ĝi diras: "Ĉi tie vi povas diskuti pri ajnaj temoj en Esperanto."

La lernu-teamo volas, ke ni ankaŭ havu diskutojn ĉi tie.

whysea (Montri la profilon) 2013-novembro-20 18:32:01

efilzeo:
whysea:Krom la Facebooka grupo, vi ankaŭ povas viziti /r/esperanto ĉe Reddit. Tie ili angle krokodilas iom, sed estas sufiĉe aktiva grupo plena de esperantaĵoj. Estas ankaŭ la #esperanto tag (etikedo) ĉe Tumblr.com. Tie ekzistas eta komunumo de esperantlingvaj blogistoj.

Pri mia vivo? Nu...Baldaŭ mi vizitos doktorojn; mi bezonas iom da kuracadon. Ankaŭ mi ĵus transloĝiĝis el agrara vivo al urba vivo. Grandaj ŝanĝoj. En la interreto mi ĵus kreis esperantan diskutejon: ĉi tie. Espereble vi trovos iom da interesaĵoj tie.
Tiu dua retejo estas freneza/mojosa.
La mian? dankon ridego.gif

Reen al la supro