Al la enhavo

Subtenu lernu!

de Clarence666, 2013-decembro-02

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Clarence666 (Montri la profilon) 2013-decembro-02 09:09:45

> Subtenu lernu!
> Mi ĵus donacis al lernu!
> Se vi ŝatus fari donacon en alia maniero ol per PayPal

Mi povus sendi kontantmonon. Cxu ekzistas konvenaj celadresoj?

erinja (Montri la profilon) 2013-decembro-02 18:43:55

Saluton!

Ĝenerale ni nur akceptas kontantan monon ĉe eventoj (t.e. kie ni povas fizike ricevi la monon, kaj ĝi ne trairas la poŝtan servon). Tamen vi povas sendi ĉekon al la sekva adreso:
ESF
c/o Derek Roff
22 Dutch Rd
Santa Fe, NM 87508
USA

Bonvolu indiki sur la ĉeko ke ĝi estas sendita por la lernu-kampanjo.

Grandan dankon!

senideano (Montri la profilon) 2013-decembro-04 02:00:14

Pardonu, sed mi nur subtenos Lernu se oni finfine forigu la kontojn de la Lernu-anoj kiuj daŭre atakas alipensulojn. Oni ne rajtas ataki samseksemulojn, malplimultanojn, ktp. sed sentime ataki kredantojn ja permesas - raporti iliajn mesaĝojn tute malutilas.

Eble la Lernu-estroj ne rimarkas ke multaj Lernu-anoj estas forpelitaj fare de tiuj netoleremuloj. Kial mi donus monon al Lernu se Lernu nur respektas la "rajtojn" de personoj kiuj dum longa tempo atakas kredantojn?

erinja (Montri la profilon) 2013-decembro-04 15:40:57

Kompreneble vi estas libera finance subteni aŭ ne subteni ĉi tiun paĝaron; ĉiu persono havas prioritatojn por donacoj, kaj ni komprenas ke ne ĉiuj donacos al ni. Tamen ni esperas ke se oni volas uzi nian paĝaron, oni povus pripensi donaci al ĝi. Se oni trovas nian paĝaron tre ofenda kaj malbona, mi bedaŭras pri tio. Niaj administrantoj ne povas sekvi ĉiun konversacion. Se vi vidas insultan mesaĝon kiu malobeas niajn regulojn, bonvolu uzi la ligilon por raporti ĝin, kaj ni povas taksi la mesaĝon kaj la sendanton. Se vi vidas ion insultan kaj ne volas raporti ĝin, bedaŭrinde ni povas nenion fari pri tio, ĉar kiel dirite, ni ne povas sekvi ĉion ĉiam, kaj ni dependas de niaj uzantoj por raporti kontraŭregulajn mesaĝojn.

---------------

La lernu-teamo kaj volontularo havas miksaĵon de kredantoj kaj nekredantoj, kaj ni respektas ĉies rajtojn -- kaj ankaŭ la rajton diri malpopularajn vidpunktojn, kondiĉe ke oni ne insultas aliajn homojn kaj grupojn en la esprimado de tiaj vidpunktoj. Bonvolu malfermi novan fadenon se vi plu volas diskuti tion, ĉar tio estas ekstertema en ĉi tiu fadeno.

Reen al la supro