Al la enhavo

trafiko

de scyence, 2013-decembro-06

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

scyence (Montri la profilon) 2013-decembro-06 03:15:25

Saluton. Ĝenerale, urba trafiko malplibonigas en Brazilo.

La precipe kialo, malproksime rigardante, estas ekonomia malsato.

Proksime rigardante, pigreco, komforto, sekureco, fiereco kaj multaj aliaj.

Mi miras se tia regulo, ke sekve, eble faciligi nianj trafikoj:

Estas necesita minimula aĝo (mi ne scias kiom, sed nur opinias 25) por akiri aŭton aŭ similan personan veturilon motoran.

Rigardu ke antaŭa regulo ne malpermesas kondukadon, nur aĉetadon, do oni povas konduki alian veturilon, aŭ ĝin lui.

Kaj, por malebligi misuzon de antaŭa regulo, oni povas akiri nur unu aŭton.

Trankviliĝu, aŭtoj amantoj, estas nur ideo. Kaj al mi ankaŭ ŝatas trankvilan aŭtan vojaĝon.

Kion vi opinias?

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-decembro-06 15:06:29

scyence:Saluton. Ĝenerale, urba trafiko malplibonigas en Brazilo.

La precipe kialo, malproksime rigardante, estas ekonomia malsato.

Proksime rigardante, pigreco, komforto, sekureco, fiereco kaj multaj aliaj.

Mi miras se tia regulo, ke sekve, eble faciligi nianj trafikoj:

Estas necesita minimula aĝo (mi ne scias kiom, sed nur opinias 25) por akiri aŭton aŭ similan personan veturilon motoran.

Rigardu ke antaŭa regulo ne malpermesas kondukadon, nur aĉetadon, do oni povas konduki alian veturilon, aŭ ĝin lui.

Kaj, por malebligi misuzon de antaŭa regulo, oni povas akiri nur unu aŭton.

Trankviliĝu, aŭtoj amantoj, estas nur ideo. Kaj al mi ankaŭ ŝatas trankvilan aŭtan vojaĝon.

Kion vi opinias?
Mi ŝatus vidi la reagon, se vi proponus ĉi tion en Usono. okulumo.gif
Mi tute senscias pri la trafikaj aferoj en Brazilo, sed mi fakte scias ke, almenaŭ en Usono, ne estas pli bona metodo por veturi tra kamparaj lokoj. Sed en urboj, ja estas problemo. Mi mem pensas ke oni devas aĉeti permesilon por veturigi ĉe urboj, almenaŭ dum tre kongestemaj tempoj (kiel dum rapidega horo, angle "rush hour" ).

Parenteze, mi konis Brazilan amikon kiam mi studis ĉe universitato. Iunokte li rakontis kiel li gajnis sian usonan kondukpermesilon, kaj kiel la leĝoj pri kondukado estis iom malsama. Ĉu estas kontraŭleĝa, turni sian kapon por kontroli ke neniu estas ĉe la "blindan lokon" (kie vi ne povas vidi per la speguloj)? Li diris al mi, ke vi neniam povas turni vian rigardon for de antaŭ la aŭto.
Li ankaŭ diris, ke motorciklistoj agas tre danĝere en trafiko, kaj eĉ foje forbatas la flank-spegulojn for de aŭtoj! Ĉu vere?

Amike,
-Tom

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-decembro-07 11:46:14

scyence:Ĝenerale, urba trafiko malplibonigas en Brazilo... Necesas minimuma aĝo por akiri aŭton aŭ similan personan veturilon motoran.
kaŝperanto:Mi fakte scias ke, almenaŭ en Usono, ne estas pli bona metodo por veturi tra kamparaj lokoj. Sed en urboj, ja estas problemo.
Mi samopiniis kiel kaŝperanto. Pli ĝenerale, estas lokoj aŭ kondiĉoj por kiuj aŭtoj estas necesaj aŭ taŭgaj: en kamparo, sed ankaŭ dum nokto, por handikapuloj, por transporto de pezaj aĵoj ktp. Sed en la plej kutimaj kondiĉoj oni ne devus uzi aŭton; kaj la urbestroj aŭ la registaroj devus ebligi kaj faciligi vojaĝi sen aŭto.

Do, mi opinias ke la malpermeso de akiri aŭtojn nur parte utilas. Fakte, multaj urboj en la mondo malpermesas la aŭtocirkuladon en la centra parto aŭ postulas monon por eniri ĝin. Ekzemple, en Romo nur aprobitaj aŭtoj (loĝantoj de la centro, kuracistoj, handikapuloj ktp) povas eniri la internan centron tage; en Milano oni postulas monon por granda centra areo. Bedaŭrinde, la trafiko estas tre forta en la apudaj stratoj ekster la malpermesa zono. Verŝajne, se la metroo kaj la busoj estus pli bonaj, pli da homoj ne uzus la aŭton.

Reen al la supro