Al la enhavo

Pri X-metodo en lernu!

de Urho, 2013-decembro-19

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2013-decembro-19 17:27:05

En la helppaĝo Pri supersignoj estis jene:
Kiam vi skribas en lernu! ni rekomendas al vi uzi la "x-stilon" (ekzemple ”sx” por ”ŝ”). Tiu metodo estas la plej klara kaj krome la sistemo de tiu ĉi paĝaro subtenas ĝin en la tujmesaĝilo, forumoj, ekzercoj ktp. […]
Miakomprene, tio estas tre bona rekomendo por skribi supersignojn en lernu! (kaj ankaŭ en aliaj paĝaroj kiuj uzas la saman sistemon).

Tamen, estas bone scii, ke:
  • Se vi deziras tajpi literon kun ”x” (Bordeaux, Linux, Oxford ktp.), bv. tajpi literon ”x” dufoje.
  • Se vi transportas tutan tekston al lernu!, la literoj kun ”x” ne ŝanĝiĝos al la veraj esperantaj literoj; ili videblas kiel ”cx”, ”hx” ktp. Do – bv. tajpi vian tekston rekte en la tekst-kampon en lernu!, por ke literoj kun ”x” konvertus ĝuste.
_ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2016-07-29

Dakila_Sidhi (Montri la profilon) 2014-januaro-20 04:59:21

Dankon pro la konsiletoj. ridulo.gif

Urho:
Se vi deziras tajpi literon kun ”x” (Bordeaux, Linux, Oxford ktp.), bv. tajpi literon ”x” dufoje.
Anatŭe eble mi nur unue tajpas la x kaj uzas la sagoklavojn por tajpi literon antaŭ x hehe.

Urho:
Se vi transportas tutan tekston al lernu!, la literoj kun ”x” ne ŝanĝiĝos al la veraj esperantaj literoj; ili videblas kiel ”cx”, ”hx” ktp. Do – bv. tajpi vian tekston rekte en la tekst-kampon en lernu!, por ke literoj kun ”x” konvertus ĝuste.
Do ĉu ne estas automata maniero por konverti la kopi-gluitajn tekstojn? Mi mem nur konvertas ilin.

Urho:
Kiam vi skribas novan mesaĝon en la ne-esperanta forumo, la x-metodo ne funkcias, sed kiam vi redaktas vian malnovan mesaĝon, x-metodo funkcias. Tio estas tre strange. – Estus interese scii, kial tiel okazas?
Mi pensas ke tiu estas bona maniero. Ni ne uzu la x-sistemon por la fremdalingvaj forumoj ĉar malsamas la skribo. Sed se oni vere volus montri la supersignajn literojn ili povus nur redakti ĝin kaj ili disponeblos.

Urho (Montri la profilon) 2014-januaro-20 10:54:05

Dakila_Sidhi:
Urho:
Se vi transportas tutan tekston al lernu!, la literoj kun ”x” ne ŝanĝiĝos al la veraj esperantaj literoj; ili videblas kiel ”cx”, ”hx” ktp. Do – bv. tajpi vian tekston rekte en la tekst-kampon en lernu!, por ke literoj kun ”x” konvertus ĝuste.
Do ĉu ne estas automata maniero por konverti la kopi-gluitajn tekstojn? Mi mem nur konvertas ilin.
Vi povas ĉiam uzi ekzemple Unikodan konvertilon ĉe la paĝaro de Komputeko. Mi iam uzas ĝin por klarigi tekstojn de aliaj uzantoj – ekz. en lernu!.

Urho (Montri la profilon) 2014-junio-21 09:44:04

Utilaj ligiloj en Interreto, kiuj koncernas la temon:Fadenoj ĉe la lernu!-forumo:Kelkaj retpaĝaroj, kiuj uzas X-metodon:_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2020-05-04

Urho (Montri la profilon) 2016-julio-29 05:07:54

Ŝajnas, ke ĉi tiu fadeno estas ankoraŭ aktuala.

Provoj:
• gxi sxi jxurnalo cxe hxaoso aux ( ← el tekstilo)
• ĝi ŝi ĵurnalo ĉe ĥaoso aŭ ( ← per X-metodo en fadeno)
• ĝi ŝi ĵurnalo ĉe ĥaoso aŭ ( ← per veraj Esperanto-literoj en fadeno)

Urho (Montri la profilon) 2016-julio-30 16:49:06

Jen la konsilo de lernu! por tajpi per X-metodo en la nova lernu!-paĝaro:
lernu.net:Por skribi la ĝustajn Esperanto-literojn kun la supersignoj aktivigu la butonon "Klavaro" supre de la paĝo, se ĝi ankoraŭ ne estas aktivigita, kaj tajpu laŭ la ikso-metodo: cx → ĉ, gx → ĝ, hx → ĥ, jx → ĵ, sx → ŝ kaj ux → ŭ. La iksoj aŭtomate konvertiĝos dum via tajpado al la koncernaj literoj kun supersignoj.

Urho (Montri la profilon) 2018-aprilo-04 05:25:57

Eta rimarko ĉe la vortaro de lernu! : Vi ne nepre devas uzi X-metodon (aŭ ĉapelitajn literojn) kiam vi serĉas vortojn. Vi do povas tajpi ekz-e "serci" por serĉi vortojn ŝerci kaj serĉi. ridulo.gif

Reen al la supro