Al la enhavo

Ĉu vi scias ion pri Dubrovnika Respubliko?

de ora knabo, 2007-novembro-24

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 22:56:40

Mi devas fari iun lernejan projekton pri "Dubrovnik en okuloj de fremduloj - iam kaj nun". Min interesas kiom kaj kion homoj el aliaj landoj scias pri ĝi nun. Ĉu vi iam menciis ĝin en lernejo? Aŭ vi aŭdis pri iama Dubrovnika Respubliko? Bonege estus se vi povus skribi iun detalon krom "ĝi estas bela, malnova urbo en kiun venas multaj turistoj".
Mi scias ke lernu ne estas paĝaro por lernejaj projektoj, sed ĝin uzas homoj el multaj diversaj landoj, ĵus kion mi bezonas okulumo.gif .

ora knabo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 23:20:26

Terurĉjo:OK, aperigu ligilon, por ke mi legu pri DR, kaj mi rakontos al vi multon. okulumo.gif
Sed min interesas kion vi sciis pli frue ol mi demandis lango.gif .

Fajro (Montri la profilon) 2007-novembro-26 04:56:32

Mi neniam aŭdis pri ĝi.

Can (Montri la profilon) 2007-novembro-26 11:23:17

Mi unue nur sciis, ke la urbo ekzistis. Poste, dum la balkana milito mi aŭdis pri la danĝeroj por ĝia historiaj vidindaĵoj. Lastatempe mi nur konas la urbon kiel destino de krozŝipoj.

Sed mi neniam aŭdis io pri la Dubrovnika Respubliko.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-decembro-03 01:11:43

mi sciis nur ke estas urbo en Kroacio, mi havis amikino kiu havus parencaroj tie, kaj ŝi parolas pri Dubrovnik foje, sed mi ne memoras kio... Mi kredas ke mi aŭdis la nomon iufoje en tv aŭ lernejo en konekto de balkan milito.

ora knabo (Montri la profilon) 2007-decembro-09 13:50:38

Terurĉjo:Fakte pri la respubliko mi antaŭe nenion sciis, sed la nomo Raguza signifas al rusoj multon, ĉar libroj de Mavro Orbini, eminenta mezepoka historiisto, kiu loĝis en Dubrovnik, estas gravaj fontoj de nia historia scienco.
Li vivis en 16 jarcento, la ora epoko de la Respubliko.

Matthieu (Montri la profilon) 2007-decembro-09 18:55:03

Mi scias nenion pri ĝi. En Francio ni ne lernas historion de Orienteŭropo...

Mi nur aŭdis la nomon Dubrovnik. Kaj ĉar mi konas vin, mi nun scias, kie ĝi estas. okulumo.gif

Rao (Montri la profilon) 2007-decembro-09 19:46:14

Mi unuafoje legis pri ĝi en ĉi tiu paĝo, laŭ mia memoro.

ora knabo (Montri la profilon) 2007-decembro-09 21:49:58

Mutusen:
Mi nur aŭdis la nomon Dubrovnik. Kaj ĉar mi konas vin, mi nun scias, kie ĝi estas. okulumo.gif
Hm... do eble mi povus gajni iun premion en mia lando pro promociado de Dubrovnik en esperantaj rondoj rido.gif.

Ekde ĉi-momento mi anoncas ke mi finiĝis mian lernej-projekton. Mi konkludis (ne nur pro la fadeno ĉe lernu) ke la urbo estas konata precipe de najbar-landanoj (pasinta Jugoslavio, Italio, kaj mi skribis ankaŭ malmulte pri konateco de Mavro Orbini en Rusio).
Malgraŭ la fakto ke mi finigis la projekton, mi ja petas ke homoj kiuj eble scias iun pri la urbo skribu.

Reen al la supro