Al la enhavo

Renovigoj (dediĉite al programistoj)

de Stephan S, 2013-decembro-26

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Stephan S (Montri la profilon) 2013-decembro-26 23:18:50

Saluton! Jen estas la traduko de unu ruslingva rakonto, bedaŭrinde, mi ne scias, kiu nestas la aŭtoro.
Ĝi estas dediĉita por ĉiuj programistoj kun kutima profesia malsano: “renovigulozo” (precipe se ĝi estas kun la alia morbo: “plejsaĝulozo”).


Proksima estonteco, retforumo pri hejmaj renovigoj.

– Kamaradoj, mia ŝranko subite renoviĝis. Ĉu mi povas iel revenigi mian veston?
– Sed kiun version vi havas?
– Mi havis 1000-an. Nun estas 1015-a.
– Vi devis malpermesi aŭtomatajn renoviĝojn. Iri en “Agordojn”, meti flageton al “ĉiam demandi pri renovigoj” kaj konservi ŝanĝojn.
– La ŝranko estas nova, ĝi ne permesas malpermesi... Se provi, ĝi tuj ĉesas malfermiĝi. Venas mesaĝo, ke tio estas pro danĝero de tineo.
– Ho, mi havas la saman problemon. Mi jam ne tenas veston tie, krom tiu, kiun mi ne timas perdi. Fek, kiu elpensis tion? Kiel bone estis antaŭe: eblis bloki renovigon kaj poste vivi trankvile. Kaj kontraŭ tineo mi elŝutadis naftalinon.
– Tute ne estis bone antaŭe! Jen, mi havis malnovan ŝrankon. Foje mi aĉetis novan jupon, pendigis ĝin – kaj la ŝranko eligis nekunigeblon de formatoj kaj fermiĝis por ĉiam. Ni ĝin disrompadis per hakilo.
– Fi al vi, malsukcesuloj, vagadu plu en malnova vesto! La nova versio estas mojosa. Ŝranko 1015 estas superba! Trololo!
– Ho, venis pagita trolo.
– Kial do nepre pagita? Ankaŭ mi ŝatas Ŝrankon 1015. Ĝi ŝparas tempon, solvas problemon de butikumado, estas vera progreso!
– Knabino, kara, mi ja ne estas kontraŭ ĉiu ajn renovigo, sed mi volus almenaŭ gvidi la procezon. Ekzemple, foje tuta mia vesta koloraro ŝanĝiĝis al la nova – kun koloroj modaj, sed tute ne konvenaj por mi. Ĉu vi ne komprenas la diferencon inter “oferti” kaj “trudi”?
– Iru al la retpaĝo. Tie devas esti instrukcio.
– Mi jam vizitis ĝin. Oni skribas, ke nova versio estas ege pli oportuna, kaj la uzanto mem ne devas zorgi pri io ajn.
– Ŝranko 1015 estas brava. Trololo!
– Ĉu eblas iel fari “disgrade”-on al antaŭa versio?
– Ne-e...
– Nu, 1015 estas pli-malpli adekvata, almenaŭ restigas kvanton de bretoj. Sed ĉu vi memoras 1013?
– Ho, 1013 – epic fail! “Kie-estas-mia-vesto”. Neniam eblis diveni, kion kaj kien ĝi translokos. Mi dum tagnokto serĉis miajn orelringojn. Kaj ĉu vi scias, kie mi ilin trovis? En pinto de vintra boto! Kion pri logiko? Pri oportuneco?
– Kaj mia ŝranko faras “plus size”. Pri kio ĝi aludas??
– Nu, estas facila problemo. Iru al la etikedo kaj permane korektu.
– Ho, jes, mi ĉiam deziris fari tion ĉiumatene, antaŭ laboro... Dankon pro plibonigo((
– Plie, mia ŝranko foje ĉiun veston restriktis. Verŝajne, pro sopiro. Mi venis hejmen post ferioj – kaj ne povis surmeti ion ajn. Bone, mi komprenis, ke necesas rigardi en agordojn)))

Stephan S (Montri la profilon) 2013-decembro-26 23:20:41

– Fek! Mia jako renovigis. Ĵus! Ĝi pendis sur dorsapogilo de seĝo! Kiel eblas? Kion nun fari? En la poŝoj estis mia pasporto kaj ŝlosiloj de mia aŭto. Helpu!
– Rigardu en poŝoj.
– Sed nova jako tute ne havas poŝojn! Nenion eĉ similan! Mi fingrumis la tutan, sed nenion, nenie.
– Stop, ne paniku. Rigardu en keston de skribtablo. Se la perditaĵoj mankas tie, provu serĉi en fridujo, lavmaŝino kaj kesteto post necesabo. Kutime ĉio translokiĝas ien tien.
– La pasporton mi trovis. Sed ne la ŝlosilojn.
– Ĉu vi serĉis en aŭto? Eble, ke la ŝlosiloj aperis tie.
– Kiel mi, ...., povas malfermi ĝin sen ŝlosiloj?! Fine, kial povis renoviĝi tiu feka jako, se mi ne alportis ĝin eĉ proksimen al la ŝranko?
– Verŝajne, estas nova versio de la jako, aŭtomata.
– Ŝranko 1015 estas mojosa. Trololo!
– Plie, foje mia palto renoviĝis. Kun ŝlosiloj de loĝejo kaj biletoj por avio. Mi estis en afervojaĝo, en Orenburgo. Do, imagu: la ŝlosiloj kaj la biletoj troviĝas hejme en Moskvo, mi jam devas flugi, sed mi... en nova palto. Iĝis pli oportune, tutcerte(((
– Ŝajne,renoviĝis-mia-klavaro.Kie-estas-spaceto?
– Vi premu samtempe ondosignon kaj “Alt”-on. Do estos spaceto.
– Dankon, bona homo. Mi hatas novan klavaron! Estis unu longa butono, nun mi havas du etajn, unu malproksime de la alia! Kiu elpensis, ke estas oportune?
– Kompense, novaj klavoj estas lumantaj.
– La klavaro estas mojosa, trololo!
– Ion plu pri la jako... Estas bone, ke vi ne surhavis ĝin dum renovigo – vi povas esti portita en bufron kaj poste – laŭ via domicilo.
– Sekvan fojon mi blokos renovigon por tuta mia apartamento!
– He, ne faru tion! Mia amiko foje blokis. Sed poste oni ekrenovigis la tutan domon: ŝanĝis etaĝecon, lokojn de peronoj kaj ŝtuparoj – kaj okazis, ke mia amiko estas blokita sur sia deka etaĝo, kaj sub li estas abismo kaj garaĝoj sur tero. Devigite li elvokis programistojn de 911. Ili ĉion detruis, instalis laŭ plej stulta normo kaj ordonis ne prancaĉi, se oni faras al li “oportune”.
– Ŝranko 1015 estas mojosa kaj impona! Trololololo!
– Ni komprenis, kara, forsekiĝu jam.
– Kaj en mia domo foje la lifto estis transportita al alia ŝtuparejo. Do ni supreniradis laŭ la ŝtuparo eĉ ĝis sekva renovigo.
– Kaj ĉe ni la lifto portas onin nur al tegmento kaj subteraĵo.
– Ĉiuj renovigoj por liftoj estas deliro de idioto.
– Kompense, en novaj liftoj estas fontanoj...
– Liftoj? Miaj karaj, liftoj estas bagatelo. Ĉe ni oni transportis enirejon de metroo! Do metroo ekzistas, sed enirejo – ne. Nur post du bushaltejoj. Kompense ĝi muzikas polonezon de Ogiński[1] kun stereofonio . Oportune-e-e!

———————————————————————————
Rimarko [1]: En Moskvo, se iu provas iri en metroon sen bileto, pordoj antaŭ li fermiĝas kun muziko simila al iom distordita Polonezo, muzikata duoble pli rapide.
http://www.youtube.com/watch?v=UQz2vuD8lmk de 2 ĝis 5 sek.

Stephan S (Montri la profilon) 2013-decembro-26 23:22:52

– Tamen, pri Ŝranko 1015. Ĉu eblas revenigi almenaŭ piedveston malnovan? Miaj piedoj doloras, kaj en piedvesta sekcio estas apartaj agordoj...
– Oni konsilas elŝuti specialan prog’on[2] sur la retpaĝo.
– Estas tiuj “novaj povoj”? Ne trompigu vin. Ĝis mi fine forigis ĝin, mi eĉ ne povis trovi la pordon; la ŝranko estis kvazaŭ kabano sur kokaj kruroj[3] – ĉiam forturnis la pordon al la muro. Bone, ke la prog’o ne rekonstruis la sistemon laŭ si, eblis ĝin forigi.
– Kamaradoj, offtopic... Kiu loĝas en nordokcidento, rigardu en fenestron. Kio estas tio? Ĉu tio okazas sur strato aŭ mia vitro denove cimas?
– Malfermu kaj fermu ĝin, kaj poste ĉio devas labori normale.
– Ĝi ne malfermiĝas! Oni skribas, “renoviĝo en procezo”. Kamaradoj, mi timas.
– Trankvil’! Kion vi nun vidas en fenestro?
– Nenion. Tute. Ĉio blankas.
– Stop... Mi estas en Otradnoje, ankaŭ mi havas ĉion blanka.
– Mi estas en Beljajevo, kaj ĉio blankas.
Viĥino. La sama merdo. Oni skribas, “renoviĝo en procezo”.
– Ankaŭ en Ĥimki. Kiu, interalie, oficiale estas alia regiono.
– Strange, se jen mi sidas en Makdak’ sur Puŝko[4] , kaj vidas nenion.
– Mia filo promenas sur infana placeto. Kun mia patrino. Kie estas placeto, kie patrito, kie filo?!!!
– Trankvil’, se iu eraro okazos, la homoj estos importitaj al loko de domicilo.
– Mia patrino estas el Ufa’. Ĉu vere ili importos mian patrinon en Ufaon?
– Ho, klariĝis.
– Kaj apud mi.
– Kio okazis? Kie ni estas?
– Mi rekonas nenion, tute. Serioze, homoj, kio estas tio?
– Mi legis sur oficiala retpaĝo... Kamaradoj, tenu sin... Estas ne cimo. Estas oficiala renovigo. Mi citas: “Ni lanĉas novan urban programon”.
– Kio renoviĝis? Distrikto? Arondismento?
– La tuta urbo.
– Kia teruro...
– Oni devis averti... Kanajloj!
– Mi ripetas, ne paniku! Ĉiu civitano estos importita al loko de lia domicilo.
– Kio ja estos nun...
– Ĉio kutime. Oni skribas, “estos ege pli bone”.

———————————————————
Rimarkoj
[2] Programon (slango)
[3] En rusa folkloro estas kabano, kiu povas per la kruroj turni sin al aŭ for de heroo.
[4] Makdak’ – slanga nomo por McDonalds. “Puŝko” – Puŝkinskaja placo en Moskvo.

Reen al la supro