Al la enhavo

Forpasis D-ro Helmar Frank

de robbkvasnak, 2013-decembro-27

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-decembro-27 19:05:48

Kiam mi ĵus lernis Esperanton ekscitis min la ideoj de d-ro Frank - nome ke Esperanto estas bonega propedeŭtiko por lerni aliajn lingvojn. Laŭ miaj spertoj li tute pravis. Matermatikisto, li baraktis kun la lernado de aliaj lingvoj kaj tiam li malkovris por si mem Esperanton. Li estis adepto de cibernitiko kaj adaptis siajn konojn pri Esperanto al tiu fako. Mi havas lian libron kion mi apenaŭ komprenas sed mi ŝatus studi ĝin kune kun aliaj E-parolantoj por povi mense vidi kion li volis diri al ni. Ni perdis grandan cerbon kaj bonegan gvidiston de nia movado. Mi sendas miajn plej korajn kunsentojn al lia familio kaj proksimaj amikoj.

Reen al la supro