Tartalom

Kiel kapti kaj mortigi urson?

Uralo-tól, 2014. január 17.

Hozzászólások: 5

Nyelv: Esperanto

Uralo (Profil megtekintése) 2014. január 17. 11:56:47

Kiel kapti kaj mortigi urson?

Oni fosas puton. Oni metas en ĝin: blokon da glacio, spegulon, sakon da faruno, kaj ŝtonon.

La urso falas en la puton kaj sur la sakon da faruno. Ĝi tute blankiĝas. Ĝi rigardas al la spegulo kaj pensas: "Hej, mi vidas arktan urson." Do, ĝi ekstaras sur la blokon da glacio. Sed ĝi ne estas arkta urso, do ĝi morte falas per sia kapo sur la ŝtonon.

Tiu ĉi ŝercaĵo venis de la programo 'Scheire en de Schepping'. Mi ne elpensis ĝin mem.

maratonisto (Profil megtekintése) 2014. január 18. 17:02:14

Du ĉasantoj serĉis urson en arbaro. Pafilon havis nur unu. Finfine ili renkontis urson. Ĉasanto kun pafilo forkuris, la urso persekutis lin. Kiam la urso preskaŭ atingis lin, la ĉasanto pafmortigis la urson. Kiam alvenis alia ĉasanto, demandas:

- Sed kiel vi forkuris?
- Estas bone, kiam la urso mem kuras. Nun ni devas treni ĝin.

Uralo (Profil megtekintése) 2014. január 18. 22:28:17

Alimaniere: per binoklo kaj alumetujo.

Oni serĉas urson, kaj rigardas al ĝi per la binoklo inverse. Tiam ĝi estas granda je 2 cm. Sekve, oni povas preni ĝin kaj meti ĝin en la alumetujon.

Venis el la sama programo.

AlfRoland (Profil megtekintése) 2014. január 18. 22:52:54

dobri (Profil megtekintése) 2014. január 25. 18:14:48

AlfRoland:Bienisto kaj Urso
Bedaŭrinde ne ĉiu Lernu-uzanto regas la svedan lingvon!

Vissza a tetejére