Al la enhavo

Kara moksuloj!

de robbkvasnak, 2014-januaro-26

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-januaro-26 15:40:46

Devus esti: Karaj Moksuloj! (pro tempomanko mi mistajpis kaj redaktante ne sukcesas ŝanĝi la titolon - pardonu!) Nun, post kelkaj jaroj, ni komencis uzi Esperanton hejme kaj ni tuj rimarkis ke ni ne ĉiam havas la tempon por traserĉi la korektan E-radikon aŭ uzi la korektan vorton. "Okulvitroj" fariĝas "vidiloj", "aŭto" - pro la influo de la nin ĉirkaŭanta angla "ĉaro"; "telerlavilo" => "maŝino", ktp. Ne estas nia malrespekto por la zamenhofaj formoj sed manko da tempo kaj rapidaj rimendoj dum la ĉiutaga vivo. Mi ne proponas tiujn formojn al la istaro sed interesus min scii pri alies spertoj kiuj uzas E pli ofte dum la vivo.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-januaro-26 15:57:44

robbkvasnak:Devus esti: Karaj Moksuloj! (pro tempomanko mi mistajpis kaj redaktante ne sukcesas ŝanĝi la titolon - pardonu!)
Konata problemego de cxi tiu forumo ... oni havas multege da fusxaj titoloj malgajo.gif

> Nun, post kelkaj jaroj, ni komencis uzi Esperanton hejme

Gratulon ridulo.gif

> "Okulvitroj" fariĝas "vidiloj"

Fakte alia fusxa vorto:

EN:"scissors" -> EO:"tondilo" (EO riparis la fusxon)
EN:"glasses" -> EO:"okulvitroj" (EO NE riparis la fusxon)

> "aŭto" - pro la influo de la nin ĉirkaŭanta angla "ĉaro"

Vidu vortaro de Paul okulumo.gif

> "telerlavilo" => "maŝino"

Telerlavilo estas maŝino, neniu problemego okulumo.gif

PS: pri mokseco: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

novatago (Montri la profilon) 2014-januaro-26 18:38:37

Mia sperto por la afero estas ke se oni ne havas tempon bone lerni lingvon, serĉu tempon aŭ erare uzu ĝin se ne estas alia eblo, sed komprenu ke vi erare uzas ĝin kaj ne proponu al aliaj, erare uzi ĝin ĉar vi ne havas tempon por bone lerni tiu lingvon.

Ĝis, Novatago.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-januaro-26 19:16:09

Kara novatago - ĉu vi ĉiam parolas "el castillano" 100%e korekte aŭ ĉu vi uzas ĉiutagajn formojn foje? En la lingvistiko oni studas la fenomenon "ideolekto" - do la unuopa lingvo de ĉiu homo - tio estas la teorio ke ĉiu havas "sian" lingvon, do ke ne ĉiu en unu lingvogrupo havas precize la saman lingvon. Eĉ du "identikaj" ĝemeloj travavas malsamajn spertojn en la vivo kaj tiel havas iomete malsaman lingvon. Mi ne proponas instrui "nian" E al iu ajn - sed mi volis havi raportojn pri spertoj, nur tio - nenio pli. Ekzemple en la angla, en mia familio (tiom ke mi scias en neniu alia familio) la urbo suda de kie mi vivas nomiĝas "your-ami". Kiam mia plej juna frato estis nur trijara kaj aŭdis mian patrinon diri: "We are going to Miami" - li ekploris kaj diris: "It's MY -ami not YOUR-ami!" do en mia familio ni poste ĉiam diris "your-ami". Tiaj lingvistikaj spertoj interesas min science - ne por disigi ilin al la E-istaro.
Leĝeran, senzorgan tagon kaj ridetu - plilongigos vian vivon! robb

novatago (Montri la profilon) 2014-januaro-26 21:02:01

robbkvasnak:Kara novatago - ĉu vi ĉiam parolas "el castillano" 100%e korekte aŭ ĉu vi uzas ĉiutagajn formojn foje? En la lingvistiko oni studas la fenomenon "ideolekto" - do la unuopa lingvo de ĉiu homo - tio estas la teorio ke ĉiu havas "sian" lingvon, do ke ne ĉiu en unu lingvogrupo havas precize la saman lingvon. Eĉ du "identikaj" ĝemeloj travavas malsamajn spertojn en la vivo kaj tiel havas iomete malsaman lingvon. Mi ne proponas instrui "nian" E al iu ajn - sed mi volis havi raportojn pri spertoj, nur tio - nenio pli. Ekzemple en la angla, en mia familio (tiom ke mi scias en neniu alia familio) la urbo suda de kie mi vivas nomiĝas "your-ami". Kiam mia plej juna frato estis nur trijara kaj aŭdis mian patrinon diri: "We are going to Miami" - li ekploris kaj diris: "It's MY -ami not YOUR-ami!" do en mia familio ni poste ĉiam diris "your-ami". Tiaj lingvistikaj spertoj interesas min science - ne por disigi ilin al la E-istaro.
Leĝeran, senzorgan tagon kaj ridetu - plilongigos vian vivon! robb
Mi ne vidas intereson en la afero. Tamen, vi diras ke vi ne volas malrespekti la lingvon, kaj jam en la titolo, vi vidigas ke vi ne komprenas ĝian celon rilate al faciligi la interkomprenon. Do, ne kulpu min se mi ne bone komprenis vian celon. Se vi simple uzus Esperanton, tio simple ne estus okazinta.

Ĝis, Novatago.
Cuando uno aprende un idioma, se adapta a como lo hablan los que ya lo hablan; no les obliga a cambiarlo por una cuestión de opinión. Hay que recordar y entender que el esperanto solo tiene sentido de existir [url=http://es.wikibooks.org/wiki/Esperanto/Información/Fundamento][i]si todos aprendemos y hablamos[/i][/url] el mismo esperanto.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-januaro-26 21:04:28

Ne gravedas.

alonsososo (Montri la profilon) 2014-januaro-31 22:03:05

Robb, estas interesa demando via. Mi havas similan problemon kun angla, kiun mi parolas loĝante en Britujo. Ĝi ne estas mia propra lingvo, sed nia komuna familia lingvo. Mi konscias pri nia ioma fuŝuzado de angla, sed mi akzeptas tion malagrablan staton kaj vidas malrapidan progreson. Same kun EO. Kial oni ne renkontas pli da bonaj EO- parolantoj? Nur kiam oni komunikas kun pli bonaj parolantoj, la propran nivelon povos plibonigi. Ni klopodu...

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-januaro-31 22:42:25

robbkvasnak:Devus esti: Karaj Moksuloj! (pro tempomanko mi mistajpis kaj redaktante ne sukcesas ŝanĝi la titolon - pardonu!) Nun, post kelkaj jaroj, ni komencis uzi Esperanton hejme kaj ni tuj rimarkis ke ni ne ĉiam havas la tempon por traserĉi la korektan E-radikon aŭ uzi la korektan vorton. "Okulvitroj" fariĝas "vidiloj", "aŭto" - pro la influo de la nin ĉirkaŭanta angla "ĉaro"; "telerlavilo" => "maŝino", ktp. Ne estas nia malrespekto por la zamenhofaj formoj sed manko da tempo kaj rapidaj rimendoj dum la ĉiutaga vivo. Mi ne proponas tiujn formojn al la istaro sed interesus min scii pri alies spertoj kiuj uzas E pli ofte dum la vivo.
Mi ne povas respondi al via fina demando, sed mi jes povas diri ke via uzado de E-o viahejme ŝajnas al mi ne tre sensenca. Vojaĝilo, skribilo, vidilo, aŭdilo, parolilo, manĝilo estas komunaj esperantaj vortoj, kaj via uzo de "telerlavilo" perfekte troviĝas en la "De Diego Vortaro". Kontraŭe, diri "ĉaro" anstataŭ "aŭto", kvankam mi komprenas viajn kialojn, mi ne povas aplaŭdi, ĉar esperante tiuj du vortoj ekzistas kun difinitaj malsamaj signifoj.

Sed, esprimu vin kiel vi volas, kondiĉe que la aliaj komprenu vin. Tiel almenaŭ mi opinias.

Amike.

horsto (Montri la profilon) 2014-januaro-31 23:37:59

robbkvasnak:Ne gravedas.
Kiu ne estas graveda?

Lakiro (Montri la profilon) 2014-februaro-01 06:47:22

Telerlavilo => telerlava maŝino. Manĝilarlava maŝino estas pli ĝusta termino, laŭ mi. Sed, verŝajne, en naciaj lingvoj ĉi tiu mekanismo nomiĝas alie. La vorton maŝino ni devas kompreni kiel iun (diversan) mekanismon ja.
Pli identaj, probable, estas ĉaro kaj kaleŝo. Aŭto = aŭtomobilo.

Reen al la supro