Al la enhavo

"Tien" - libro de Johan Valano (Claude Piron)

de teksandro, 2014-februaro-10

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

teksandro (Montri la profilon) 2014-februaro-10 10:47:15

Saluton al ĉiuj,

Se iu havas superfluan, vendotan ekzempleron de la supra libro, aŭ konas kie oni povas ĝin aĉeti, bonvolu skribi al mi ĉi tie aŭ per privata mesaĝo. Mi volonte legus la libron, sed verŝajne ĝi ne haveblas ĉe libroservoj.
Antaŭdankon!

Amike
Aleksandro

zebst (Montri la profilon) 2014-februaro-10 12:44:59

Saluton, Aleksandro!
Vi povos tralegi ĉi tiun libron ĉi tie:
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0038/in...
Amike.

nigra_rivereto (Montri la profilon) 2014-februaro-10 18:59:40

Ĉi tie vi povas elŝuti tiun kaj aliajn verkojn de Claude Piron en formatoj PDF, HTML, epub, k.a.

teksandro (Montri la profilon) 2014-februaro-10 19:34:23

Mi ege dankas viajn rapidajn respondojn! Mi jam tralegis tri ĉapitrojn. ridulo.gif

Reen al la supro