Mesaĝoj: 10
Lingvo: Esperanto
mac69 (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 19:44:06
Mi scivolus en kiuj lingvoj oni uzas akuzativon. Cxu ekzistas akuzativo en via denaska lingvo? Aldone, ĉu vi uzas aliajn kazojn (ekz., dativon, genitivon, ablativon, k.t.p.)en via lingvo?
Bonvolu ne heziti rimarkigi min pri eraroj de ajna speco en tiu mesaĝo.
Mi antaŭdankas viajn respondojn.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 20:21:39
escepto estas la bulgara lingvo, kiu nune ne havas kazojn
iqlight (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 21:10:16
Mattacchione4 (Montri la profilon) 2014-aprilo-02 21:53:14
En la slovena lingvo estas sep kazojn, kiuj inkluzivas la akuzativon.
Gxis
Duko (Montri la profilon) 2014-aprilo-03 12:29:58
Simile, la pronomojn en la bulgara/makedona lingvo havas akuzativon, sed krome la akuzativo malaperis.
Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-aprilo-03 18:57:20
En la finna lingvo estas cirkaŭ 15 kazojn. La finna akuzativa sufikso estas -n, same kiel la esperanta.
michaleo (Montri la profilon) 2014-aprilo-03 19:07:31
antoniomoya (Montri la profilon) 2014-aprilo-03 21:16:11
michaleo:En la pola oni uzas 7 kazojn (nominativon, genitivon, dativon, akuzativon, instrumentalon, lokativon kaj vokativon).Vi estas vere distraj.
Nu, por uloj kiel mi, kiuj ne scias proprasperte kio estas tiuj gramatikaj kazoj, ĉar nia gepatra lingvo ne posedas tiujn komplikaĵojn, mi eĉ ne kapablas ekvidi kiel vi povas elturniĝi por paroli senerare kaj senprobleme. Tio estas vera mistero por mi.
Amike.
michaleo (Montri la profilon) 2014-aprilo-04 02:10:52
antoniomoya:Probable niaj hindeŭropaj prauloj uzis 8 kazojn (7 kazojn kiel en la pola kaj ablativon).michaleo:En la pola oni uzas 7 kazojn (nominativon, genitivon, dativon, akuzativon, instrumentalon, lokativon kaj vokativon).Vi estas vere distraj.
Nu, por uloj kiel mi, kiuj ne scias proprasperte kio estas tiuj gramatikaj kazoj, ĉar nia gepatra lingvo ne posedas tiujn komplikaĵojn, mi eĉ ne kapablas ekvidi kiel vi povas elturniĝi por paroli senerare kaj senprobleme. Tio estas vera mistero por mi.
Amike.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-aprilo-04 04:18:24
antoniomoya:Nu, por uloj kiel mi, kiuj ne scias proprasperte kio estas tiuj gramatikaj kazoj, ĉar nia gepatra lingvo ne posedas tiujn komplikaĵojn, mi eĉ ne kapablas ekvidi kiel vi povas elturniĝi por paroli senerare kaj senprobleme. Tio estas vera mistero por mi.mia du-jara nepino jam senerare uzas ses kazojn de la rusa lingvo.
Amike.
bedaŭrinde, kelkajn sonojn ŝi misproponcas