Al la enhavo

Ĉu esperanto povas esti granda lingvo de la komerco?

de morico, 2014-aprilo-13

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2014-aprilo-13 09:10:18

La pli dinamika komerco ekde 50 jaroj estas en Orienta Azio: Japanio, Ĉinio k.t.p.:kune, eble 5% de la monda komerco en 1960 kaj pli ol 25% en 2013. Kontraŭe la parto de la landoj de naskiĝangla lingvo malkreskiĝas.
Angla lingvo estas tre malfacila por la Japanianoj, Ĉinianoj ktp. Klodio Pirono ("Claude Piron"),eks-tradukisto de ĉina kaj angla lingvo en la Monda Organizado de la Saneco skribis ke por Ĉiniano esperanto (eo) estas 50 foje pli facila lerni ol la angla.
La internaciaj firmoj kaj komercistoj serĉas la efikecon. "Time is money". Tempo estas mono. Nun la lernado de Eo povas esti ankoraŭ pli rapida kun Lernu.net ktp.
La homoj ankaŭ ne volas esti ŝtelataj pro la malfacileco de lingvo kiu donas grandan avantaĝon al la naskiĝparolantoj.
Koopera asocio inter Esperantistoj de ĉiu lando povas esti konstruata. Ĉiu tradukas de Esperanto en sia lingvo la komercajn dokumentojn laŭ pago de la firmoj. Ĉiuj gajnas.
Lernu.net povas ankaŭ eble gajni monon kun kursoj de komerca esperanto kaj leksikonoj en ĉiu fako: agrokulturo, energio, mekaniko, turismo, financo ktp.
Se studentoj scius ke esperanto helpus gajni monon kaj lerni pli rapide aliajn lingvojn, ili lernus la lingvon kaj registaroj devus favorigi la kursojn en la lernejoj.

morico (Montri la profilon) 2014-aprilo-14 22:08:11

En ĉiu lando,la registaroj diras ke ili volas faciligi la kreadon de laboro. Se vi volas ĝin fari, gesinjoroj de la registaroj, permesu esperanto-studadon en la lernejoj.Tiuj ĉi faciligos lernadon de aliaj lingvoj. La unuaj registaroj kiuj ĝin permesos, akiros pli da laboro, da riĉeco kaj malkreskigos la senlaborecon.
Esperanto estos granda komerc-lingvo en estonteco.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aprilo-14 23:27:01

La angla ankaŭ estas tre malfacila por la denaskaj anglalingvanoj. Mi instruis ĉi-tie en Usono en la mezlernejo kaj poste en universitato. Miaj studentoj, unulingvanoj, anglaparolantoj, tiom eraris ke mi ofte tute ne komprenis kion ili celis diri. Tiam mi laŭtlegis la eseojn en la klaso (sen diri la nomon de la studentoj) kaj petis opiniojn pri la signifo de la verko. Ofte mi staris antaŭ silenta klaso.
La angla estas tre klasema lingvo - multe pli ol aliaj. Tio devenas el la historio de la lingvo mem - kiam la influo de la (normanda) franco malkreskis kaj ekaperis la tiel nomata "meza angla" (Middle English). La superaj klasoj uzis unue la trukon de vortostoko latineska kaj poste la elparolmanieron por distingi la klasojn. Tial oni parolas pri "the queen's English" (mi supozas ke oni devus skribi "reĝinon" kun majuskla litero sed ŝi ne estas la reĝino de mia lando).
Pro la afero kun vortostoko de aparte latina kaj greka lingvoj, la ĉiutagaj uzantoj ofte uzas vortojn erarsignife kaj miselparolatajn. Eĉ mia lasta instruisto faris tion. Ŝi montris al ni prezentadon (faritan de la eldonejo) el la lernolibro kaj ne sciis kiel prononci la vortojn!
Bedaŭrinde mi konstatas ke tio sammaniere nun okazas ankaŭ ĉe la germanoj kiam ili pruntas vortojn el la angla. Mi ne estas granda "puristo" en Esperanto sed mi ankaŭ subtenas la ideojn pri netroigo de uzo de neologismoj kaj respektado de la reguloj de prononco kiel donita de Zamenhof.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 05:42:14

Jes, kial ne?

Stefano888 (Montri la profilon) 2014-novembro-09 03:02:42

Kompreneble, jes.

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-novembro-09 07:32:48

morico:En ĉiu lando,la registaroj diras ke ili volas faciligi la kreadon de laboro. Se vi volas ĝin fari, gesinjoroj de la registaroj, permesu esperanto-studadon en la lernejoj.Tiuj ĉi faciligos lernadon de aliaj lingvoj. La unuaj registaroj kiuj ĝin permesos, akiros pli da laboro, da riĉeco kaj malkreskigos la senlaborecon.
Se vi ne diras tion franclingve al via Pariza registaro, malfacile ili scios tion (ĉar ili ne legas Esperanton ĉi-forume) kaj sekve, ne povos eksolvi la senlaborecan problemon, ĉu? ridulo.gif

(Miaflanke, mi alvenigos tiujn sugestojn al mia propra registaro. Hispanlingve, kompreneble.) ridulo.gif

Amike.

morico (Montri la profilon) 2014-novembro-11 18:49:39

Kompreneble, esperanto (eo) ne estas parolata de registaroj. do ni demandas la instruadon de eo en la lernejoj en la naciaj lingvoj, por ni en la franca ekde unu jarcento. Sen sukceso ĝis hodiaŭ.
Dum nia epoko oni serĉas efikan, komunikadan lingvon. Esperanto estas bona ilo por tio

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-novembro-11 19:00:32

Mi tute konsentas kun vi.

Mi nur iomete ŝercis en mia antaŭa mesaĝo, kiam mi vidis ke vi adresis vin esperante al diversaj registaroj.

Same kiel vi, mi pensas ke Esperanto estas bonega ilo por tutmonda komunikado (anstataŭ la angla, aŭ iu ajn nacia lingvo).

Amike.

Reen al la supro