Al la enhavo

"are" kaj "has been"

de Demian, 2014-aprilo-14

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2014-aprilo-14 09:08:42

Ĉu estas diferenco inter tiuj ĉi du frazoj:

Ukraine's interim president promised military action if government buildings were not given up by 06:00 GMT. - BBC

Mi pensas ke devas esti:

Ukraine's interim president promised military action if government buildings had not been given up by 06:00 GMT.

Mia demando estas:

Kio estas la diferenco inter frazoj:

We will take an action if the buildings are not evacuated before evening.

We will take an action if the buildings have not been evacuated before evening.

Mi pensas ke dua frazo estas korekta. Sed mi ne certas. Tio ĉi konfuzas min.

Mi dankos vin por ia helpo.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-aprilo-14 09:56:04

1. We will take action if the buildings are not evacuated.

2. We will take action if the buildings have not been evacuated.
Kiel denaska parolanto de la angla, mi trovas ke ambaŭ frazoj estas akcepteblaj, kaj ke apenaŭ estas diferenco.

Eble unu estas pli stata la alia pli aga, sed verdire mi hezitas aserti tion.

makis (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 02:57:41

Mi pensas ke la diferenco estas pri proprieto de la agado.

"We will take an action if the buildings are not evacuated before evening." por mi, signifas ke la okupantoj havas la elekton eliri (aŭ ne) kaj poste... kio?

Kontraŭ "We will take an action if the buildings have not been evacuated before evening." La rezulto estas nepra: la policoj ja eniros.

Kantoj14 (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 04:49:58

Mi denaske ankaŭ parolis angle, kaj mi pensis ke:

La unua ("We will take action if the buildings are not evacuated." ) diras ke se la ago (la malplenigado de la konstruaĵoj) ne okazus, ili faros ion.
-("Ni agos se iu ne malpleniĝus la konstruaĵojn." ) -

La dua ("We will take action if the buildings have not been evacuated." ) diras ke se la konstruaĵoj ne estus malplenita, ili faros ion.
-("Ni agos se la konstruaĵoj ne estus malpleniĝitaj." ) -

Estas pli aŭ malpli samaj.

Mi esperas ke mi helpis vin.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 11:10:54

Ĉu vi vidas grandan diferencon inter:

1. Se ili ne malokupos antaŭ...
2. Se ili ne estos malokupintaj antaŭ...

En alia kunteksto povus esti diferenco inter are X-ed kaj has/have been X-ed.

When the votes are counted we will need at least 100 helpers. (Oni bezonos 100 helpantojn por la nombrado)

When the votes have been counted, then we can celebrate (post la kalkulo ni festos)

Reen al la supro