Kie estas la kristanoj?
de baibaibibi, 2014-aprilo-19
Mesaĝoj: 10
Lingvo: Esperanto
baibaibibi (Montri la profilon) 2014-aprilo-19 17:01:05
Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aprilo-19 18:04:02
baibaibibi:Duono de la lernuanoj estas kristanoj, ofte fervorajFervojaj kristanoj

Mi estas (fervo?a) ateismano, kaj ne scias kie la katolikoj estas.
> kaj ke ili masakros nur post la religiaj festotagoj
Kiu masakros kiun? Kompreneble mi toleras na nek lingvaj, nek religiaj, nek aliaj militoj kaj masakroj. Sed bonvolu liveri pruvon de viaj masakroj.
> Kial la papoj silentas kiam militoj komencas?
Mi furzas pri la [ge-]papoj.

cellus (Montri la profilon) 2014-aprilo-19 18:16:54
Tio estas bedaŭrinda, ĉar oni vere devus elpensi senperfortajn manierojn solvi konfliktojn. ĉiuj ja scias ke uzo de forto nur kreas traŭmojn kaj pli da perforto. Tiel ke mi vere dezirus vidi iom da pacifistoj en Ukrainio, sed ili, kiel diras sveda parolaĵo, lumas per sia foresto!
baibaibibi (Montri la profilon) 2014-aprilo-19 18:35:48
Clarence666:Vi diris ke vi ne scias kie estas la katolikoj kaj ke vi estas ateisto, kaj tio estas bona respondo. Sed, ĉu vi volas ankaŭ sendi pacmesaĝon al la mondo?baibaibibi:Duono de la lernuanoj estas kristanoj, ofte fervorajFervojaj kristanojKiel vi volas scii?
Mi estas (fervo?a) ateismano, kaj ne scias kie la katolikoj estas.
> kaj ke ili masakros nur post la religiaj festotagoj
Kiu masakros kiun? Kompreneble mi toleras na nek lingvaj, nek religiaj, nek aliaj militoj kaj masakroj. Sed bonvolu liveri pruvon de viaj masakroj.
> Kial la papoj silentas kiam militoj komencas?
Mi furzas pri la [ge-]papoj.
Lakiro (Montri la profilon) 2014-aprilo-20 04:15:29
Ukrainoj, fratoj, ĉesu kontraŭi al etnaj rusoj en via lando. Tiel okazis, ke sudorientaj ukrainiaj teritorioj en cara Rusia imperio estis rusaj kaj la rusoj loĝis tie ĉiam. Ili ne kulpas pro Lenina divido de la mapo laŭ nekonata principo. En rezulto de tia dividiĝo multaj popoloj perdis juste sian Patrion. Pripensu, se iu decidos doni al vi centrajn teritoriojn de Rusio (enkluzive Moskvon), ĉu vi murdos ĉiujn rusojn en tiuj teroj? Min kaptas granda teruro, kiam mi aŭdas eldirojn de ĉefaj vizaĝoj de Ukrainio pri neceseco de ekstermado de ĉiuj rusoj sur ukrainia teritorio. Neniu volas vin okupi, neniu enmeksiĝas en viaj internaj aferoj, neniu volas forpreni viajn provincojn. Vi mem kulpas pro via ŝovinismo kaj naciismo.
Mi deziras al Ukrainio la feliĉon kaj la prudenton!

Kristo resurektis!
Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aprilo-24 12:48:00
baibaibibi:ĉu vi volas ankaŭ sendi pacmesaĝon al la mondo?Jen mia pacmesagxo al cxiuj kiuj povus utiligi gxin:
Bonvolu forigi cxiujn sennecesajn (religiajn, lingvajn, kaj aliajn) diferencojn kaj sercxi pacon, se vi ne povas interkompreni unu la alian, almenaux toleru kaj ignoru unu la alian.
raffadalbo (Montri la profilon) 2014-aprilo-25 17:48:51
baibaibibi:Kial la papoj silentas kiam militoj komencas? Ĉu ili lasas la pacifismon al kelkaj maldekstruloj kaj verduloj? Kie estas la kristanoj nun?Ĉu vi estas kristana? Kial la ne-kristanoj volas ofte ke la kristanoj diru precize kion ili volas aŭdi?
La papoj ne silentas. Papo Francisko parolis pri Ukrainio, ekzemple, dum la paska beno (vidu: http://www.ikue.org/pasko2014/pasko2014.htm). Sed (juste, ĉu ne?) li taksas ke ĉiuj homoj estas egalaj: civilaj militoj okazas en multaj landoj kaj ofte estas pli teruraj ol en Ukrainio.
Kaj por la kristanoj ne gravas paroli multe. Necesas ja paroli, sed nur tiom kiom utilas. Kaj gravas agi, se eblas. Kaj ege gravas, ĉiam, preĝi. La papoj ne nur parolas, ili preĝas aŭ petas preĝojn.
Ĉi sube parto de la parolado de papo Francisko antaŭ la paska beno (tradukita de IKUE):
papo Francisko:Ni preĝas al Vi, glora Jesuo, ĉesigu ĉiun militon, ĉiun malpacon grandan aŭ malgrandan, malnovan aŭ novan!
Ni preĝpetas Vin, aparte, por Sirio, por ke tiuj, kiuj suferas pro la sekvoj de la konflikto, povu ricevi la necesajn homamajn helpojn, kaj la koncernataj partioj ne plu uzu perforton por dissemi morton, precipe kontraŭ la senhelpa loĝantaro, sed ili havu la aŭdacon intertrakti pri paco, jam de tro longa tempo atendata!
Ni petas Vin, konsolu la viktimojn de la fratmurdaj perfortoj en Irako, kaj subtenu la esperojn vekitajn de la rekomenco de la intertraktoj inter Israelanoj kaj Palestinanoj.
Ni plorpetas Vin, ke estu metata fino al la kunpuŝiĝoj en la Centrafrika Respubliko, kaj ke haltu la teroristaj atencoj en kelkaj zonoj de Niĝerio kaj la perfortoj en Suda Sudano.
Ni petas de Vi, ke la animoj sin turnu al la repaciĝo kaj al la frata konkordo en Venezuelo.
Pro via Releviĝo, kiun ĉijare ni celebras kune kun la Eklezioj kiuj sekvas la julian kalendaron, ni preĝpetas Vin prilumi kaj inspiri iniciatojn de paciĝo en Ukrainio, por ke ĉiuj koncernataj partioj, subtenataj de la internacia Komunumo, entreprenu ĉian strebon por malhelpi la perforton kaj konstrui, en spirito de unueco kaj de dialogo, la estonton de la Lando.
baibaibibi (Montri la profilon) 2014-aprilo-26 22:11:21
raffadalbo:Laŭ mia opinio kristanaj religiaj estroj kaj pastroj havas respondecon pri la materia kaj spirita paco de siaj kristanaj socioj, se ili ne volas aŭ ne kapablas zorgi pri la spirita sano de sia socio, la kristanoj fiaskis kaj ne havas kialon por daŭrigi siajn aktivecojn kiuj damaĝas la socion, komenco de milito en kristana lando estas ilia fiasko, kristanoj devas peti pardonon pro la interkristanaj militoj kaj pro la centoj da militoj kontraŭ ne kristanoj en afriko, azio kaj ameriko dum lastaj jarcentoj.baibaibibi:Kial la papoj silentas kiam militoj komencas? Ĉu ili lasas la pacifismon al kelkaj maldekstruloj kaj verduloj? Kie estas la kristanoj nun?Ĉu vi estas kristana? Kial la ne-kristanoj volas ofte ke la kristanoj diru precize kion ili volas aŭdi?
La papoj ne silentas. Papo Francisko parolis pri Ukrainio, ekzemple, dum la paska beno (vidu: http://www.ikue.org/pasko2014/pasko2014.htm). Sed (juste, ĉu ne?) li taksas ke ĉiuj homoj estas egalaj: civilaj militoj okazas en multaj landoj kaj ofte estas pli teruraj ol en Ukrainio.
Kaj por la kristanoj ne gravas paroli multe. Necesas ja paroli, sed nur tiom kiom utilas. Kaj gravas agi, se eblas. Kaj ege gravas, ĉiam, preĝi. La papoj ne nur parolas, ili preĝas aŭ petas preĝojn.
Ĉi sube parto de la parolado de papo Francisko antaŭ la paska beno (tradukita de IKUE):
papo Francisko:Ni preĝas al Vi, glora Jesuo, ĉesigu ĉiun militon, ĉiun malpacon grandan aŭ malgrandan, malnovan aŭ novan!
Ni preĝpetas Vin, aparte, por Sirio, por ke tiuj, kiuj suferas pro la sekvoj de la konflikto, povu ricevi la necesajn homamajn helpojn, kaj la koncernataj partioj ne plu uzu perforton por dissemi morton, precipe kontraŭ la senhelpa loĝantaro, sed ili havu la aŭdacon intertrakti pri paco, jam de tro longa tempo atendata!
Ni petas Vin, konsolu la viktimojn de la fratmurdaj perfortoj en Irako, kaj subtenu la esperojn vekitajn de la rekomenco de la intertraktoj inter Israelanoj kaj Palestinanoj.
Ni plorpetas Vin, ke estu metata fino al la kunpuŝiĝoj en la Centrafrika Respubliko, kaj ke haltu la teroristaj atencoj en kelkaj zonoj de Niĝerio kaj la perfortoj en Suda Sudano.
Ni petas de Vi, ke la animoj sin turnu al la repaciĝo kaj al la frata konkordo en Venezuelo.
Pro via Releviĝo, kiun ĉijare ni celebras kune kun la Eklezioj kiuj sekvas la julian kalendaron, ni preĝpetas Vin prilumi kaj inspiri iniciatojn de paciĝo en Ukrainio, por ke ĉiuj koncernataj partioj, subtenataj de la internacia Komunumo, entreprenu ĉian strebon por malhelpi la perforton kaj konstrui, en spirito de unueco kaj de dialogo, la estonton de la Lando.
antoniomoya (Montri la profilon) 2014-aprilo-27 09:53:58
baibaibibi:Laŭ mia opinio kristanaj religiaj estroj kaj pastroj havas respondecon pri la materia kaj spirita paco de siaj kristanaj socioj, se ili ne volas aŭ ne kapablas zorgi pri la spirita sano de sia socio, la kristanoj fiaskis kaj ne havas kialon por daŭrigi siajn aktivecojn kiuj damaĝas la socion, komenco de milito en kristana lando estas ilia fiasko, kristanoj devas peti pardonon pro la interkristanaj militoj kaj pro la centoj da militoj kontraŭ ne kristanoj en afriko, azio kaj ameriko dum lastaj jarcentoj.Miaopinie, kristanoj, samkiel la aliaj religianoj, ne estas koheraj kun la kredo kiun ili diras havi. Mi timas ke malmultaj kristanoj ĝisfunde legis la evangelion de Jesuo. Kaj se ili legis ĝin, malmultaj kaptis la fratan spiriton de lia instruado.
Kristanoj, same kiel la aliaj religioj, okupiĝas ĉefe pri ceremonioj, tradicioj kaj ĉiaspecaj supraĵaj sensencaj ritoj kiuj servas absolute al nenio, kaj neniamaniere influas la Senfinan Dion, kiom ajn episkopoj ariĝos por celebri meson.
Kie estas la kristanoj? En la sama loko kiel islamanoj, budhanoj kaj ĉiuj aliaj: en siaj tute teraj, ekonomiaj kaj sociaj aferoj kaj interesoj. Ne kun la penso enfokusigita en la frateco inter la homoj.
Pro tio okazas kio okazas en misnomataj kristanaj landoj.
Amike.
Stefano888 (Montri la profilon) 2014-majo-05 01:18:20