Al la enhavo

Kiel pli facile lerni la hispanan lingvon?

de omidespero, 2014-aprilo-24

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

omidespero (Montri la profilon) 2014-aprilo-24 07:38:14

Saluton al ĉiuj!

Mi lastatempe interesiĝis pri la hispana lingvo kaj kulturo, kaj jam de unu semajno memlerne studas la lingvon laŭ la metodo de Michel Thomas. Mia progreso estas relative bona kaj mi ĝenerale ŝatas la lingvon, sed mi ja scias, ke aŭdaj metodoj kiel tio de Thomas kaj Pimsleur estas limigitaj kaj nur donus al oni bazon por kompreno de la strukturo de lingvo. Mi laŭprincipe ne volas partopreni en klasoj kaj ĉiam emas memstudi lingvojn. Do, mi volas scii viajn ideojn pli facile kaj rapide lerni pri la hispana lingvo. Iu ajn ideo kaj menciado de rimedoj estas ĉiuj aprezataj. Nuntempe mi disponas je Thomas kaj Pimsleur kursaron. Ĉu ekzemple la Rosetta Stone por la hispana estas utila? Kiel pri la FSI lingvaj kursoj por la hispana?

Dankon!

omidespero (Montri la profilon) 2014-aprilo-25 10:36:29

Vere? chu neniun ideon?

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-aprilo-25 12:19:31

Mi sendis al vi ideojn per privata mesaĝo.

Amike.

klmn (Montri la profilon) 2014-aprilo-25 12:31:08

antoniomoya:Mi sendis al vi ideojn per privata mesaĝo.

Amike.
Ĉu vi povus trans-sendi ankaŭ al mi? Ankaŭ mi lernas la hispanan

Dankon

erinja (Montri la profilon) 2014-aprilo-25 15:12:49

Vi eble povus afiŝi vian demandon ankaŭ en la fadeno pri aliaj fremdaj lingvoj. Povus esti ke kelkaj interesitoj ne legas ĉi tiun fadenon.

Mi havas libron de la metodo Assimil por la hispana. Mi ne scias ĉu ĝi estas aparte bona, sed jen por vi alia lernometodo. Multaj retemuloj ankaŭ nun ĝuas uzon de Duolingvo. Vi povus provi tion, se vi emas. Tio eble helpus pligrandigi vian vortostokon. Mi mem foje uzetis la metodon Michel Thomas por la hispana, kaj sendube vi ne lernos multajn ĉiutagajn vortojn per tiu metodo (ekzemple teme pri manĝaĵoj ktp)

omidespero (Montri la profilon) 2014-aprilo-25 15:45:10

Dankon al chiuj! Mi jam audis pri Assimil sed neniam uzis tion. Mi tutcerte devos provi tiun metodon.

Reen al la supro