Mesaĝoj: 6
Lingvo: Esperanto
kaptulo (Montri la profilon) 2014-majo-03 21:21:08
Antaŭ ĉ. unu monato, mi preskaŭ finfaris la kurson Ana Pana kaj kutimiĝis al la kadro de la kurso. Ĉu pro tiu kutimo, aŭ ĉu pro alia kialo, mi ne certas, sed ĉiuokaze, io iel ek-enuigis min kaj mi bezonis ion novan. En mezo de tia situacio, dum ĉirkaŭrigardi tie-kaj-tie ĉe la retpaĝaro, mi iel alvenis al la paĝo de la ekzamenoj ne-intence.
Kompreneble, ke tiuspeca paĝo jam ekzistis, mi jam sciis, tamen mi ne provis ĉion ajn el ĝi ĝis tiam, ĉar mi rigardis min kiel nur komencanto kaj supozis, ke mi ne estus sufiĉe preta por ĉiu ekzameno. Sed, ĉe tiu tago, kaprice, mi decidis almenaŭ provi, scivolem-e.
La rezulto? Surprize, mi sukcesis!! HURA ZAMENHOF!! XD. Eĉ mi mem surpriziĝis. Tio ĉi estis mirinda. Poste, ĉe la gratula paĝo, neatendite, mi ek-vidis unu frazon, diranta, ke, kiel gratulon, oni povas ricevi donacon, se oni volus ĝin kaj provizus ilin per la adreso. Laŭ la mesaĝo, tiu donaco povis esti unu senpaga ekzemplero da la revuo Esperanto aŭ Kontakto, laŭ-elekt-e.
Tamen, mi ne tuj respondis al la mesaĝo, ĉar ĝi ŝajnis kiel ia ŝerco aŭ bombasto, kiu neniam, neniel plenumiĝos. Kaj, ĉiaokaze, la vorto "SENPAGA" nepre estas nekred-eg-ebla. Mi nur ignoris tiun proponon, do.
Strange, poste, kiam ajn mi vizitas mian profilan paĝon, la sama mesaĝo aper-ad-is ree-kaj-ree. Aldone, ĉiufoje mi vid-ad-is la vorton "SENPAGA" ree-kaj-ree. Iom-post-iom, pli-kaj-pli, mi konvinkiĝis. XD. Nu, ĉiuj senpag-aĵ-oj estas bonaj, ĉu ne? XD.
Tial, mi decidis respondi. El tiuj revuoj, mi elektis Kontakto-n, ĉar la lasta eldono enhavis artikolon, kiu temas pri la bitmono. Tuj mi faris kion mi devis. Fine de la procedo, ili rimarkigis min, ke ili baldaŭ rimarkigos UEA-on kaj la donaco ankaŭ baldaŭ alvenos.
Mi, reveninte al mia kutima vivo, tute forgesinte pri la tuta afero, vivis kaj ludis kiel kutimo. Ĝis hieraŭ.
Hieraŭ, io stranga alvenis en la leterkeston. Tio estis, kompreneble, LA EKZEMPLERO DE KONTAKTO DONITA REKTE DE UEA MEM!!! HO, ZAMENHOF MIA!!! Mi absolute ekscitiĝis. Mi tuj malfermis ĝin. Mi zorge sentis la revuon per miaj propraj fingroj, per la okuloj, per la dentoj, per la hepato, k.s. Mi danc-ad-is kun ĝojaj larmoj sur ambaŭ vangoj dum loooooonga tempo. Nu, nu, ne ĝuste laŭvorte, sed figure. XD.
Kvankam ne ofte, mi havas sperton legi efektivan libron skribitan en Esperanto. Ĉar ĝi kunmetis Esperantan tekston kune kun la mia denask-lingva, tiu libro sentiĝis pli kiel la denasklingva libro ol kiel la Esperanta. Aliflanke, kontakti Kontakto-n estas mia unua sperto renkonti libron skribitan plene en Esperanto, do tio ĉi estas iom mistera kaj interesa.
Laste, la donita eldono, bedaŭrinde, ne estis la plej lasta eldono. Se la donita estus la plej lasta, estus pli bone. Malgraŭ tio, la fakto, ke de ie iu donis al mi ion kiel donacon, estas pli grava kaj dankinda. Mi estis multe ĝoja kaj feliĉa. Dankon lernu!, UEA, Zamenhof!!
Resumo:
Senpagaĵoj estas bonaj. XD.
kaptulo (Montri la profilon) 2014-majo-03 21:22:09
(Parenteze 2, ĉi-supra parenteza mesaĝo deapartiĝis de la unua afiŝo, ĉar tio estis tro longa. La unua afiŝo, per si mem, estas jam mallongigita. Mi devis ne tro ekscitiĝi.)
robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-majo-03 21:38:19
Krome, mi ŝatus indiki mian miron pri via lingvonivelo. Vi ne iris al kongreso aŭ lernejo sed lernis esprimi vin tiom bone enrete. Jen por mi la pruvo pri la taŭgo de Esperanto. Dankon! Vi vere beligis mian tagon.
kaptulo (Montri la profilon) 2014-majo-04 12:50:15
Jes ni ĉiuj amas D-ro Zamenhof-on!!
Krome ni ĉiuj kredas je Zamenhof Ĉiopova Ĉioparolebla kaj Lia solekreita Lingvo Internacia, Esperanto. Zamen! XD.
Kiam afiŝi, mi pensis, ke oni ne legos tian longan tekston aŭ ĉesos dume. Se mi trovis ion same longan, eĉ mi mem verŝajne preterirus ĝin. XD. Tiuflanke, dankon por legado.
Jes, jes, la karaktero de Esperanto, kune kun lernu!, ja ebligis ĉi tiun tutan aferon.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Laste kaj malgrave, mi ŝatus aldoni alian. Tiu esprimo estis inspirita de unu uzanto nomita "Rumanio". Unu tagon, en la babilejo li unue uzis "Zamenhof"-on kiel interjekcion kaj poste mi alprenis tion kaj kunigis ĝin kune kun sankteco. Aldone, li estis tre amuza kaj ŝercema kaj... iomete freneza sed bonkora.
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
(Hej Rumanio, ĉu vi legas nun? Mi menciis vian nomon kaj laŭdis vin! Estu danka al mi!! XD.)
dobri (Montri la profilon) 2014-majo-04 16:00:49
Parenteze kion signifas via mallongigo XD?
kaptulo (Montri la profilon) 2014-majo-04 20:37:26
dobri:Kaptulo, vi jam sufiĉe bone skribas Esperanton. Daŭrigu! Kaj precipe uzu la okazon paroli Esperantlingve kun alinacianoj! Vi ankoraŭ ekmiros, kiom da bonvolaj homoj troviĝas diverse en la mondo!Dankon!
Parenteze kion signifas via mallongigo XD?
Komence, ne estis kiel, ke mi faris planon skribi tiel longan diraĵon, aŭ ke mi pensis ke mi kapablas elfari tian aferon. Tamen, okazis tio, kio okazis (nu, mi sentas kiel mi savis la tutan mondon. XD.), kaj mi nun ek-rigardas min denove. Eble fine venis la tempo ŝanĝi mian sinprezenton. Ŝajnas al mi, ke mia Esperanta skribado-nivelo subite leviĝis tra ĉi tiu sperto.
Kaj, ekde nun, ĉiufoje kiam vi ek-vidas XD-on, bv. memorigi al vi jenan mienon:
![externalImage.png](/assets/f5b04b4f/images/layout/externalImage.png)
La simbolo XD signifas ek-ridegon. XD. Kiam mi skribas en mia denask-lingvo, mi emas enmeti multe da ekridega simbolo (Ekz. lol en la angla, ㅋ en la korea, w en la japana, ktp. Ne ke mi kapablas paroli angle aŭ japane.) en skribaĵojn. Bedaŭrinde, mi ne konis simbolo(j)n, kiu(j) rolas ĝuste same en Esperanto, do XD estis elektita. XD. Per uzi la miensimbolon, neniun ofendon nepre intencis mi.