Al la enhavo

Skribo de nombroj pli grandaj ol 999.999

de m_v, 2014-majo-05

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-05 21:18:19

Saluton al ĉiuj,

ĉu oni skribas

“tiu lingvo havas 1.500.000 vortojn
(ĉar oni skribas ankaŭ: “tiu lingvo havas 400.000 vortojn”)



“tiu lingvo havas 1.500.000 da vortoj
(ĉar oni prononcas ĝin tiel: “tiu lingvo havas unu milionon kvincent mil da vortoj”)?

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-majo-05 21:46:58

Saluton!

Ambaŭ eblas.
Legu pli detale ĉi tie.

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-05 22:02:36

Se la unua varianto estas ebla, ĉu la N de “vortojn” do estas skribata, sed ne prononcata (ĉar en ĉi tiu okazo oni diras da vortoj kaj ne vortojn)?

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-05 22:10:07

Forgesu mian duan mesaĝon, nun mi komprenis, kion la gramatiko skribas.

Multan dankon pro la URL, kiun vi sendis.

RubyNunes (Montri la profilon) 2014-majo-06 10:17:12

Saluton, karaj! ridulo.gif

Nu, ĉiu tiu temo estas vere rezoniga, ĉu ne?
Eĉ leginte tiun sekcion de PMEG, mi ankoraŭ havas dubon, kaj certas, ke estas multaj aferoj ankoraŭ klarigendaj.
Do, mi elmontru, per starigo de kelkaj demandoj kaj ekzemploj, mian dubon, kiu fakte estas ne nur unu. Do, miajn dubojn! lango.gif

Unue, ĉu estas ja ĝuste skribi "1.000.000 homoj", se oni, bedaŭrinde, ne povas elparoli tion? Laŭ tio, kion mi scias, estas malĝuste diri "(unu) miliono homoj", ĉar la la vorto "miliono" ne finiĝas per k, t aŭ l, kiel en dek, cent kaj mil, respektive. Do, eble pro tio, ke ĝi finiĝas per la litero o, kaj miavidpunkte, ĝi havas tre grandan ligon kun la numero 1 (unu), oni ne povas esprimi elparole pluralon per ĝi, malgraŭ ĝia kvanta pluraleco. Tamen, kaj memkompreneble, estas neniu problemo diri milionon da homoj (1.000.000 da homoj). Do, alia demando mia, ankoraŭ koncerne la senprepozician formon, estas: Ĉu eblas iel ĉirkaŭiri ĉi tiun problemon, por ke oni povu fine uzi la vorton "homoj", (denove) sen pero de la prepozicio "da"? Eble, jes. Sed, por tio, mi bezonus la helpon de tre kleraj esperantistoj.
Mi provis, per la subo, havi pli grandan percepton pri la problemo:

1: unu homo / -
10: dek homoj / deko da homoj
100: cent homoj / cento da homoj
1.000: mil homoj / milo da homoj
10.000: dek mil homoj / dekmilo da homoj
100.000: cent mil homoj / centmilo da homoj

(Nun venas la problemo.)

1.000.000: - / miliono da homoj
...
1.000.000.000: - / miliardo da homoj
ktp.

Kiel vi povas konstati, la problemo komenciĝas ĝuste tie, je la milionoj.
Tamen, mi havas ideon, kiu plej verŝajne estas la plej granda absurdaĵo de ĉiuj tempoj. Mia intenco estas la plej bona, kompreneble. Mi nur volas solvi la problemon, por ke la formo "1.000.000 homoj" ekestu neniu obstaklo.

Due, ĉu eblus diri (bonvolu ne ridi) la jenon: miloble mil homoj, kun la senco de miliono, ĉirkaŭante tiel la problemon? Jese, eblus ankaŭ esti dirita, por miliardo, milionoble mil, ktp.

Cetere, mi taksas ĝusta la uzo de kvincentmilo (500.000). Do, mi ne scias, kial Bertilo ne memoris pri montro de tio en sia gramatiko. ["Tie loĝas unu miliono (kaj) kvincent mil (da) homoj. Oni ankaŭ povas diri: ...unu kaj duona milionoj da homoj. Aŭ: ...unu komo kvin milionoj da homoj."]
Krome, mi ne bone komprenis ion en la respektiva ĵus citita citaĵo (pardonu la pleonasmon). Ni vidu: "unu miliono (kaj) kvincent mil (da) homoj". Tio aperas en PMEG. Ĉu tio signifas, ke se mi uzos la konjunkcion "kaj", mi povos uzi en tiu formo la prepozicion "da"? Ne multe sencas, laŭ mi, precipe pro tio, ke oni diras ne *mil da homoj*, sed milon da homoj. Do, ĉio restas je via kriterio. Mi ŝatus scii, kion vi pensas pri tio, kion mi supre menciis.

Dankon kaj ĉion bonan al vi! ^_^

Reen al la supro