Mesaĝoj: 3
Lingvo: Esperanto
Eltwish (Montri la profilon) 2014-majo-08 02:13:25
Saluton al ĉiuj,
Mi estas unu el verŝajne miloj da homoj, kiuj, sen la Interreto, neniam lernus Esperanton (aŭ eĉ pri ĝi). Por multaj - eĉ iuj, kiuj spertis kelkajn kongresojn aŭ aliajn eventojn - Esperantujo estas ĉefe virtuala lando. Tamen, malgraŭ la graveco kaj oportunoj de retĉeesto, laŭ mia sperto, Esperanto rete estas sufiĉe disa kaj malvigla. Ŝajnas al mi, ke mankas retaj komunumoj kaj kafumejoj, ĉe kiuj oni povas iam ajn renkontiĝi kun aliuloj, disvastigi novaĵojn, paroli pri muziko, scienco, filozofio, verkoj, niaj vivoj, io ajn. Kie estas niaj spacoj?
Ĉu lernu.net estas nia reta ĉefurbo? Se jes, nu, tio ne estus necese malbone, sed ja estus iom strange, se nia sola granda komunumo estus nia baznivela lernejo, ĉe kiu la ĉeftemo estas la lingvo mem, ofte alilingve. Do jen miaj demandoj: ĉu ĉi tie taŭgas kiel "ĉefurbo", kaj se ne, kian spacon vi preferus? Ĉu vi perceptas mankon de retaj spacoj por ni, kaj se jes, ĉu kulpas ia pliboniginda diseco / strukturproblemo, aŭ simple tio, ke ni estas ja malmultaj?

yyaann (Montri la profilon) 2014-majo-09 02:43:53
Mi pensas, ke via interesa demando ricevus pli da respondoj en la pli vizitada vidpunkto-sekcio. Krome, ĉi-sekcie, la fadeno rapide estos enterigita de la multaj ĉi-tieaj lud-fadenoj kaj miaopinie tio estas beadaŭrinda.
Respondi ne estas facile. Sed oni povas almenaŭ konstati, ke ĉe Facebook estas multe da Esperantistoj, kiuj miascie ne partoprenas en la ĉi-forumaj interparoladoj. La fejsbukaj esperantistoj estas cetere pli diversaj ol la Lernu!anoj, kun multe pli da virinoj, da afrikanoj kaj da azianoj. Ŝajnas do, ke estas sufiĉe granda parto de la ret-scipovaj Esperantistoj, kiujn Lernu! malsukcesas allogi. Surprize, laŭsperte kelkaj de ili fejsbuk-ŝatis Lernu!on kaj tamen laŭŝajne ne vizitas ĝin, aŭ almenaŭ ne vizitas ĝian forumon. Oni nur povas hazarde konjekti la kialojn. Eble metoda esploro pri la bezonoj de la eksterLernu!aj esperantistoj povus utili. Nova ĉio-diskutejo povas samŝance esti aŭ ne esti tio, kion ili bezonas.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-majo-09 05:38:23
Mi konsentas kun vi. Mi atendas la novan forumon de lernu.net. Ĉi tiu estas tro malnova, malrapida kaj efektive ni nur parolas pri la lingvo. Mi esperas ke la nova forumo estos pli granda, rapida, kun multaj sekcioj. Oni fakte jam povas paroli pri ĉio, sed, almenaŭ por mi, la strukturo ne estas bona. Mi ne havas la liston de la fadenoj en kiuj mi partoprenis, mi ne vidas kiun citis min, estas malrapida aldoni videojn, bildojn.