Al la enhavo

Jamendo

de Dakila_Sidhi, 2014-majo-30

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Dakila_Sidhi (Montri la profilon) 2014-majo-30 12:22:47

Saluton samideanoj! ridulo.gif

Ĉu vi konas Jamendon? Ĝi estas retejo por elŝuti muzikojn senpage. La muzikoj senpagas ĉar la muzikistoj donas siajn muzikojn senpage.

La muzikoj tie vere ankaŭ bonas. Ni povas diskuti ilin! Mi elŝutis kaj ĝuis multajn kantojn el ili. Se vi uzas ĝin, kiujn muzikojn el ili vi aŭskultas?

Nu mi pensas ke esperantistoj muzikistoj devas doni siajn muzikojn ĉi tie. Tiel ni povas plu doni nian muzikon al la mondo, kaj por la amatoroj ne plu malfacilus trovi kompanion kiu dungus ilin por konigi iliajn muzikojn.

Mi de tempo al tempo serĉas tie por esperantlingvajn muzikojn sed ankoraŭ ne trovis iun.

La nomo eĉ finiĝas per 'o'. Ho taŭgas Esperanton! lango.gif

Vikipedio:jamendo estas retejo kiu proponas laŭleĝan kaj senpagan elŝutadon de libermuzikaj albumoj aŭ laŭ licenco ebliganta senprofitcelan uzadon.

Notxor (Montri la profilon) 2014-majo-30 18:58:03

Mi uzas Jamendon. Ĉi tie mi trovis muzikon kaj muzikistojn multe interesa, ekzemple Lliendes de Xera. La plej bona kanto de tiu albumo estas Ñubes (nuboj en bable), laŭ mi.

Alia muzikisto ke mi sekvas regule per Jamendo estas Roger Subirana Mata. Point of no return kaj The dark symphony estas liaj laboroj kiuj mi pli ŝatas.

Dakila_Sidhi (Montri la profilon) 2014-majo-31 12:20:40

Hehe mi deziras ke ni povas ŝanĝi la titolojn de fadenoj. Mi volas ŝanĝi ĉi tiun al pli okulfrapa titolo:
Esperantujo, jen Jamendo!

Notxor:Mi uzas Jamendon. Ĉi tie mi trovis muzikon kaj muzikistojn multe interesa, ekzemple Lliendes de Xera. La plej bona kanto de tiu albumo estas Ñubes (nuboj en bable), laŭ mi.

Alia muzikisto ke mi sekvas regule per Jamendo estas Roger Subirana Mata. Point of no return kaj The dark symphony estas liaj laboroj kiuj mi pli ŝatas.
Dankon por repliki Notxor. Mi provas ilin.

Mi afiŝos pli poste miajn.

Dakila_Sidhi (Montri la profilon) 2014-majo-31 17:45:12

Mia plej ŝatata kantisto en Jamendo estas Josh Woodward, lia ĝenro estas popo. Kaj mia plej ŝatata bando estas Tenpenny Joke, ilia estas roko.

Miaj plej ŝatataj albumoj tie estas Ashes de Josh Woodward kaj Ambush on All Sides de Tenpenny Joke.

Popo kaj roko ja estas miaj plej ŝatataj ĝenroj, sed danke al Jamendo mi malkovris mian 3-an plej ŝatatan ĝenron kiu estas novepoko. Mi aŭkultas la novepokajn muzikojn de Jamendo.

4 de miaj 35 plej ŝatataj muzikoj estas de Jamendo. Ili estas The Handyman's Lament kaj Together on Our Own de Josh Woodward, Across the Ocean de Tenpenny Joke, kaj Terre de feu de New-G.

Bedaŭrinde Tenpenny Joke ŝajne ne plu estas ano de Jamendo, sed vi ankoraŭ povas trovi ilin en Youtube.

Reen al la supro