Al la enhavo

Ĉu esperanto helpas al interkonsento?

de Altebrilas, 2014-junio-12

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-junio-12 09:54:57

Mi esperas, ke baldaŭ, la publiko interesiĝos pri esperanto. Tiam la medioj faros artikolojn pri la temo, sed ili pli kritikeme kontrolos niajn asertojn. Ĉu estas pli facila debati en esperanto ol en la angla? Tio povas esti mezurita per legado de la forumoj: kiom da fadenoj finiĝas per interkonsento? Aŭ, se interkonsento ne eblas, almenaŭ per kompreno de ambaŭflankaj opinioj?

Mi ekzamenis kelkajn fadenojn en lernu!, sed konstatis, ke la rezulto estas biaza, ĉar ju pli vigla estas la polemiko, des pli nombraj la mesaĝoj, kaj des pli videblaj la fadenoj. Do tiu metodo kondukas al pesimisma vidpunkto, pensigante ke esperanto ne multe helpas...

Sed mi kredas, ke se oni kalkulas ne la mesaĝojn, sed la partoprenantojn, la rezulto estus malsama, ĉar kiam debato estas fruktodona, ĝi rapide haltas kaj la fadeno tuj malaperas. Tial mi faras tiun sondadon.

Mi ŝatus ankaŭ havi ekzemplojn de "ideala" debata fadeno: malinterkonsento en la komenco, kaj alproksimiĝo de la vidpunktoj ĝis komuna konkludo.

Kompreneble la situacio ne estas tiel favora kiel dum kongreso, kie biero kaj cxeesto de la debatantoj helpas la komunikadon. Sed malmulte el tiaj debatoj estas filmitaj por la posteularo...

novatago (Montri la profilon) 2014-junio-12 10:10:20

Kiel lingvo, rilate al tio, ĝi ne estas malsama al la aliaj lingvoj. Ĝia helpo kompare al aliaj lingvoj temas pri faciligo por interkompreniĝi post mallonga tempo de lernado. Tamen, por interkonsentoj, ĝi helpas same al aliaj lingvoj.

Ĝis, Novatago.

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-junio-12 12:35:04

Laŭ mi, Esperanto ne helpas al interkonsento. Tio almenaŭ estas mia propra sperto en Lernu-fadenoj. Kiel diras Novatago, Esperanto ĉi-afere estas simila al aliaj lingvoj. Ĝi ne ŝanĝas mirakle nian pensmanieron, nek faras nin pli komprenemaj aŭ toleremaj.

Esperanto estas nur pontolingvo aŭ komunikilo, sed neniamaniere ĝi ŝanĝas nian homan naturon.

Amike.

m_v (Montri la profilon) 2014-junio-12 16:17:01

Interesa demando.

Pri la nura lingva aspekto mi samopinias kun novatago, ke ne estas iu aspekto en Esperanto kiel lingvo, kiu faras ĝin pli helpa por interkonsento. Sed mi pensas, ke eble ofta interkonsento inter esperantistoj ne estas pro la lingvo, sed pro la homoj mem. Ĉar iamaniere ni esperantistoj ĉiuj estas idealistoj. Do, se du esperantistoj debatas, preskaŭ ĉiam debatas du homoj, kiuj ambaŭ kredas je la idealoj de tutmonda paco kaj interpopola kompreniĝo kaj defendas ilin. Tial estas eble pli facile por du esperantistaj debatantoj atingi interkonsenton ol por du alilingvaj debatantoj, ĉar ili jam en la supraj punktoj havas la saman opinion.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-junio-12 23:39:56

Ĝuste pro tio, mi volas konfirmiĝi, ke esperanto estas pli ol nura lingvo, kaj estas ankaŭ kulturo kiu enhavas pacemajn valorojn, kaj mi volas observi ĉu tiuj valoroj helpas aŭ ne interkonsenton en debato.

Se ili helpas, kiel? Se ili ne helpas, kial?

Al terurcjo:
поверьте, я дочь офицера, и у нас не все так однозначно
Tio ŝajnas aludo pri ŝerco kiu furoras en Rusio. Dezirindus, ke vi klarigu ĝin por alilandaj samideanoj. Estas tute koincide, ke mia sondada demando similis al ĝi.

Reen al la supro