Al la enhavo

Rakontoj en Esperanto

de jeannar987, 2014-junio-29

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

jeannar987 (Montri la profilon) 2014-junio-29 11:56:02

Me trovis videoj en YouTube nomis BookBox. Ili havas voĉo kaj subtitoloj kaj bildoj. Mi estas komencanto kaj pensas tiu ili estas trehelpema. La voĉo estas malrapida kaj klara.
Me faris unu plajlisto ĉi ti

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-junio-29 14:55:16

jeannar987:Me trovis videojn en YouTube, kiuj nomiĝas BookBox. Ili havas voĉon kaj subtitolojn kaj bildojn. Mi estas komencanto kaj pensas, ke tiu estas tre helpema. La voĉo estas malrapida kaj klara.
Mi faris unu plajliston ĉi tie
Dankon pro tio! (Mi korektis vian lingvon iom.)

jeannar987 (Montri la profilon) 2014-junio-29 17:19:14

Rugxdoma:
jeannar987:Me trovis videojn en YouTube, kiuj nomiĝas BookBox. Ili havas voĉon kaj subtitolojn kaj bildojn. Mi estas komencanto kaj pensas, ke tiu estas tre helpema. La voĉo estas malrapida kaj klara.
Mi faris unu plajliston ĉi tie
Dankon pro tio! (Mi korektis vian lingvon iom.)
Dankon pro korektis!

sergejm (Montri la profilon) 2014-junio-29 17:51:42

jeannar987:Dankon pro korektis!
Dankon pro korektojn!
Ankaŭ ne plajlisto, sed ludlisto, kantlistovideolisto ktp.

dombola (Montri la profilon) 2014-junio-29 17:59:57

Tiu estas vere tre bona materialo por lerni Eo-n!
Dankon por indiki ilin.

Aliajn verkojn por komencantoj vi trovos ankaŭ ĉe Facila Vento!
Jen ligilo por pli bone uzi ĝin.

Christa627 (Montri la profilon) 2014-julio-10 20:09:23

sergejm:
jeannar987:Dankon pro korektis!
Dankon pro korektojn!
Ankaŭ ne plajlisto, sed ludlisto, kantlistovideolisto ktp.
"Dankon pro (la/viaj) korektoj!"(sen '-n' )

JaiLo (Montri la profilon) 2014-julio-25 03:53:15

Mojosa! Mi estis serĉado por Esperanto filmojn al helpo mi lerni, ĉar mi estas Esperanto komencanto.

Dankon!

Urho (Montri la profilon) 2014-julio-26 13:46:24

Mi tre rekomendas la libron Muminvalo de Tove Jansson. Tove Jansson (1914–2001) estis svedlingva Finnlanda artisto kaj verkisto.

Ŝiaj Mumin-verkoj estas tre popularaj en la Mondo, precipe en Finnlando kaj Japanio.

Alia ligiloj:
  • Muumilaakso (Muminvalo) de Artmuzeo en Tampere, Finnlando

nacxjo (Montri la profilon) 2014-julio-31 00:36:59

Mi ŝategas BookBox-on!

Alia helpema video:

https://www.youtube.com/watch?v=9GGdi_nFQA0
Ĉi tio estas Gerda Malaparis - la videa-formo de la Mezo-kruso: http://en.lernu.net/kursoj/gerda_malaperis/index.p...

Reen al la supro