Al la enhavo

Cifal volapuka

de joselo, 2014-julio-07

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

joselo (Montri la profilon) 2014-julio-07 20:52:09

Ĵus mi legis pri nova cifal volapuka.

Ĉu iu povas diri al mi kiel volapukistoj elektas ilia ĉefo?

Vere mi volis lerni Volapukon, sed mi ne havis la necesa tempo, nek amikoj por praktiki. Ĉu iu scias la nombro de parolontoj de Volapuko?

Ĝi estas, vere, tre malfacila lingvo, sed ankaŭ tre historia lingvo! Mi estas tre scivola!!!

Amike,

JL

novatago (Montri la profilon) 2014-julio-07 23:35:29

La afero funkcias ĝuste kiel en la kutimo de la Sizoj (malhelaj ĵedajaj kavaliroj; Sith en la angla): Nur estas du, la instruisto kaj la lernanto. Kiam la lernanto mortigas la instruisto, tiu fariĝas volapuka ĉefulo. ridego.gif

Ĝis, Novatago.

morfran (Montri la profilon) 2014-julio-08 00:23:27

Kiel oni kronas novan cifal-on mi ne scias, krom kion oni skribis sur la paĝo [url=http://volapük.com/kadam/kadam.html]Dö Kadäm Volapüka[/url], sed eble iu en la Yahoo Group pri Volapuko scias.

Bonŝancon. ridulo.gif

Pacamulo (Montri la profilon) 2014-julio-08 02:45:05

Mi studis Volapük-on dum kelkaj jaroj kaj mi trovis la lingvon esti tre interesa kaj ne tro malfacila. Kaj Volapük estas tre logika, kiel Esperanto. Ankaū same kiel Esperanto, oni prononcas ĉiu letero kaj ĉiu letero havas nur unu sonon.

Roberto12 (Montri la profilon) 2014-julio-08 17:39:34

Ĝi ne estas tre malfacila! Mi kredas ke ekzistas proksimume 30 Volapukanoj. Pri la Ĉifalo, ĉiu estas enoficigata de la antaŭa.

cellus (Montri la profilon) 2014-julio-08 19:19:11

Se oni komprenas la originon de la volapükaj vortoj la lingvo estas facile lernebla kaj memorebla. La samon oni povas diri pri uropio (Uropi). Volapük prenas sian vortaron ĉefe el la angla kaj germana lingvoj, uropio principe el ĉiuj hind-eŭropaj lingvoj.

MoutOp (Montri la profilon) 2014-julio-08 19:39:47

joselo:Ĵus mi legis pri nova cifal volapuka.
Kie vi legis tion?

joselo (Montri la profilon) 2014-julio-08 21:20:16

Reen al la supro