Al la enhavo

Kie oni bezonas Esperanton pleje

de robbkvasnak, 2014-julio-23

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-julio-23 19:34:58

Grupo kiu subtenas la instruadon de la angla lingvon sendis al mi informon pri kie oni plejprofite povas instrui la anglan. Ili sendis al mi liston da eŭropaj landoj ordigitaj laŭ la numero de loĝantoj kiuj povas konversacii en la angla. Vi trovos la informojn jene: http://ebcteflcourse.com/best-countries-to-teach-e...
Notu ke la plej altaj scipovoj troviĝas en landoj kie oni nacie parolas ĝermandevenan lingvon! Plej verŝajne tiel aspektas inverse kie oni plejbone povas instrui la francan.
Egalas kiel, estas granda fantazio ke la angla estas LA internacia lingvo ĉar kvamkam ekz. en la germanaj lernejoj oni instruis la anglan ekde tre juna aĝo kaj tie oni parolas ĝermandevenan lingvon, eĉ ne 60% de la enloĝantoj povas libere konversacii en ĝi. En neĝermandevnaj lingvanaroj la cifroj estas multe pli signifoplenaj - rigardu ekz. Hispanion!
Amikoj! Ni vere havas trezoron en nia lingvo. Kion vi pensas?

asdfghjk (Montri la profilon) 2014-julio-23 20:07:26

Mi ankaŭ pensas, ke esperanto estas grandega tezoro, kaj ke la angla ne povas esti tute internacia, kiel okazas a la mankaj lingvoj, pro jam sciitaj kialoj. Mi persone estas vidinta, ke miaj gekompanoj (ekcepte unu aŭ du el ili) de la elrnejo ne povas paroli la anglan, kvankam ili estos instruitaj dum multaj jaroj (konkrete, ankaŭ ekde ke ili aĝis 3 jaroj, kiel la germanianoj). Ankaŭ, ĉi tie, en Hispanio, se vi eliras a la strato kaj demandas al hazardaj personoj ĉu ili scias paroli la anglan, vi vidos, ke la plaj granda parto de la demandituloj ne scias ĝin.

Persone mi ankaŭ povas diri, ke paroli esperantonestas multe pli facila por mi ol paroli la anglan. Mi, kiel la mankaj hispanianoj kaj germanianoj, estas estinta lernante la anglan, ekde ke mi aĝis 3 kaj ankoraŭ mi ne scias kelkajn vortojn kaj mi haltiĝas kelkfoje, kiam mi intencas diri ion angle. Tio ne okazas al mi en esperanto, mi konas multe pli da vortoj kaj estas multe pli facilega por mi diri ion. Fakte, mi povas diri ajn aĵon/aferon, kaj tio mi ne povas fari angle. Fine, nur diri, ke mi lernis komencis lerni esperanton en la okazita jaro, kaj mi nur postrestis kelkmonate lerni ĝin. Estas tro bedaŭrinda, ke en esparanto ĉiu persono povus paroli, post apenaŭ kelkaj monatoj da lernado, aŭ eble, en kelkaj ebloj, post malpli da tempo, kaj ke ĉiel ne multaj personoj konu ĉi tiun lingvon, kaj ankaŭ, ke anstataŭ esperanto, oni instruu la anglan, kvankam ĉi tiu estos certe malfacila (tro facila ol aliaj lingvoj, certe, sed malfacila ĉiel)

mordaunt (Montri la profilon) 2014-julio-24 04:33:27

Estas datumoj, ke la antaŭa prezidento de Brazilo Lula da Silva apogis Esperanton:

Brazila prezidanto favoras Esperanton

En portugala: GOVERNO BRASILEIRO APÓIA ESPERANTO NA COMUNICAÇÃO INTERNACIONAL

En angla: Brazilian President Supports Esperanto

Sed ial la afero iel ne tre progresis ekde tiam.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-julio-26 13:25:04

En la citita artikolo pri Lula, mi legis tion:
La subteno de Brazilo certe estos tradukata al praktikaj agadoj en la venontaj monatoj en UN kaj en Unesko. La Universala Asocio de Esperanto-parolantoj strebas, ke la favoraj rezolucioj jam proklamitaj de la Ĝenerala Konferenco de Unesko iĝu multe pli konkretaj kaj, ke la instruado de Esperanto fariĝu parto de la sindevigoj de la membro-ŝtatoj lige kun la nun lanĉata Jardeko de Lingvoj.
Kio okazis poste?

akueck (Montri la profilon) 2014-julio-26 14:46:49

robbkvasnak:Kion vi pensas?
Respondo al la titollinio, se komprenata kiel demando: Laumiasperte en renkontighoj de Esperanto-parolantoj; krom tio praktike nenie (esceptoj: en mia disertacio pri tiu chi lingvo kaj krome en la auskultado kaj legado je respektive radio-elsendoj kaj tekstoj chi-lingvaj); okaze de chio chi temas pri de mi ne vere bezonataj aferoj - nur hobia okupighado. Por esprimi miajn dezirojn k. s. en ekzemple hoteloj, restoracioj, trajnoj, taksioj, stacidomoj k. s. mi neniam povis utiligi Esperanton, sed nur au mian gepatran lingvon au la fremdlandan lingvon au - se chi lastan mi ne sufiche posedis - la anglan.

Reen al la supro