Al la enhavo

Fera kurteno

de Lakiro, 2014-aŭgusto-05

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-05 16:35:04

Fera kurteno - alegorio, signifanta fermitan (malkomunikeman) vivmanieron de iu lando. Temis, ekzemple, pri Sovetunio. Tamen pasas la tempo kaj disfaliĝis tiu ĉi Unio kaj nova generacio nenion scias pri iam ekzistinta grandega imperio. Sed la nocio restis.
Mi jam antaŭvidas vian perplekson. Por kio Lakiro tion rakontas?
Sed por tio min ekscitis mirinda cirkonstanco. Mi penas kompreni kial reala informo pri eŭropaj eventoj estas nekonata en Usono kaj en Eŭropo. Kaj nenion povis kompreni ĝis nuna tago.
Jen venas al pupitro Jen Psaki - reprezentanto de usona ŝtata departemento por ke rakontu al reprezentantoj de amaskomunikiloj pri usona pozicio sur politika areno. Bone!
La ĵurnalistoj komencas ŝin demandi pri ukrainia civitana milito. Ili donas unu demandon. Sekvas dua demando, la tria ktp. Tamen sinjorino Psaki ne havas respondon. Ŝi nenion scias kaj povas klarigi. Kio okazis? Kial usona oficiala vizaĝo ne kapablas respondi je simplaj demandoj?
Ŝi ne scias pri miloj da ukrainiaj fuĝantoj al Rusio. Ŝi ne scias pri aplikado de balistikaj raketoj en ukrainia armeo. Ŝi nenion aŭdis pri teruraj sepultoj de ukrainiaj soldatoj per buldozoj, en diversaj tranĉeoj. Ŝi nenion scias pri fermita ukraino-rusia landlimo. Kaj kiam Matthew Lee petas nomi la fonton, konfirmantan rusian helpadon al separatistoj, do ŝi nenion povas konfirmi.
Jen mi dekomence opiniis, ke usona skoltservo (spionservo) estas la plej malforta kaj la plej senhelpa sekreta servo en la mondo. Obama ne posedas veran informon. Usonaj reklamitaj kosmaj sputnikoj nenion povas foti por pruvo de rusia "kontraŭpaca agado". En usona ŝtatdepartemento mankas vera informo kaj Obama SUPOZAS, ke...
Ne! Kaŭzo estas alia. La veran informon scias kaj Obama, kaj lia proksima ĉirkaŭaĵo. Nur ordinaraj usonanoj nenion scias kaj kredas al mensogaj eldiroj de oficialaj vizaĝoj.
Kial?
Kial?
Kial?
Ĉar en Usono ekzistas FERA KURTENO. Reala informo ne atingas la usonanojn. Kaj en Eŭropo estas sama situacio. Estas fera kurteno. Ĉiuj ignoras la veran informon, ĉar ne kredas gin. Mankas fontoj de la informo. Mankas kutimaj ĵurnalistoj en Donecko kaj Lugansko. Estas apartaj reprezentantoj de la amaskomunikiloj en Kievo. Tamen kaj kievanoj nenion scias. Ili troviĝas en informa vakuo.
Kial?
Kial?
Ĉar Eŭropo havas FERAN KURTENON.

erinja (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-05 17:30:28

Kio estas na-zionista?

Polaris (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-05 17:56:24

Lakiro:Fera kurteno - alegorio, signifanta fermitan (malkomunikeman) vivmanieron de iu lando. Temis, ekzemple, pri Sovetunio. Tamen pasas la tempo kaj disfaliĝis tiu ĉi Unio kaj nova generacio nenion scias pri iam ekzistinta grandega imperio. Sed la nocio restis.
Mi jam antaŭvidas vian perplekson. Por kio Lakiro tion rakontas?
Sed por tio min ekscitis mirinda cirkonstanco. Mi penas kompreni kial reala informo pri eŭropaj eventoj estas nekonata en Usono kaj en Eŭropo. Kaj nenion povis kompreni ĝis nuna tago.
Jen venas al pupitro Jen Psaki - reprezentanto de usona ŝtata departemento por ke rakontu al reprezentantoj de amaskomunikiloj pri usona pozicio sur politika areno. Bone!
La ĵurnalistoj komencas ŝin demandi pri ukrainia civitana milito. Ili donas unu demandon. Sekvas dua demando, la tria ktp. Tamen sinjorino Psaki ne havas respondon. Ŝi nenion scias kaj povas klarigi. Kio okazis? Kial usona oficiala vizaĝo ne kapablas respondi je simplaj demandoj?
Ŝi ne scias pri miloj da ukrainiaj fuĝantoj al Rusio. Ŝi ne scias pri aplikado de balistikaj raketoj en ukrainia armeo. Ŝi nenion aŭdis pri teruraj sepultoj de ukrainiaj soldatoj per buldozoj, en diversaj tranĉeoj. Ŝi nenion scias pri fermita ukraino-rusia landlimo. Kaj kiam Matthew Lee petas nomi la fonton, konfirmantan rusian helpadon al separatistoj, do ŝi nenion povas konfirmi.
Jen mi dekomence opiniis, ke usona skoltservo (spionservo) estas la plej malforta kaj la plej senhelpa sekreta servo en la mondo. Obama ne posedas veran informon. Usonaj reklamitaj kosmaj sputnikoj nenion povas foti por pruvo de rusia "kontraŭpaca agado". En usona ŝtatdepartemento mankas vera informo kaj Obama SUPOZAS, ke...
Ne! Kaŭzo estas alia. La veran informon scias kaj Obama, kaj lia proksima ĉirkaŭaĵo. Nur ordinaraj usonanoj nenion scias kaj kredas al mensogaj eldiroj de oficialaj vizaĝoj.
Kial?
Kial?
Kial?
Ĉar en Usono ekzistas FERA KURTENO. Reala informo ne atingas la usonanojn. Kaj en Eŭropo estas sama situacio. Estas fera kurteno. Ĉiuj ignoras la veran informon, ĉar ne kredas gin. Mankas fontoj de la informo. Mankas kutimaj ĵurnalistoj en Donecko kaj Lugansko. Estas apartaj reprezentantoj de la amaskomunikiloj en Kievo. Tamen kaj kievanoj nenion scias. Ili troviĝas en informa vakuo.
Kial?
Kial?
Ĉar Eŭropo havas FERAN KURTENON.
Lakiro, vi tute pravas ke ekzistas vakuo de informo inter la plejmulto de la publiko. Aŭ pro manko de fontoj, aŭ pro manko de intelektula scivolo, aŭ pro manko de interesiĝo, multaj homoj ne konas la mondajn okazantaĵojn. Tamen, tia situacio ne ekzistas nur en Usono, nek nur en Eŭropo. Ĉu vi pensas ke ĉi tiu sama situacio ne estiĝas en Meksiko? Mezameriko? Sudameriko? Japanio? Hindio? La Filipinoj? Tajlando? Kie estas pli bone? La mezumaj homoj ĝenerale okupiĝas pri la tagaj aferoj de siaj vidoj kaj ne multe atentas pri la eksterlandaj aferoj, kiuj ŝajnas distaj kaj malproksimaj.

Sed la diferenco inter "Fera Kurteno" mensa kaj Fera Kurteno vera estas ke, kontraŭe de la situacio malantaŭ Fera Kurteno devigita de diktatora registraro aŭ subprema reĝimo, en liberaj landoj, kvankam multaj homoj elektas ne interesiĝi, la informo ankoraŭ estas disponebla, kaj la homoj havas la liberecon atingi ĝin se volas, opinii pri la informo, kaj disvastigi siajn opiniojn. Precipe nuntempe, per la Interreto, iu ajn loĝanto en libera lando povas trovi informojn pri la novaĵoj kiujn sia registraro ne propagandis--antaŭ ĉio, ni kiuj parolas pli ol unu lingvon havas senlimigitan informon. Kaj tio gravas.

ustra (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-05 19:51:04

1.
La anglosaksa mondo estas la imperio. Por imperion apartenas apud malmolaj potencoj (hard powers), ekz. milita forto, ankaŭ molaj potencoj (soft powers). Tio signifas ke ili povas formi la publikan opinion. Ili devu pruvi nenion. Se Psaki dirus 2 + 2 = 5, tiuokaze estas tiel.
Logikon aŭ pruvojn ne necesas...

2.
Eŭropo ne ekzistas. Rigardu al tiun mondmapon por pli bona komprenaĵo.

ustra (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-06 07:46:30

ĉevino:
Fakte Eŭropo neniam estis kontinento disde Azio je ĉiuj vidpunktoj...

Regardinte la mapon, mi ĝojas pri Argentino...
Jes, vi pravas. Kiam ajn la konekto Berlino - Moskvo harmoniis, profitis tuta Eŭropo. Kaj estis hororo se ili sin miskomprenis. Akso Parizo - Berlino - Moskvo - Pekino estus natura kaj logika konekto. Multaj da homoj (eĉ verŝajne la tuta mondo) estus profiti de tian akson, krom nuna imperio.

Kiam mi skribis ke Eŭropo ne ekzistas, mi signifis en tiusence de Brzezinski kaj de "tributdevaj vasaloj".

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-06 14:36:33

Ne estas ia fera kurteno, simple estas manko da interesiĝo kaj bonaj fontoj. Vera fera kurteno estas kiel norda koreo.

ĉevino:
erinja:Kio estas na-zionista?
Aj ! Erinja reaperis...

Na-sionismo / na-sion-ismo / na-cion-ismo... Pridemandu dgespera-on!
Kial vi uzas "na" ĉi tie? Vi simple uzu "cionista", ĉu ne? Ankaŭ, kion signifas "dgespera-on"? Ne senchavas laŭ mi...

Iippa (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-09 08:25:11

"uj ignoras la veran informon, ĉar ne kredas gin. Mankas fontoj de la informo. Mankas kutimaj ĵurnalistoj en Donecko kaj Lugansko. Estas apartaj reprezentantoj de la amaskomunikiloj en Kievo. Tamen kaj kievanoj nenion scias. Ili troviĝas en informa vakuo.
Kial?
Kial?
Ĉar Eŭropo havas FERAN KURTENON"

Pura troleca propagando.
Rusio iniciatis malbalancigon, duoninsulorabon.
Estas en Rusio nur mensogantaj Putinkomunikiloj-aliaj estas en malliberejo.

mordaunt (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-09 08:32:23

Iippa:Pura troleca propagando.
Rusio iniciatis malbalancigon, duoninsulorabon.
Estas en Rusio nur mensogantaj Putinkomunikiloj-aliaj estas en malliberejo.
Per tio ĉu vi volis diri, ke en Rusio ne ekzistas opoziciaj komunikiloj? Tio ne estas vero. Ili ekzistas kaj funkcias.
Se vi ne kredas min, demandu Johan Bäckman. =)

hilex (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-09 08:48:58

mordaunt:
Iippa:Pura troleca propagando.
Rusio iniciatis malbalancigon, duoninsulorabon.
Estas en Rusio nur mensogantaj Putinkomunikiloj-aliaj estas en malliberejo.
Per tio ĉu vi volis diri, ke en Rusio ne ekzistas opoziciaj komunikiloj? Tio ne estas vero. Ili ekzistas kaj funkcias.
Se vi ne kredas min, demandu Johan Bäckman. =)
Ĉio diferencanta kun lia vidpunkto pri Rusio estas ja falso kaj propagando. Lasu lin vivi en lia felando. ridulo.gif (Mi skribis pri Iippa)

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-09 08:52:27

Iippa:
Pura troleca propagando.
Rusio iniciatis malbalancigon, duoninsulorabon.
Estas en Rusio nur mensogantaj Putinkomunikiloj-aliaj estas en malliberejo.
Tre "digna" respondo! ridulo.gif
Ni tuj komprenis kie estas la vero.
Certe, nur finnlandanoj ĝuste scias ĉion, ĉar iliaj jurnalistoj nokte kaj tage filmas ukrainian civitanan militon kaj montras ĝin en Finnlando. Nur la finnoj ĉeestis sur loko de faliĝo de la pasaĝera aviadilo. Nur ili observas migradon de la homoj el Novorusio. Nur la finnoj invitadas reprezentantojn de ukrainia politika elito al ovrita diskutado kaj disputoj pri ukrainiaj eventoj. Nur la finnoj scias nunan situacion, ĉar ili konstante loĝas en Novorusiaj urboj.
Lippa, dankon, vi ovris niajn okulojn. ridulo.gif
Se mi ion volos ekkoni, do mi tuj turnos min al vi. ridulo.gif
externalImage.png
externalImage.png
externalImage.png

Reen al la supro