Al la enhavo

Viziti Japanlandon kun la esperanta lingvo?

de marbuljon, 2014-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

marbuljon (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-08 19:07:58

Saluton, kaj agrable pardonu miajn erarojn. Mi kaj mia edzino deziras viziti Japanion, sed la pasporta servo (ĉe la interreto) ne funkcias. Ĉu ĝi eblus pli bona se mi kontaktus esperantoklubon japanan, kaj demandus se iu eblus permesi nin gastloĝi?

Ni parolas la svedan, anglan kaj ete la japanan. Mia edzino parolas la germanan ankaŭ. Sed opinias mi ke ĝi estus pli amuza paroli la japanan kaj esperantan sole, do scivolas mi pri kiel oni trovas gastdomojn. Ni ankoraŭ lernas la esperantan.

Kie ajn en la lando eblus bone. ; D Ĉu ekzistas alia forumo kie ĉi tie eblus pli bona skribi?

nornen (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-08 19:43:14

--forigite--

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 17:08:42

Unu el miaj geamikoj, Elfriede Kruse, kiu nun estas pli ol 100jara (!!!) vizitis Japanion uzante nur Esperanton. Ŝi ege ŝatis sian viziton tie. Ŝi preskaŭ nur dormis ĉe japanoj sed ŝi diris ke la kutimo uzi lignan kusenon estis malfacile por ŝi. La japanaj esperantistoj bone flegis ŝin kaj ĉiĉeronis ŝin ĉie. Vi povas kontakti ŝi pere de la nurnberga E socio. Ŝi havas multon por rakonti (kaj ŝi estas eksterordinara virino kun granda koro)

marbuljon (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-22 23:44:08

Ho! Mi dankegas vin!!

Mi estus tre feliĉa nur kunparoli homon tiom maljuna... ; D

Do sendas mi retleteron morgaŭe. (La horo estas preskaŭ dua nun!)

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-23 02:48:24

Elfriede havas tiom da interesaj historioj pri la movado de post la dua mondmilito kaj pri siaj diversaj vizitoj en multaj landoj! Mi tagmanĝis foje kun ŝi en restoracio en Nurnberg. La restoraciestrino venis kaj deziris al ni bonan apetiton. Ŝi diris al ni ke ŝi venis el Thesaloniki. Elfriede tuj parolis al ŝi pri la belaj placoj kaj preĝejoj en Thesaloniki. La restoraciestrino preskaŭ ploris pro la kortuŝaj priskriboj de sia hejmurbo.

Reen al la supro