Al la enhavo

Diskuti, transitiva

de HaleBopp, 2014-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-23 06:52:16

Saluton,

La verbo "diskuti" povas esti transitiva en PIV, sed ne en ReVo.

Kio estas la rekomendita dirmaniero nuntempe ?

sudanglo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-23 08:22:46

En la Tekstaro vi trovos akuzativon post diskuti kaj ankaŭ diskuti pri.

Ĉu estas diferenco inter diskuti artikolon kaj diskuti pri artikolo? Eble estas nuanco.

Pridiskuti estas ĉiam transitiva.

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-23 08:59:38

sudanglo:En la Tekstaro vi trovos akuzativon post diskuti kaj ankaŭ diskuti pri.
Jes kaj ankaŭ vortojn kiel "diskutata afero", kio pruvas ke diskuti povas esti transitiva. Sed tio estas malofta kaj mi min demandas ĉu tiu dirmaniero ne estas evitinda arkaismo. Kaj ĉu oni nun preferu la vorto "pridiskuti".

Urho (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-28 11:58:35

HaleBopp:ankaŭ vortojn kiel "diskutata afero", kio pruvas ke diskuti povas esti transitiva. Sed tio estas malofta kaj mi min demandas ĉu tiu dirmaniero ne estas evitinda arkaismo. Kaj ĉu oni nun preferu la vorto "pridiskuti".
Laŭ PG (aŭ PAG) oni povas diri pasive "diskutata afero", kvankam la verbo (radiko) estas netransitiva. Se vi havas koncernan gramatikon, bv. legi na § 119 (B. – Pasiva voĉo). Do, miakomprene la verbo diskuti estas netransitiva kaj la verbo pridiskuti transitiva.

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-28 21:42:49

Fakte la afero estis multe pli simpla ol mi imagis ĉar ĝi estas ekzakte la sama kiel en la franca: la transitiveco de tiu verbo dependas de ĝia difino. Laŭ la franca vortaro "diskuti" povas havi nerektan objekton en la senco de "interparoli" (Ni diskutis pri vi kun via patrino), kaj povas havi rektan objekton en la senco "ekzameni", "debati" (La deputitoj diskutas la leĝan projekton. Diskuti la prezon de varo kun vendisto.). Kaj PIV sekvas ekzakte tiun vojon.
ReVo ne faras tiun diferencon kaj eble nur pro nekompleteco. Sed se oni konsideras tiun verbon netransitiva, do nur la pasiva formo "pridiskutata afero" povas ekzisti.

Mi do faros ekzakte kiel en la franca. Estos tute simple por mi!

Ne estas la unua fojo kiam mi konstatas nekoherecon pri transitiveco inter PIV kaj ReVo (ekzemple kun "zumi", "subiri"...). Bedaŭrinde Esperanto estas ankoraŭ tro juna lingvo. Ĉio ne okazas unuvoĉe.

Reen al la supro