Al la enhavo

Kiuj estas laŭ vi la plej belaj akĉentoj en Esperanto?

de m_v, 2014-aŭgusto-24

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

m_v (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-24 21:47:44

Saluton al ĉiuj,

pro sia universaleco Esperanto kompreneble ne havas iun devigan akĉenton, kiel naturaj lingvoj havas, ĝia elparolado estas ja sufiĉe libera. Plej ofte la parolantoj adaptas sian akĉenton al la fonologio de sia denaska lingvo, kiam ili parolas esperante. Tial en Esperanto multaj diverse sonantaj akĉentoj ekzistas. Kaj min interesas, kiu aŭ kiuj el tiuj multaj akĉentoj plej plaĉas al vi en Esperanto.

Laŭ mia opinio la akĉento de denaskaj parolantoj de la hispana (ĉu eblas la vorto “hispanaparolantoj”?) estas unu el la plej belaj. Mi tre ŝatas ekzemple, kiel ili elparolas intervokalan D-on kiel [ð] kaj iafoje eĉ G-on kiel [ɣ]. Vidu ekzemple la intervjuon kun José Antonio Vergara ĉe YouTube. En la komenco li diras: “Mi estas ege optimisma pri la estonteco de Esperanto”, kie li elparolas “estonteco de Esperanto” kiel [estonˈtet͡sb]o ðe[/b] espeˈɾanto], kaj iom poste, je 0:11, li diras: “Mia prognozo estas, ke …”. Ĉi tie li elparolas “prognozo” kiel [pɾoˈb]ɣ[/b]nozo]. Ial tiaj elparolaĵoj sonas tre eŭfoniaj al mi.

Kia estas via opinio? Kiujn akĉentojn vi plej ŝatas?

soraya_ (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-24 23:06:35

m_v:Saluton al ĉiuj,

pro sia universaleco Esperanto kompreneble ne havas iun devigan akĉenton, kiel naturaj lingvoj havas, ĝia elparolado estas ja sufiĉe libera. Plej ofte la parolantoj adaptas sian akĉenton al la fonologio de sia denaska lingvo, kiam ili parolas esperante. Tial en Esperanto multaj diverse sonantaj akĉentoj ekzistas. Kaj min interesas, kiu aŭ kiuj el tiuj multaj akĉentoj plej plaĉas al vi en Esperanto.

Laŭ mia opinio la akĉento de denaskaj parolantoj de la hispana (ĉu eblas la vorto “hispanaparolantoj”?) estas unu el la plej belaj. Mi tre ŝatas ekzemple, kiel ili elparolas intervokalan D-on kiel [ð] kaj iafoje eĉ G-on kiel [ɣ]. Vidu ekzemple la intervjuon kun José Antonio Vergara ĉe YouTube. En la komenco li diras: “Mi estas ege optimisma pri la estonteco de Esperanto”, kie li elparolas “estonteco de Esperanto” kiel [estonˈtet͡sb]o ðe[/b] espeˈɾanto], kaj iom poste, je 0:11, li diras: “Mia prognozo estas, ke …”. Ĉi tie li elparolas “prognozo” kiel [proˈb]ɣ[/b]nozo]. Ial tiaj elparolaĵoj sonas tre eŭfoniaj al mi.

Kia estas via opinio? Kiujn akĉentojn vi plej ŝatas?
Saluton!
Estas tre malfacila demando por respondi! laŭ mia oponio ĉiuj la akĉentoj estas belaj sed mi ŝategas la rusan akĉenton (mi ne scias kiel klarigi sed la sono kiam la rusanoj parolas estas tre bela) kaj por mi estas unu la plej belaj akĉentoj sed mi aŭskultis multajn da belaj akĉentoj de nepallingvanoj, italingvanoj, francalingvanoj kaj portugalingvanoj.

Mi estas hispanlingvanino kaj mi multfoje aŭskultis pri tio kiu vi skribis haha ridulo.gif Unufoje mi babilis kun kubano hispane kaj li prononcis la literon "G" tre mole do mi ne povis kompreni lin, mi bezonis aŭskulti denove du foje lin ĉar mi ne komprenis, poste mi provis prononci la literon "G" kiel li sed mi malsukcesis.

mbalicki (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-24 23:19:54

m_v:Kia estas via opinio? Kiujn akĉentojn vi plej ŝatas?
Al mi plej plaĉas, kiam oni distingas „ĥ” de „h” farigante la duan voĉe. (Tiel ke „ĥ” restas /x/, kaj „h” estas /ɦ/.)

Mi renkontas ĉi tiun manieron je iuj maljunaj polaj esperantistoj, kaj ili paŭsas ĝin de sia elparolo de polaj konsonantoj „ch” kaj „h”. Tiuj du antaŭ nelonge estis distingeblaj, sed nun ne plu estas, eble escepte kelkaj regionaj dialektoj. Mi ankaŭ suspektas, ke oni povas aŭdi tiun je ĉeĥoj („ch” kaj „h”), slovakoj („ch” kaj „h”) kaj ukrainoj („х” kaj „г”), ĉar ĉiuj ĉi tri lingvoj posedas /x/ kaj /ɦ/, kiel malsamaj fonemoj.

PlaidMouse (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 01:37:47

Mi ŝatas akĉenton de la francia lingva uloj, ambaŭ francia uloj kaj kanada uloj. Mi ne scias kial, sed al mi, ĝi estas agrabla kaj glata. Jes, ĝi ankaŭ estas facila kompreni.

Rujo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 03:32:02

La pola prononcado tre allogas min kaj miaopinie la slavaj lingvoj estas tiuj kiuj plej alproksimiĝas al la dezirata elparolo, libera de la fortaj akĉentoj kutime trovataj en la portugala, hispana, angla, germana kaj franca.

basica (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-28 13:16:33

Mi pensas ke esperanton sonas kiel hispanan aŭ italian lingvojn se oni ne proksime aŭskultas. Do, mi pensas ke la prava akĉento por esperanto estas unu aŭ alia akĉento. Mi aŭdis esperanton parolis de angla kaj la usuna personoj kaj me ne ŝatas la sono. Hispana aŭ italia akĉento estas tre natura mi pensas, eĉ mi aŭdis ke Zamenhoff preferas la italia akĉento ankaŭ.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aprilo-30 12:26:27

La italoj laŭ mi, sed oni diras, ke la ĉeĥoj pli bone parolas Esperanton ol la ceteraj esperantistoj.

dobri (Montri la profilon) 2015-aprilo-30 14:26:44

Vinisus:La italoj laŭ mi, sed oni diras, ke la ĉeĥoj pli bone parolas Esperanton ol la ceteraj esperantistoj.
Dankon Vinisus! Tion mi ankoraŭ ne aŭdis.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-aprilo-30 16:50:59

Al miaj gusto kaj oreloj, latinidaj akĉentoj plej bele sonas. Ankaŭ bonas okcidentslavaj prononcadoj - ekz. ĉeĥa, pola, bulgara ...

Usonaj akĉentoj al mi grandparte malplaĉas, ĉar usonanoj ial emas meĥanike substreki ĉiun silabon kaj ne uzi interesajn intonaciojn - same kun kelkaj slavoj.

Mia propra akĉento estas mikso de kastila (por vokaloj), itala (por intonacio) kaj rusa (por konsonantoj).

Reen al la supro