Al la enhavo

Esperantistoj?

de Bruso, 2014-aŭgusto-28

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Bruso (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-28 18:18:28

Ĉu la plimulto de esperantistoj estas finvenkistoj? Raŭmistoj? "Nerds" de lingvoj? Io ajn?

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 22:43:11

mi jam respondis pri simila sondado en lernu!. Eble ĝi estas trovebla.

Tajpu "kial vi lernis..." en la serĉilo, kaj vi trovos ion kia tio:

(bv. alklaki)

bartlett22183 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 22:54:17

Iom da esperantistoj estas finvenkistoj, iom da esperantistoj estas raŭmistoj, kaj iom da esperantistoj estas ambaŭe kaj finvenkistoj kaj raŭmistoj. ridulo.gif

Koracio (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 17:58:51

Multaj neesperantistoj diras, ke Esperanto ne havas kulturon. Kie (kaj kial) estas la Esperanta kulturo? Kio apartenas al ĝi?

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-septembro-02 13:01:10

La demando pri kulturo ne estas simpla, se oni ne donas difinon de la vorto "kulturo".

Claude Piron (svisa esperantisto de franca kingvo kaj de svisa kulturo, bedaŭrinde forpasinta) multe skribis pri la rilatoj inter lingvo kaj kulturo. Tial mi konsilas al vi serĉadon pri liaj verkoj.

La vortoj ne estas nur aro de silaboj aŭ de literoj, sed "havas" ankaŭ semantikan enhavon. Ili elvokas bildojn, spertojn, lokojn, viv kaj pensmanieron, ideojn, sentojn, valorojn, ktp. Per tiuj elementoj, kiam iu uzas vorton, se la aŭskultanto kunhavas (almenaŭ parte) la samajn elementojn, aŭdante tiujn vortojn li povas imagi similajn spertojn kiel la parolanto.

Kompreneble, tio estas ege simpligita, kaj estas diferencoj inter la spertoj de diversaj homoj, kiuj devas kunhavi parton de tiuj elementoj por komuniki. Tial oni metis la plej altvalorajn el tiuj elementoj sub formon konservindan, kiel arto, literaturo, muziko, ktp. Tiel naskiĝis la civilizadoj kaj ilia kulturo, transdonata de generacio al generacio.

Kaj pri Esperanto (kaj Esperantio)?

Laŭ mia humila opinio, mi vidas la demandon tiel:

Unue, esperantistoj ja havas kulturon komunan: la moderna mondo, la esperanta vivo, la homarana pensmaniero, la esperanta literaturo (almenaŭ kiam oni legis ĝin). Ĝi eble estas malpli vasta, ol tiu de la grandaj landoj, sed per ĝi, la esperantistoj povas elvoki ideojn aŭ spertojn en la menson de siaj samideanoj.

Due, esperantistoj povas atingi la tutmondan kulturon dank'al sia lingvo: ili povas, almenaŭ teorie, peti de alikultura esperantisto klarigi al li iun ajn aferon rilate al la kulturo de lia lando. Same kiel oni faras demandon al alifaka samlandano pri afero, kiun oni mem ne bone konas.

Trie, esperanto ne antaŭsupozas elkoni la kulturon de alia lando por mastri la lingvon. Esperantistoj estas konsciaj pri la kultura diverseco, kaj ne postulas (almenaŭ teorie) ke la alparolanto kunhavu la saman sperton, kiel li. Tial esperanto evitas idiotismojn, aludojn, subkomprenojn, ktp. kaj favoras eksplicitan esprimon. Tio postulas pli grandan klopodon por paroli simple la lingvon, sed faciligas kaj mallongigas ĝian lernadon.

PEM71 (Montri la profilon) 2014-septembro-02 17:11:00

Bruso:Ĉu la plimulto de esperantistoj estas finvenkistoj? Raŭmistoj? "Nerds" de lingvoj? Io ajn?
Mi ne certas pri aliaj Esperantistoj, sed se mi mem devus elekti unu "vidpunkton" el tiuj, mi sentus min Raŭmisto.
Samtempe mi pensas, ke por multaj Esperantistoj raŭmismo aŭ finvenkismo ne gravas. Ili volas "nur" amuziĝi kaj ĝenerale ĝui la lingvon kaj vivon.
http://kantaro.ikso.net/jen_alkohol
Tion dirita, ĉu tiu kanto jam ne signifas iuspecan finan venkon? ridulo.gif

PabloMateus (Montri la profilon) 2014-septembro-02 21:15:44

Mi estas nova esperantisto (tri-monata) kaj mi nur sciis pri "finvenkistoj" kaj "Raŭmistoj" nun, kiam mi leĝis tiun ĉi forumero(?).
Mi ne scias se tiu representas ion, sed tie ĉi - Brazilo - unu senatano kreis leĝan projekton celante disponigi esperanton al ĉiuj publikaj lernejoj.
Eble sencas esti finvenkisto...

Reen al la supro