Al la enhavo

Ĉu la europaj politikistoj estas stultuloj aŭ tro lertaj uloj?

de baibaibibi, 2014-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 20:44:29

Mi parolas pri la militdetruo de afganio, irako, sirio, libio, palestino, dombaso, ktp. Ĉu la europaj kaj usonaj politikistoj estas stultuloj aŭ tro lertaj uloj? Kion ili gajnas per tiu krima politiko? Ĉu la nafto kaj aliaj ŝtelataj resursoj kompensas la elspezojn por invadi, okupi kaj masakri tiujn popolojn?

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 20:50:23

#reduktismo

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 20:54:09

baibaibibi: Ĉu la europaj kaj usonaj politikistoj estas stultuloj aŭ tro lertaj uloj?
Ili estas parazitoj sur fremda korpo.

konstantin666 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 21:04:22

externalImage.png
"ni mem okupos"

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 21:31:42

Lakiro:Ili estas parazitoj sur fremda korpo.
Amuza. Ĉu kia 'iksodoj sur stratosfero de marso'?

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 07:14:54

spreecamper:
Lakiro:Ili estas parazitoj sur fremda korpo.
Amuza. Ĉu kia 'iksodoj sur stratosfero de marso'?
Kiel iksodoj sur oreloj de bovino. ridulo.gif
Eŭropo poiomete perdas energiajn resursojn, sed kvanto da loĝantoj plikreskiĝas. La politikistoj serĉas eliron de tiu problemo kaj estas devigitaj preni necesaĵojn en aliaj landoj. Eŭropo jam nun estas dependa. Estas du vojoj - disvolvigi atoman industrion aŭ aĉeti energoresursojn ĉe aliaj landoj. Unua varianto estas tre danĝera kaj eŭropanoj protestas kontraŭ atoma energetiko. Ĝis 2018j Germanio planas fermi ĉiujn karbajn ŝaktojn. Jam nun ekzistas problemo de disvolviĝo de minaĵafero, ĉar ministoj likvidas vilaĝojn. Kion fari? Jes alveturigi nafton kaj gason el aliaj landoj. tamen tiuj resursoj devas esti malmultekostaj. Kie ilin oni povas akiri? En malfortaj landoj. Kio por tio necesas? Jes, milito. Necesas detrui, ekzemple, Ukrainion kaj fordoni energiosistemon al iu usona firmao. Germanio helpas al Usono en tiu agado, kreas Majdanon kaj ukrainian revolucion. Komenciĝas nova interna milito, ukraina registaro elspezas la monon por la milito kaj perdas sian potencon. Ĝi tuj petas helpon ĉe Usono kaj tiu tuj aĉetas ukrainian energian sistemon kontraŭ senprezo. La afero estas farita! Usono posedas ukrainiajn energioresursojn, invadas kiel defendanto (NATO) kaj fariĝas MASTRO. Kaj poste Usono proponas al Eŭropo tiujn resursojn por nealta prezo. Eŭropo ĝojas, Ukrainio suferas, Usono fariĝas pli riĉa. Simpla aritmetiko! ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 07:52:45

Ĉu la europaj politikistoj estas stultuloj aŭ tro lertaj uloj?

Ili povas esti ambaŭ. Lertegaj koncerne siajn proprajn interesojn, profiton, povon, ktp. Malpli lertaj pri la estrado de sia lando. Kaj tute stultaj pri la estonteco de la Planedo.

Fakte, oni ne elektis (en la favora kazo de demokratio) la politikistojn por zorgi pri la Homaro, nek pri la Planedo. UNO, kies estas rolo, ne havas povon, nek rimedojn por halti gravajn krizojn.

Ĉiuj landoj (aŭ kontinentoj / imperioj / regionoj) trouzas la rimedojn, kiuj donas povon al ili (energio, mono, armeo, diktaturo...), kaj suferas pri la trouzadon de tiuj rimedoj far la aliaj landoj. Tial ĉiu volas ke la aliaj tuj ĉesu suferigi ilin por ke poste ili povu reciproke ĉesi suferigi la aliajn. Tial la solvo povas esti nur samtempa, aŭ almenaŭ en planita estonteco kun kredeblaj garantioj.

Estas kiel en milito: "mi bonvolas lasi mian pafilon, sed mi volas esti certa, ke vi agos same".

Tial devas esti monda kunveno, kie ĉiuj temoj estos traktataj samtempe: militoj, energio, financo, diktaturoj, religioj, demografio, ekologio, biodiverseco, faŭno, arbaroj, sekureco, kulturo... Kunveno, kie ĉiuj landoj diros, kion ili atendas de la aliaj, kaj kie ĉiuj partoprenantoj imagos mondon daŭre enviveblan por la tuta homaro.

Kaj ni esperantistoj eĉ povas ek de nun komenci imagi...

novatago (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-31 09:33:20

Altebrilas:Ĉu la europaj politikistoj estas stultuloj aŭ tro lertaj uloj?

Ili povas esti ambaŭ. Lertegaj koncerne siajn proprajn interesojn, profiton, povon, ktp.
Mi konsentas, mi dirus ke ili estas viglaj fiaj profitamuloj. Ne estas malfacile, esti vigla laŭ senco de observema por scii, kiel profiti ŝancojn sen domaĝi pri sekvoj, kaj fakte ofte stultaj mallertuloj agas nur pro havi ŝancon. Malfeliĉe, povuloj ne bezonas esti tre lertaj por sukcesi sen lerto, sen inteligento kaj senpune. Se oni rajtas libere ŝanĝi leĝojn kaj ordoni armeojn…

Nu, la plej ĝusta difino, por la plej multoj el ili, estas oportunisto.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro