Al la enhavo

Raporto pri Zamenhof-festo en Tajvano 2007

de Abengo, 2007-decembro-20

Mesaĝoj: 1

Lingvo: 简体中文

Abengo (Montri la profilon) 2007-decembro-20 14:43:31

Raporto pri Zamenhof-festo en Kaohsiung 2097, de Abengo

Cxi-jara Zamenhof-festo okazigxis cxe Wenzao Lingva Kolegio, sabaton, la 15an de

decembro. Minimume estis 70 partoprenantoj cxe la festo. Inter la partoprenantoj 39

donis formalajn registilojn (cxefe la aroj de esperanto-movado cxirkaux la Kao-Ping

areo kaj la gestudentoj de Wenzao Lingva Kolegio), sep zorgantaoj de festo, kiuj

zorgis pri diversaj festaj aferoj; ses studentinoj de Wenzao kiel volontuloj; ok

skoltinoj kiuj donis flago-dancon kaj partoprenis en la festo parto-tempe; cxirkau

dek unuloj de muzika studio kaj tri patrinoj de junuloj. La tuta nombro de 70 ne

inklusivis la sengxenecajn vizitantojn de libroekspozicio.

La festo komencis je du horo posttagmeze, Prof-ro Cho kiel la cxef-

organizanto gvidis la feston, Ingrid, Gxoja kaj Flora rolis anoncistinojn esperante

aux cxine. Unue la partoprenantoj auxdis aux kantis esperantan himnon "La Espero",

post Prof-ro Cho donis salutvorton, prezentis gravaj partoprenantojn de festo kaj

invitis la cxefin de germana fakultato Profesorino Ching Yun Liao paroli.

Ses da junuloj de Regxa Musik-Studio dancis havaja-stile laux esperanta

kanto "Cxu vi volas Danci?" kiel gratulon al la Zamenhof-festo.

Post la danco anoncistinoj Ingrid kaj Flora prezentis la eksterlandajn

gratulmesagxojn al nia festo. Fakte ni ricevis pli ol 50 gratulmesagxojn de pli ol

dek landoj. Nur dek leteroj estis menciita. Post tio Saburo donis jaran raporton

pri Tajvana Esperanto-Movado.

Denove, la junuloj de Rogxa Melodi-Studio prezentis landajn muzikojn kaj

popolajn kristnaskajn kantojn per violonoj kaj flutoj. Oni jam sentis la

kristnaskan atmosferon.

Post ciuj gxojitis la musikon Reza donis la bazan instruon pri esperanta

gramatiko al la esperantajn komencantojn. Poste Profesoro Altenburger preligis

"Romantika Vojo de Germanio" esperante, germane kaj cxine. Li eklernis Esperanton

antaux du monatoj, sed lia esperanta prononco estis klara, kaj kvardeka de liaj

fotoj montris belegajn pezagxojn pri la romontika vojo. Cxe fino de lia prelego li

ricevis ardan aplauxdadon el la auxskultado.

La sekvantan prelegon donis Prof-ro Cho, kiu emfasis ke la katolika eklezio

cxiam subtenadas la Esperanto-movadon. kaj gxia monata gazeto "Katolika Espero"

estas eldonita jam antaux pli ol okdek jaroj sencxese. Li menciis ankaux ke estas

parolanta Popo kaj esperanta elsendo de Radio Vatikana. Tajvano katolika eklezio

ludas gravan rolon en la Esperanto-movado, ekzemple Fujen universitato ofertis

Esperanto-kursojn 1979-1982 kaj pli ol 800 gestudentoj partoprenis la lernadon de

Esperanto tie.

Post la prelego Reza parolis pri la prezidanto de japana Esperanto-Asocio,

Zyunichi Sibayama, pro lia varma subteno kaj estimo al nia movado. Poste Reza

gvidis la partoprenantojn kanti "Esperanto estas la lingvo por ni", kiu estas

esperantan kanton laux la bone koninta skota kanto "My Bonnie is lying over the

ocean".

Estis unu-horo da Pauxzo post la ricxaj programoj. La pauxzo estis tempo

por resti, komuniki, trniki, viziti la libroekspozcion. Oni povis provi la efekton

de piedomasagxon cxe esperantisto Kevin, kiu esta spertulo de piedomasagxo kaj

posedas butikon por piedomasagxon. Abengo kiel amatura artisto faris kelkajn

momentajn portretojn por partoprenantoj senkoste.

Post la pauxzo la skoltinoj de Wenzao montris flagodancon, du aroj ekdancis

kun esperanta flago, post tio okoble dancis kun iliaj etaj flagoparoj sprite laux

muziko.

La interesan prelegon de Prof-ro Wang sekvis la flagodanco. Prof-ro Wang

legis la tutan prelegon malrapide kaj klare en Esperanto. La malfacila temo de

Dilemo igxis belajn rakontojn. La komancentoj povis kompreni lian prelegon per legi la tekstojn sur la elektronika ekrano.
Post tio, ok de lernantinoj de Kaohsiung Esperanto-Centrejo kantis la
kanton de Elvis Presley "Love me tender" esperante, " Amu min dolcxe". Poste Ema
rakontis kelkajn vortojn pri la centrejo. Sxi parolis tre bele esperante. Fakte sxi
estis la anoncistino de pasinta Zamenhof-festo. Sxi agxas nur 17 jarojn.
Por amike regali la partoprenantojn la cxef-organizanto demandis Prof-ro
Altenburger kanti kelkajn germanajn popolajn kantojn. Prof-ro kantis "Felicxa estas cigana vivo" kaj "Sxvaba Fervejo".
Je ses horo, meze de la felicxa atmosfero, la cxef-zorganto diris finajn
vortojn kaj finis la feston.

Administranto: tiu ĉi forumo estas por diskutoj en la ĉina. Se vi skribas en iu alia lingvo, bonvolu aldoni tradukon al la ĉina. Dankon.

Reen al la supro