Al la enhavo

11a Rata Rendevuo en Rinteln la 11an de oktobro

de muzikanta hipopotamo, 2014-septembro-07

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

muzikanta hipopotamo (Montri la profilon) 2014-septembro-07 12:20:38

La "Ratkaptista Bando" kore invitas al la 
11-a Rata Rendevuo en Rinteln
sabaton, la 11-an de oktobro 2014: 
- ekde la 9-a: renkontiĝo por frualvenantoj en la glaciaĵkafejo "Rialto", Marktplatz 5, por trinki kafon; 
- 10-a - 12-a: renkontiĝo ĉe la noktogardista monumento sur la foira placo, komenco de la ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro de Rinteln kaj la muzeo "Eulenburg" ("Strigokastelo"), Klosterstr. 21, http://www.rinteln.de/stadtfuehrungen/ http://www.rinteln.de/historische-altstadt-rinteln http://www.eulenburg-museum.de/
- poste ĉirkaŭ la 12-a 15: tagmanĝo en la restoracio "Grammophon", Mühlenstr. 15, kun elrigardo al la Vezero, kaj jarĉefkunveno de EMAS (Esperanto Malsupra Saksio) ekde la 13-a horo 
- 14-a 30 - 16-a 30: ĉiĉeronado tra la entrepreno, inkluzive de gustumado de la produktoj kaj amuza aĉetebleco ĉe la firmao Schwarze & Schlichte, Dankerser Str. 24, http://www.schwarze-schlichte.de/ ; (certe vi konas kelkajn de la brandoj kaj likvoroj, kiuj estas produktitaj kaj enboteligitaj ĉi-tie okulumo.gif )
- poste laŭ interkonsento gemuta kunestado en kafejo     Kostoj: kombinita ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro kaj la muzeo "Eulenburg", ĉiĉeronado tra la entrepreno Schwarze & Schlichte inklusive de gustumado de la produktoj: 12,00 €;
manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (glaciaĵejo, restoracio) ĉiu mem pagas (menuelekto ankoraŭ antaŭe estos konatigita, eblos ankaŭ elekto laŭ menukarto);  
Aliĝo kaj ĝirado de la kotizo bonvole plejeble ĝis la 10-a de septembro: hameln@esperanto.de , telefono: 0162 7536396, Doodle-listo: http://doodle.com/rffitsfwsvbs8w2b
Bonvolu ĝiri la kotizon de 12,00 € por la ĉiĉeronadoj kaj la vizito de la entrepreno ĝis la 10-a de septembro 2014 al la konto de la Esperano-Gruppe Hameln ĉe la Sparkasse Weserbergland,
IBAN: DE87254501100160118618
BIC: NOLADE21SWB
Pli da informoj ankaŭ sur la paĝo https://esperanto.de/hameln/

Reen al la supro