Al la enhavo

Mesaĝoj de novaj uzantoj

de mbalicki, 2014-septembro-07

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

mbalicki (Montri la profilon) 2014-septembro-07 22:43:25

Mi aŭdis, ke nove registritaj uzantoj de lernu ne povas sendi mesaĝojn. Ĉu tio estas vero? Kiom longe ili devas atendi? Ĉu tiu senpoveco okazas eĉ kiam ili ricevus mesaĝon de alia uzanto kaj volas respondi?

Dankon anticipe!

erinja (Montri la profilon) 2014-septembro-08 02:35:06

Nova uzanto devas atendi (se mi bone memoras) tri tagojn por sendi mesaĝojn. Tio estas regulo kiu kreiĝis ĉar estis multaj problemoj pri spamistoj kiuj kreis kontojn kaj spamadis la aliajn uzantojn, kaj tuj kiam ni nuligis tiun konton, jam kreis novan konton por pluspami. Almenaŭ nun, oni devas atendi tri tagojn por spami, post la kreo de konto!

Tio ankaŭ malhelpas uzantojn kiuj fikondutas en la forumoj. Se ni nuligas la konton pro la malbona konduto, la uzanto ja povas tuj krei novan konton, sed tiu uzanto devos iom atendi antaŭ ol afiŝi en la forumoj denove.

Reen al la supro