Al la enhavo

Literaturo

de ustra, 2014-septembro-16

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-16 16:37:26

Estimataj Esperantistoj,

kiuj libroj de tutmonda literaturo estas konsiderataj kiel speciale sukcesaj tradukoj en Esperanto?
Pri Don Kiĥoto kaj Cent jaroj da soleco mi jam legis rekomendojn. Sed al kiuj aliaj libroj vi ŝatas rememori?

Ĉu ekzistas TTT-paĝoj kiuj pritraktas esperantan literaturon (inkl. tradukojn)? Kie oni povas legi recenzojn de esperantaj libroj?

Koran dankon.

mordaunt (Montri la profilon) 2014-septembro-16 16:57:58

Mi iam trovis fabelojn de Andersen - en trilingva traduko (angla-esperanta-rusa):

Hans Kristian Andersen FABELOJ

Ankaŭ estas multe da dulingvoj tradukoj (rusa-esperanta), sed mi kredas, tio ne estas kion vi serĉas.

Sunjo (Montri la profilon) 2014-septembro-16 17:02:28

pri originala literaturo: http://esperanto.net/literaturo/

mbalicki (Montri la profilon) 2014-septembro-16 17:12:34

Certe menciinda kiel sukcesa traduko estas „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz, esperantigita de Antoni Grabowski. Esperanta traduko de tiu pola nacia eposo, unu el la plej ĥarakterizaj pecoj de pola literaturo, estis eble la plej preciza, kaj samtempe precize bela, kion lasis nia rava lingvo.

zam.gif Bonvolu legi ĝian komencon:

„Litvo! Patrujo mia simila al sano:
Vian grandan valoron ekkonas litvano
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar hejmen sopiras.

Sankta Virgin’! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra Brama lumas! Vi kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon!
Kiel Vi al infano redonis la sanon —
(Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo al Di’ dankon diri)
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!…
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Niemen tirigantaj,
Al la kampoj per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj,
Kiujn la neĝblanka poligon’ ornamas,
Kie per virga ruĝo trifolio flamas
Kaj ĉion zonas kvazaŭ per verda rubando,
Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.”

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-16 17:47:53

Mi nun legas "La Hobito: Tien kaj Reen", kiu enhavas poemojn kaj kantojn kiuj estis tradukitaj de William Auld. Mi neniam ĉesas vidi novajn vortojn legante ĝin, kaj la peomoj tre bonas.

Auld ankaŭ tradukis "La Mastro de l' Ringoj", sed mi ne tre aŭdacas provi legi tiajn grandajn librojn.

tasreka (Montri la profilon) 2014-septembro-16 19:14:54

Nunn mi legas "Maigret kaj la maljuna damo" de Georges Simenon. G. S. ne estis nur krimverkisto. Mi asertas, li estis bona verkisto. Mi skribas malrapide sed granda plezuro. Mi estas maljuna homo (63), kaj mi mi memoras volonte pri mia juneco. Mi demandas al ĉiu. Ĉu oni tradukis la romanoj de Jules Verne esperante? Kiam mi estis junulo mi legis tiun kun granda plezuro.Mi mencias, ke la "Faraono", la romano de mundfama pola verkisto Boleslaw Prust, ankaŭ legebla esperante.

mbalicki (Montri la profilon) 2014-septembro-16 19:33:09

ustra:Estimataj Esperantistoj, kiuj libroj de tutmonda literaturo estas konsiderata kiel speciale sukcesaj tradukoj en Esperanto?
kaŝperanto:Mi nun legas "La Hobito: Tien kaj Reen", kiu enhavas poemojn kaj kantojn kiuj estis tradukitaj de William Auld. Mi neniam ĉesas vidi novajn vortojn legante ĝin, kaj la peomoj tre bonas.
Esperanta „Hobito” estas certe esperanta traduko de sukcesa libro, sed verŝajne ne sukcesa esperanta traduko de libro. En „Prinotita Hobito”, kun komentoj de Douglas Allan Anderson (respektata analizisto de verkoj de Tolkien), li skribis interalie pri la esperanta traduko, citante el la recenzo de A. R. Smith, kiu skribis, ke la traduko de la ĉefa teksto de la libro estas plejparte sukcesa, sed ke troviĝas tien neeksplikeblaj eraroj.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-16 21:52:01

mbalicki:
ustra:Estimataj Esperantistoj, kiuj libroj de tutmonda literaturo estas konsiderata kiel speciale sukcesaj tradukoj en Esperanto?
kaŝperanto:Mi nun legas "La Hobito: Tien kaj Reen", kiu enhavas poemojn kaj kantojn kiuj estis tradukitaj de William Auld. Mi neniam ĉesas vidi novajn vortojn legante ĝin, kaj la peomoj tre bonas.
Esperanta „Hobito” estas certe esperanta traduko de sukcesa libro, sed verŝajne ne sukcesa esperanta traduko de libro. En „Prinotita Hobito”, kun komentoj de Douglas Allan Anderson (respektata analizisto de verkoj de Tolkien), li skribis interalie pri la esperanta traduko, citante el la recenzo de A. R. Smith, kiu skribis, ke la traduko de la ĉefa teksto de la libro estas plejparte sukcesa, sed ke troviĝas tien neeksplikeblaj eraroj.
Mi ne estas kvalifikita por komenti pri tio (mi ne estas leginta post la dua ĉapitro). Mi ne ankoraŭ vidis iujn erarojn, sed mi ne komparas ĝin al la origina angla teksto. Ĉiuokaze, la lastatempaj presadoj de la libro estas de la neoriginala versio kiu estis publikigita post "La Mastro de l' Ringoj" libroj.

ruth3209 (Montri la profilon) 2014-septembro-17 01:38:23

http://cindymckee.com/p11/

enhavas multajn literarajn verkojn, kaj oni povas elŝuti multajn el ili en PDF-formo. La PDF-ojn oni povas sendi al Kindlo por facile legi ilin. Ĝuu!

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-17 09:44:22

Kiuj nuntempaj tradukistoj estas la plej renomaj? Estus iomete elreviga se ne ekzistus magazinoj aŭ blogoj kiuj diskutas librojn...

Reen al la supro