Al la enhavo

Украйно: армео ланчас операцион контроли Мариуполон

de amigueo, 2014-oktobro-10

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

mordaunt (Montri la profilon) 2014-novembro-24 14:21:43

Sxak:Грекой скрибас ла негрекан сонон б хелпе де "Π"
Йен. НовосиМПирск
Dankon, mi tion ne sciis. Do, uzante la grekan alfabeton oni skribu la diftongon "МП" anstataŭ la latina litero B.

m_v (Montri la profilon) 2014-novembro-25 18:37:43

mordaunt:Dankon, mi tion ne sciis. Do, uzante la grekan alfabeton oni skribu la diftongon "МП" anstataŭ la latina litero B.
Tio nur validas, se vi celas skribi la grekajn literojn kun ilia nuntempa fonologio. Estas prave, ke la litero beto Β, β en la nuntempa moderna greka lingvo ne sonas kiel B, sed kiel V. Tamen en la antikva greka la litero ja sonis kiel Β. Se vi nun volas grekalfabetigi esperantajn tekstojn, vi devas decidi, ĉu vi sekvu la antikvan aŭ la moderna fonologion de la alfabeto. Elektante la modernan fonologion, ekestas kelkaj problemoj:

Unue, uzante ΜΠ, μπ por B, vi ne plu povas distingi inter “b”, “mp” kaj eĉ “mb” (ĉar ankaŭ “mb” estas skribata per “μπ” greke). Krome, tio validas ankaŭ por aliaj leteroj de la greka: En moderna greka lingvo oni uzas ΝΤ, ντ por skribi D-on. Sekve la liter(kombinaĵ)oj “d”, “nt” kaj “nd” iĝus ankaŭ nedistingeblaj (ekz. “rigardado” kaj “rigardanto” estus ambaŭ “ριγκαρνταντο”).

Tial uzante sistemon bazatan sur la antikva greka fonologio estas pli bona solvo, ĉar tiuj ĉi-supraj problemoj malaperas (tamen aliaj problemoj restas).

Michael5iLVEr (Montri la profilon) 2018-novembro-07 22:15:24

Do, kial ni ne uzas la apostrofon? B estos Μπ, Mp estos Μ’π kaj Mb estos Μ’μπ aux Μμπ. Simile, D estos Ντ, Nt estos Ν’τ kaj Nd estos Ν’ντ aux Νντ; kaj G estos Γκ, Nk estos Νκ kaj Ng estos Γγ. Ne forgesu ke en la antikva greca lingvo ne ekzistis V-sono. Se vi volus reprezenti gxin per ϝ aux ͷ, ekzistus problemo, cxar ili estas tajpataj malfacile en la komputiloj kaj pli malfacile en la sagxtelefonoj.

Bonvolu, pardonu mian Esperanton. Mi ankoraux lernas gxin.

Reen al la supro