Al la enhavo

Kantotekstoj de Martin kaj la Talpoj

de bboy_smash, 2007-decembro-24

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

bboy_smash (Montri la profilon) 2007-decembro-24 16:00:42

Nu, mi ŝategus havi la kantotekstojn de la KD de Martin kaj la Talpoj. Kie ili haveblas??.
Se ne estas haveblaj kaj "iu" volas disdoni ĝin tra interreto, donu al mi kaj mi metos ĉe www.lirama.net, kie jam troveblas multaj kantotekstoj en Esperanto.

Dankon

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-24 17:26:49

Tia http://www.lirama.net/ estas tre bela, estas bona laboro.
Mi skribis tie en gastlibro kaj miris, ke en la gastlibro preskaŭ nur finnoj. Ili estas tre bona popolo, sed kial ankaŭ aliaj ne ĉeestas tie, ĉu vi scias?
Nu, pri "Martin kaj la Talpoj" mi bedaŭrinde scias nenion.

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-24 19:05:50

Tia kanto ankaŭ estas "saliva muziko" kiel Mielo esprimis (ruse - "попса паганая" ), kvankam ĝi kvazaŭ pretende kritikas tian salivmuzikon.

Charlie (Montri la profilon) 2007-decembro-24 20:33:58

Antaŭ kelkaj monatoj mi aĉetis tiun KDon ĉe www.vinilkosmo.com. La libreto kiu akompanas la KDon enhavas la tekstoj, sed ĉu mi povos leĝe skribi ilin ĉi tie ??

Martin Wiese havas retpaĝon ĉe myspace. Eble vi povus demandi lin direkte tie ?

Mielo (Montri la profilon) 2007-decembro-26 06:51:20

rosto:Tia kanto ankaŭ estas "saliva muziko" kiel Mielo esprimis (ruse - "попса паганая" ), kvankam ĝi kvazaŭ pretende kritikas tian salivmuzikon.
Mi ĝojas, ke iu komprenas kion signifas la saliva muziko. rideto.gif Kio estas malutila por nia sano. Ĝi finpereu ! rido.gif

CubeF (Montri la profilon) 2010-januaro-06 11:25:11

rosto:Nu, pri "Martin kaj la Talpoj" mi bedaŭrinde scias nenion.
Feliĉe, mi pri Martin scias iom Pli ol nenio rideto.gif

Centrejo de Esperantaj kantotekstoj kun aliaj aldonaj informoj estas retpaĝaro http://ikso.net/kantaro/. Martin & la talpoj troviĝas tie ĉi.

Se vi interesiĝas ankaŭ pri slovakaj tradukoj bonvolu viziti paĝon de Martin & la talpoj ĉe http://hudba.esperanto.sk.

Reen al la supro