Al la enhavo

Usona estas malbona ja instruado lingvoj

de Alkanadi, 2014-oktobro-14

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2014-oktobro-14 07:29:27

La Forbes artikolo diras, ke en Usono ni estas malbona je instruado de fremdaj lingvoj ĉar ni centras al la gramatiko. La artikolo diras, ke estas pli bone lerni lingvon uzante ĝin kiel bazan lingvon por malsama temo.

Ekzemple: instruu matematikon kun hispana. Instruu gimnazion kun rusa. Instruu sciencon kun araba.

Kion vi pensas?

Ĉu mia mesaĝo havas erarojn?

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-oktobro-14 09:11:40

Alkanadi:La Forbes artikolo diras, ke en Usonao ni estas malbona jaje instruado de fremdaj lingvoj ĉar ni centras enal la gramatiko. La artikolo diras, ke estas pli bone lerni lingvon uzante ĝin kiel bazonan lingvon por malsama temo.

Ekzemple: instruu matematikon kun hispana. Instruu gimnazion kun rusa. Instruu sciencon kun araba.

Kion vi pensas?

Ĉu mia mesaĝo havas erarojn?
Veras, ke lerni lingvon estas pli facila, se oni ne nur stupide lernas ties gramatikon, sed uzas ĝin kiel ĉiutagan lingvon.
Laŭ mi la vera "problemo" en Usono kaj aliaj Anglan-parolantaj nacioj estas la manko da neceso je aliaj lingvoj.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2014-oktobro-14 10:52:42

"Fenris_kcf":Laŭ mi la vera "problemo" en Usono kaj aliaj Anglan-parolantaj nacioj estas la manko da neceso je aliaj lingvoj.
Mi konsentas. Kontraŭe al kio okazas en la resto de la mondo, sciencistoj kaj teknikistoj anglalingvaj tute ne bezonas lerni fremdan lingvon por ricevi bonan diplomon kaj sperti sukcesan karieron. Ili ja scias, ke la alilandanoj estas devigataj labori per la angla, kial do ili strebus ?

Koncerne la instrumaniero, mi pensas ke la uzado de la lernata lingvo dum aliaj kursoj estas bona ideo, kvankam malfacile aranĝebla : necesus komenci ekde la plej fruaj lernojaroj por ke la lernantoj povus studi, pere de tiu lingvo, sufiĉe altnivele la celatan lernofakon. Ĉar se oni ne komprenas la lingvon, oni ne povas plene kompreni la kurson...

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-oktobro-14 13:09:27

Aŭ, eble, ĉar ni ne bezonas lerni fremdajn lingvojn, ni devas lerni Esperanton por ke ni ne malŝparus tempon lernante senutilajn lingvojn (senutila por plimulto da usonanoj, ne senutila ĝenerale). Per Esperanto ni lernus la gramatikon plej rapide, kaj ni povas paroli kaj skribi per ĝin plej frue. Estus multe pli facile instrui ĝin ol la naturajn lingvojn, kaj estas multe da pruvoj kiu montras ke lernado de Esperanto plifaciligas la lernado de aliaj fremdaj lingvoj.

La vera problemo estas politikistoj, kiel kutime. malgajo.gif

Troyus23 (Montri la profilon) 2014-oktobro-18 13:41:07

Mi estas el Teksas. Tiel, mi ne povas esti tiel sindona al miaj kompanoj usonanoj. Mi kredas ke ni estas tro mem interesiĝas kaj ofte tro pigra por fari taskon lerni novan lingvon.

wdhgtx (Montri la profilon) 2014-oktobro-18 15:16:46

Troyus23:Mi estas el Teksas. Tiel, mi ne povas esti tiel sindona al miaj kompanoj usonanoj. Mi kredas ke ni estas tro mem interesiĝas kaj ofte tro pigra por fari taskon lerni novan lingvon.
Mi konsentas tre.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-oktobro-19 20:09:58

Dankon, Ĉevino por insulti nin. Vi vere estas ĝentilulo. Mi bedaŭras viajn najbarojn. En alia forumo vi skribis ke vi ŝatus vivi sub Gadhafi aŭ Sadam Hussein. Nu, ili ne plu estas. Sed ankoraŭ estas loko por vi en Nordkoreio, certe. Kaj neniu devigos vin tie paroli alian lingvon krom la korea. ridulo.gif Kaj tiam vi ne plu skribus al ni ĉar vi ne havus retaliron - diktatoroj ne tre ŝatas liberan esprimrajtojn. Certe vi estus tre feliĉa tie. Vi iomete acidigas min pri la bretona lingvo - feliĉe mi jam vizitis Bretonion kaj mi scias ke la homoj tie ne estas tiom malĝentilaj kiel vi.
Al la aliaj samdieanoj: Jes, en Usono oni preferas la "gramatik-tradukan" metodon. Mi instruas ĉi-tie la anglan al eksterlandanoj kaj la libroj de la lernejo estas tre malbonaj. Mi devas aldoni multajn materiaĵojn al miaj studentoj. Mi petas ilin pri iliaj vivinteresoj kaj laborceloj. Mi tiam serĉas artikolojn pri tio por ili.
Sed multaj aliaj nacioj havas la "usonan malsanon" pri lingvoj: rusoj, ĉinoj, brazilanoj - miamense temas pri "grandlanda simptomo". Mi klarigas al miaj studentoj ke la mondo ne restas tia por ĉiam. Foje la urbo Romo estas la centro de la okcidenta mondo. Ĉiuj volis vivi tie. Sed en la 19a jarcento, pro malriĉeco, multaj italoj formigris por vivi en Brazilo, Venezuelo, Usono, Argentino, Aŭstralio. Tio povas okazi ankaŭ en la landoj Britio kaj Usono iam. Tiam - kredu min - la anglalingvanoj lernos aliajn lingvojn ridulo.gif

ustra (Montri la profilon) 2014-oktobro-19 20:55:04

Sub Kaddafi Libio estis la plej evoluita lando en Afriko. Kia insulto por la ne-malhavebla nacio.

maratonisto (Montri la profilon) 2014-oktobro-20 14:02:55

Kiom da horoj oni instruas fremdlingvojn en Usono kaj aliaj anglalingvaj landoj en lernejoj?
En Eŭropo (neanglalingva) proksime unu lerneja jaro entute, do proksime unu dekono de tutaj lernejaj horoj.

Reen al la supro