Al la enhavo

Bonvolu helpi per tiuj demandoj

de kennycolombia, 2014-oktobro-22

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

kennycolombia (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 01:26:08

Bonan nokton amikoj!!
tiuj estas miaj duboj:

la frazon "Paĉjo laboras en grande konstruaĵo", ĉar ne ricevas akuzativon.
Kiel scii la diferencon inter "-aĵ" kaj "-ec" sufikso?

Dankon!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 02:16:16

bonan matenon
en la frazo "Paĉjo laboras en grandA konstruaĵo" akuzativo ne estas bezonata, ĉar mankas rekta komplemento aŭ direkto.

aĵon oni kapablas senti per manoj, okuloj, langoj - konstruaĵo, bovaĵo, ovaĵo, araneaĵo, trinkaĵo

econ oni povas senti nur per menso - boneco, frateco, lerteco, libereco

Reen al la supro