Al la enhavo

Forlaso de "oni" en texto de komputilaj programoj?

de blatberk, 2014-oktobro-24

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

blatberk (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 01:12:41

Ĉu estas korekta la forlaso de "oni" en frazoj kiel "Oni ne povis trovi dokumenton"? MI ne scias kiel traduki la angle "Could not find"

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 01:14:23

La dokumento ne troveblas?

blatberk (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 01:17:00

nornen:La dokumento ne troveblas?
Eblas lauvorta tradukado?

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 01:53:19

blatberk:
nornen:La dokumento ne troveblas?
Eblas lauvorta tradukado?
laŭvorta traduko ne estus esperanto, sed la angla kun esperantaj vortoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 02:50:57

teksto
ne eblas
ne trovita aŭ ne eblas trovi

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 06:46:02

Traduki programarajn ĉenojn de la Angla al aliaj lingvoj ofte estas fiaĵo, ĉar en la Angla tre multaj vortoj estas ambigua precipe se la kuntekso mankas.

Reen al la supro