Al la enhavo

Frazo "Aligu al la sporta revolucio"

de Pīteris, 2014-decembro-19

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Pīteris (Montri la profilon) 2014-decembro-19 21:37:05

Saluton!
Mi ege interesemas pri alialingvaj versioj de tiu ĉi frazo. La plej bezona al mi estas la portugala, nederlanda, hungara kaj la hispana - mi volas uzi ilin en mia projekto. Certe aliaj lingvoj ankaŭ estas bone vidataj.
Dankon kaj ĉion bonan! ridulo.gif

nigra_rivereto (Montri la profilon) 2014-decembro-19 23:24:34

Ĉu vi intencis diri "aliĝu" al la...?

La traduko de "Aliĝu al la sporta revolucio" al la portugala estas:
"Junte-se à revolução esportiva" aŭ "Junte-se à revolução do esporte"

Pīteris (Montri la profilon) 2014-decembro-20 18:34:56

Jes, mi intenciis "aliĝu", verŝajne mi malkorekte legis tradukon en mia vortaro. Dankegon!

Pīteris (Montri la profilon) 2014-decembro-20 18:39:05

Do ĉu "aligi" signifas, ke oni faras tion ne laŭvole, "iu aligas iun al io"(estas persono kiu estas aliganta de alia persono)?

nigra_rivereto (Montri la profilon) 2014-decembro-21 15:02:59

Pīteris:Do ĉu "aligi" signifas, ke oni faras tion ne laŭvole, "iu aligas iun al io"(estas persono kiu estas aliganta de alia persono)?
Jes, aligi iun al io = persono estas aligata de alia persono. Tamen tio povas okazi laŭvole de la aligato.

Ĉu ne estos tradukoj al aliaj lingvoj? Mi scivolas pri alilingvaj versioj de tiu frazo.

Koracio (Montri la profilon) 2014-decembro-21 18:56:12

Hungare:

Csatlakozz a sport forradalmához!

Koracio (Montri la profilon) 2014-decembro-21 19:01:13

Se oni devus ne laŭvole aliĝi:

Vonjanak be a sport forradalmába!

Reen al la supro