Al la enhavo

Savu esperantan Bibliotekon

de Madridano, 2014-decembro-24

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Madridano (Montri la profilon) 2014-decembro-24 11:32:32

La Biblioteko-Arkivo Petro Nuez (BAPN) estas la biblioteko-arkivo de la Kataluna Esperanto-Asocio.

La BAPN havas kolekton de pli ol 3,000 libroj kaj plurajn kolektojn de revuoj kaj gazetoj, krom edukaj materialoj, kongresaj afiŝoj kaj arĥivoj de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Centro de Sabadell (CES)

Ĉiuj tiuj libroj, gazetoj kaj dokumentaj kolektoj kun granda valoro por la historio de la Esperanto-movado, bezonas taŭgan ejon ĉar la paŝo de la tempo kaj la pluaj donacoj de libroj lasis la magazenon kie ĝi troviĝas nun malaktuala, netaŭga kaj nesufiĉa. Estus necese adapti novan spacon en la sidejo de Kataluna Esperanto-Asocio, kiu siavice estas la sidejo de la Centro de Esperanto de Sabadell, por konservi laŭ taŭgaj kondiĉoj la bibliografiajn kaj arkivajn kolektojn.

Ĉar nek Centro de Esperanto Sabadell nek Kataluna Esperanto-Asocio havas la necesan financadon por investi en infrastrukturoj, Kataluna E-Asocio surprenis la taskon kunordigi kaj apogi tiun projekton kiu konvertus la Bibliotekon al centro kiu ebligos la taŭgan konservadon de sia riĉa kolekto kaj faciligos ties konsultadon fare de esperantistaj studemuloj.

Kunlaboru por la modernigo de ĉi tiu Biblioteko:

http://www.esperanto.cat/web/Bapnu-kun-ni?lang=ca

http://www.verkami.com/projects/10066-bapn-preserv...

Reen al la supro