Al la enhavo

Problemo pri mesaĝoj

de edu500ac, 2014-decembro-24

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

edu500ac (Montri la profilon) 2014-decembro-24 12:50:15

Mi ricevis kelkajn mesaĝojn de anoj de lernu, sed ne sukcesis respondi ilin per la komunikilo. Kiam mi premas la Sendu-butonon, mi ĉiam ricevas la avizon: "Vi malbone skribis salutnomon de la ricevanto!" Mi certe bone skribis la nomon de la ricevonto, laŭ lernu informis al mi per elektronika kuriero. Sed ĉar ne estas eble disputi pri tio kun la komunikilo, mi provos respondi per tiu forumo al personoj, kiuj skribis al mi.

Mi ne loĝas en la Triangula Lando. Mia nomo estas Philippos. Mi faris mezlernejon kaj altlernejon en Logan, Utah, USONO. Post la altlernejo, mi transloĝiĝis al Brazilo, ĉar universitato estas tre altkosta en USONO. En Brazilo, mi faris la porenigan ekzamenon en la Universitato Federacia de Uberlandia (UFU), sed ne sukcesis studentiĝi en tiu universitato. Mi ankaŭ faris la ekzamenon en la Universitato Fereracia de la Triangula Lando (UFTM), kaj denove malsukcesis, ĉar mi ne parolas bone la Portugalan lingvon. Do mi ne restis en Uberlandia. Mi nun studas medicinon tre malproksime je miloj da mejloj de la bela Triangula Lando.

Christa627 (Montri la profilon) 2014-decembro-27 19:34:07

Mi pensas, ke tiu ĉi fadeno pli taŭgus en la subforumo "Pri la Paĝaro". Eble vi ricevus respondon se vi afiŝus ĝin tie.

Al mi ofte okazas ke, kiam mi provas ensaluti, la paĝo diras al mi, "Vi indikis malbonan pasvorton". Sed mi tre zorge entajpis la pasvorton, kaj ne vidas kiel ĝi povus estas malĝusta. Do, nun mi ĉiam tajpas ĝin aliloke kaj faras "kopii/glui".

Stefano888 (Montri la profilon) 2015-januaro-02 21:08:41

Mi havis tiun ĉi problemon antaŭe. Mi provis respondi mesaĝon kaj ricevis la saman erarmesaĝon.

Reen al la supro