Al la enhavo

Ludoj kun papero kaj krajono - Labirinto.

de sergejm, 2008-januaro-04

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-januaro-04 14:12:04

Labirinto.

Necesas havi tri ĝis kvin ludantoj.
Unu estas labirintestro, la aliaj estas trezorserĉantoj.
La labirintestro desegnas labririnton el 10x10 ĉeloj. Muroj estas inter ĉeloj. En ĉiu flako estas pordo. La labiririnto enhavas veran trezoron (markata T), falsan trezoron (F), arsenalon (A), duoblan truon ((O,O), (@,@) ktp) kaj trioblan truon ((1,2,3) aŭ (a,b,c)). Ĉiu ĉelo de la labirinto devas esti atingebla sen rompi muroj, sed eble uzante truojn. La ĉelo povan havi ne pli ol unu objekton.
Se estas pli ol kvar trezorserĉantoj, la labirinto devas esti pli granda kaj havi pliajn falsajn trezorojn kaj truojn.
La celo estas trovi la veran trezoron kaj eliri labirinton tra la pordon.
Ĉiu trezorserĉanto sekrete diras al labirintestro sian komencan lokon kaj ricevas 5 kuglojn kaj 1 bombon.
Poste trezorserĉantoj laŭvice faras siajn movojn, kiujn kun la respondoj de labirintestro aŭdas ĉiuj.
Eblaj movojn:
1. Norden(aŭ supren), suden(malsupren), orienten(dekstren), okcidenten(maldekstren).
La labirintestro respondas:
1a. Muro - ludanto restas samloke
1b. Bone - ludanto moviĝas al najbara ĉelo.
1c. Trezoro - ludanto trovas en najbara ĉelo veran aŭ falsan trezoron. La ĉelo iĝas malplena.
1d. Arsenalo - ludanto ricevas pliajn 5 kuglojn kaj 1 bombon. La ĉelo iĝas malplena.
1e. Vi eliris labirinton (kun falsa trezoro, kun vera trezoro kaj venkis).
La ludanto povas ĉikaŭiri labirinton por trovi aliajn pordojn.
1f. Vi falis truon - la ludanto moviĝas de O al alia O (duobla truo), de 1 al 2, de 2 al 3, de 3 al 1 (triobla truo). La labirintestro diras nek novan lokon, nek oblecon de truo.
La ludanto, kiu sidas en truo, venontmove povas resti en truo kaj moviĝi plu tra la truo.
Por veni reen li devas fari tion unifoje, se la truo estas duobla, kaj dufoje, se la truo estas triobla.
2. Mi pafas norden/suden/orienten/okcidenten.
La kuglo ne traflugas muroj kaj ne mortigos tiun, kiu estas samĉele kun vi. Se nur ĝia vojo estas kelkaj ludantoj, ĝi mortigas nur la plej najbaran.
La respondoj:
2a. Mankas kugloj.
2b. Vi preterpafis.
2c. Vi mortigis .
La mortigita ludanto eliras la ludon, aŭ ricevas duan ŝancon, se ludantoj estas malmultaj. En la ĉelo, kie li estas motigita, restas lia havaĵo (trezoro, kugloj, bomboj), kiun ricevos tiu, kiu unua venos al la ĉelo.
3. Mi rompas nordan/sudan/orientan/okcidentan muron.
La respondoj:
3a. Mankas bomboj.
3b. Nerompebla muro - la eksteraj muroj de labirinto estas nerompeblaj. La bombo tamen estas uzita.
3c. Ne estis muro. - la bombo ankaŭ estas uzita.
3d. Muro estas rompita.

Charlie (Montri la profilon) 2008-januaro-07 12:50:00

Bona ludo. Ĉu vi bonvolus klarigi al mi kelkajn aferojn:

Ĉu devas esti nur unu da ĉiu objekto en 10 x 10 labirinto ?
Ĉu la trezorserĉantoj komencas en aŭ ekster la labirinto (apud unu el la pordoj) ?
Ĉu pli ol unu ludanto povas troviĝi en la sama ĉelo ?
Ĉu ĉiu ĉelo el la cent devas esti atingebla ?
Kiam ludanto trovas trezoron, ĉu la labirintestro diras ĉu ĝi estas vera aŭ falsa ?
Ĉu vi havas ekzempla labirinto ?

Dankon.

sergejm (Montri la profilon) 2008-januaro-09 08:20:34

Estas bona ludo, sed ne ĉiam oni povas trovi 3 ludantojn (la plej bona kvanto - labirintestro + 4 trezorserĉantoj).
Mi ludis ĝin kiam estis studento.
Por ludi duope oni povas aldoni minotaŭron, kiun regos labirintestro, sed oni devas provi regulojn por minotaŭro.
Se fari komputilprogramon, la komputilo (aŭ poŝtelefono) povas ludi anstataŭ labirintestro kaj kelkaj trezorserĉantoj. Oni povas ludi ankaŭ per tujmesaĝilo sen ia programo.
Labirintestro ne montras la labirinto al trezorserĉantoj, ili devas mem eksplori
ĝin. Ĉiu trezorserĉanto desegnas siajn movojn sur unu folio, movojn de aliaj trezorserĉantoj - sur aliaj folioj. Kiam li komprenos, kie estas alia trezorserĉanto, li aldonas lian labirintparton sur sian folion.
Por malsimpligi tion, labirinto povas havi similajn partojn.
Uzu diverskolorajn krajonojn aŭ pingloj kun flagetoj por indiki lokojn de ludantoj.

1. Ĉu devas esti nur unu da ĉiu objekto en 10 x 10 labirinto ?
En 10x10 labirinto ĉiu speco de objekto aperas unufoje, en pli granda labirinto kelkfoje (la kvantoj estas konataj por trezorserĉantoj).
2. Ĉu la trezorserĉantoj komencas en aŭ ekster la labirinto (apud unu el la pordoj) ?
Trezonserĉanto komencas en la labirinto en elektita de li ĉelo. Se li tuj estos en la loko de trezoro, por preni ĝin li devas iri en najbaran ĉelon kaj reveni.
Se oni ludas per komputilprogramo aŭ tujmesaĝilo, por simpligi la ludon oni povas komenci ĉe la pordo (ĉiu ludanto ĉe sia pordo).
3. Ĉu pli ol unu ludanto povas troviĝi en la sama ĉelo ?
Jes. Komence ludantoj ne scias lokojn de la aliaj, kaj povas eĉ komenci de la sama loko. Sed kiam unu ludanto ekscias ke la alia estas samloke, li deziros resti samloke (per pafi ol ĵeti bombon aŭ provi iri al la muro), por venontmove mortigi tiun.
4. Ĉu ĉiu ĉelo el la cent devas esti atingebla ?
Jes, mi jam diris. Sed eble por aningi la ĉelon, vi devas iri tra la truoj, sed vi ne devas eliri labirinton kaj eniri tra la alia pordo (sed vi povas fari tion).
5. Kiam ludanto trovas trezoron, ĉu la labirintestro diras ĉu ĝi estas vera aŭ falsa ?
Ne, labirintestro diras tion nur kiam vi eliros labirinton. Por kio tiam estos falsa trezoro? Vi povas porti nur unu trezoron samtempe, kaj se vi trovos la alian, vi devas elekti, kiun el ili vi portos plu.
6. Ĉu vi havas ekzempla labirinto ?
Jen estas ekzempla labirinto, sed eble ne tro bona:

sergejm (Montri la profilon) 2008-januaro-22 11:00:17

Por tiuj, kiu volas ludi ĉi ludon kun neesperantistoj: labirintestro estas ruse хранитель лабиринта, angle mazeholder (sed povas esti alia traduko).

Komenci de la pordoj ne estas bona ideo.
Tiam ĉiuj trezorserĉantoj havos saman scion pri ĉies lokoj. Normale vi scias vian lokon kaj ekscios lokojn de la aliaj per komparado de partoj de la labirinto, eksploritaj de si kaj de la aliaj. Se vi scias vian lokon, vi povas fari tion pli frue ol la aliaj. Se komenci de la pordoj, ĉiuj faras tion samtempe.

Por ludi duope:
ambaŭ estas labirintestroj kaj trezorserĉantoj en la labirinto de la alia.
Ĉiu faros po unu movo, venkos tiu, kiu unua elportos veran trezoron.

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-04 08:17:56

Mi faris labirintestran programon por poŝtelefono. Sed ĉi tien oni ne povas enŝuti jar-dosieroj.
Jen estas ekranbildoj de imitilo:

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-09 15:42:47

Efekto, priskribita en "Malfacila elekto de Zam" (en "Humuro"), povas farigi la ludon pli interesa:
Dekomence labirintestro metas en la labirinton tri trezorojn (unu veran kaj du falsajn). Post kiam unu trezoro estas trovita, labirintestro forigas el la labirinto unu netrovitan falsan trezoron.
Tiam, kun probableco 2/3, la unue trovita trezoro estos falsa kaj la dua vera.

Reen al la supro