Al la enhavo

Kiel tajpi en Esperanto kun Android?

de MoutOp, 2014-decembro-28

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

MoutOp (Montri la profilon) 2014-decembro-28 10:04:55

La demando estas en la titolo. Mi ĵus aĉetis mian unuan kompufonon (kun Android) kaj mi volus tajpi la supersignajn literojn kaj havi vortproponojn en Esperanto kiel en la Franca. Sed mi ne superregas tiun teknologion... Ĉu iu povas helpi min? Dankon!

Urho (Montri la profilon) 2014-decembro-28 15:16:57

MessagEase estas via klavaro, bv. legi ĉi tiun fadenon: Tajpado en Esperanto per Android.

P.S. (2014-12-29)
Bonvolu noti, ke MassagEase ne estas QWERTY-klavaro! Ĝi estas tre ideoriĉa klavaro, kaj ĝuste tial mi rekomendas ekuzi ĝin kaj la Esperanto-klavarfasonon por ĝi. — Sed, se vi serĉas QWERTY-klavaron, bv. ekuzi Google-klavaron, en kiu ekzisas ankaŭ Esperanto-klavarfasono.

akueck (Montri la profilon) 2014-decembro-29 08:04:04

MoutOp:La demando estas en la titolo.
MultiLing Keyboard

Reen al la supro