Al la enhavo

Ĵaluzemulo kaj kromviro

de Blanka Meduzo, 2015-januaro-03

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Blanka Meduzo (Montri la profilon) 2015-januaro-03 01:36:42

Mi aŭskultis rakonton je radio.
"Ĵaluzemulo", ĉiam maltrankvile suspektas kaj timas pri fideleco de sia amata persono.
Ĉu mi bone montras rakonton?
Troviĝis ĵaluza viro. Ankaŭ hodiaŭ en lia laborejo li suspektas sian edzinan adulton.
<>
Do, antaŭ la fino de la labortempo li kurante reiris hejmen. Suprenkuris li en la apartamento al la kvinetaĝa sia hejmĉambro, malfermis la pordon, kaj serĉis malvirtan viron.
<>
Tamen nenie li trovis viron.
Li senintence malsupren vidis el la fenestro, unu viro kuras sur strato levante pantalonon.
<>
Li manlevis grandan malvarmigujon, kaj alĵetis ĝin al la viro kuranta levante pantalonon. Kaj la malvarmigujo trafis al la viro, kaj la viro tuj mortis. Ĉar la ĵaluzemulo mortigis unu personon, li ne povis esti ordinare, do li tuj poste...

Homo, post morto, venas al la juĝejo, kaj dio juĝas, ĉu li devas iri paradizon aŭ inferon.
Dio: Mi estas Juĝ-dio. Vi mortintoj, honeste konfesu, kial vi venas ĉi tien. ... Jen, sekvanta mortinto, venu!
Viro-A: Jen mi estas.
Dio: Kial vi venas ĉi tien?
Viro-A: Mi ne scias. Mi estis kuranta levante pantalonon, kaj malvarmigujo falis al mi de ĉielo.
Dio: Ho, jes. Tio estis tre granda malbonokazintaĵo al vi. Iru al la paradizo. ... Bone... sekvanta mortinto!
Viro-B: Jen, mi venas.
Dio: Kial vi venas ĉi tien?
Viro-B: Mi estis tre ĵaluzema homo. Mi mortigis homon per alĵeti malvarmigujon pro mia ĵaluzo. Do, mi tuj mortigis min...
Dio: Vira ĵaluzo venigas malbonaĵon. Kaj ĵaluzo estas malbela. Tamen vi jam estas absolvita, do iru paradizon. ... Hum, sekvanta mortinto!
Viro-C: Mi estas antaŭ vi.
Dio: Kial vi venas ĉi tien?
Viro-C: Mi tute ne komprenas. Mi nur estis en malvarmigujo. Kaj sekve mi venis ĉi tien. Mi ne scias kial mi estas ĉi tie.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2015-januaro-03 09:38:28

suspektas sian edzinan adulton --> suspektas sian edzinon pri adulto; suspektas, ke lia edzino estas adulta

al la kvinetaĝa sia hejmĉambro --> al sia apartemento en la kvina etaĝo; kvinetaĝen al sia loĝejo

levante pantalonon. [Ne klare ekzakte kion li faris. Ĉu li tenis la pantalonon en la mano kurante nudkrure? Aŭ ĉu lia zonrimeno estis malfermita, kaj li tial devis teni la pantalonon permane, ke ĝi ne falu teren? Aŭ ĉu li levis ĝin de la tero?]

li ne povis esti ordinare [? ordinarb]a[/b]?]

Reen al la supro