Al la enhavo

Kie rete publikigi en Esperanto aù en aliaj lingvoj?

de OlivarboFR34, 2015-januaro-20

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

OlivarboFR34 (Montri la profilon) 2015-januaro-20 18:38:50

Bonan tagon,

Mi dezirus scii, kie estas eble publikigi verkojn en Esperanto, ekzemple romanojn, eseojn, novelojn, ktp, se tia retejo ekzistas en reta Esperantujo. En la franca lingvo ekzistas http://www.atramenta.net/ Ĉu vi ankaù havas ekzemplojn de tiaj retejoj en aliaj lingvoj?

Dankegon!

noelekim (Montri la profilon) 2015-januaro-21 03:17:44

Ĉu Vikifontaro estas tio, kion vi serĉas?: eo.wikisource.org/wiki/Kategorio:Esperanta_lingvo

noelekim (Montri la profilon) 2015-januaro-21 03:22:48

Ĉu Vikifontaro estas tio, kion vi serĉas?: eo.wikisource.org/wiki/Kategorio:Esperanta_lingvo

OlivarboFR34 (Montri la profilon) 2015-januaro-21 11:49:47

Ankoraù tre dankon!

Fakte oni povas eldoni tekstojn pri iu ajn temo en Vikifontaro. Sed bedaùrinde "En Vikifontaro nur aldoneblas tekstoj, kiuj publikhavaĵas en Usono (kutime verkoj eldonitaj antaŭ 1923). Tamen, al Wikilivres aldoneblas verkoj, kiuj estis eldonitaj post 1923, kaj kies aŭtoroj mortis antaŭ pli ol 50 jaroj (antaŭ 1965)."

Mi serĉas ankoraù retejojn kie senpage aperas novaj tekstoj en libera licenco kiel "Creative Commons".

Ŝajne mi trovis tian retejon (?) anglalingvan : http://www.free-ebooks.net/

akueck (Montri la profilon) 2015-januaro-21 16:18:11

OlivarboFR34:Mi dezirus scii, kie estas eble publikigi verkojn en Esperanto, ekzemple romanojn, eseojn, novelojn, ktp
La eblo, kiun mi ghis nun utiligas, estas Amazon Kindle Direct Publishing.

Reen al la supro