Mesaĝoj: 8
Lingvo: Esperanto
Jxenja_A (Montri la profilon) 2015-februaro-03 00:04:18
Kiel uzanto de Lernu.net, ĉu vi sentas apartenon al lernu-komunumo (se vi pensas, ke ekzistas tia fenomeno, kiel komunumo de Lernu-uzantoj)? (se jes, kial, kaj se ne, kial)
Kaj kiel Esperanto-parolanto, ĉu vi sentas apartenon al pli larĝa komunumo de Esperanto-parolantoj (aŭ esperantistoj, se vi preferus tiel)? (se jes, kial, kaj se ne, kial)
Esprimu vin ĉe la forumo aŭ skribu al mi ĉe amis.yevgeniya@courrier.uqam.ca, se vi preferus esti anonima. Koran dankon pro viaj respondoj!
Amike,
Ĵenja (Yevgeniya) Amis, magistra studento en la Universitato de Kebekio ĉe Montrealo (UQAM), kiu verkas pri Lernu.net.
Paulinho (Montri la profilon) 2015-februaro-15 12:36:06
mihxil (Montri la profilon) 2015-februaro-25 08:17:35
Lakiro (Montri la profilon) 2015-februaro-25 08:42:33
Estas nur interlingvo Esperanto, kiun ni uzas en la komunikado por ekkoni ion novan, disputi, diskuti.
Ni libere povis uzi ajnan nacian lingvon por tio. Kompreneble por tio taŭgas la angla. Tamen esprimi siajn pensojn en tiu ĉi lingvo ne ĉiu kapablas pro ĝia komplikeco. Ne ĉiuj povas studi la rusan aŭ la ĉinan. Sed Esperanto por la komunikado pli taŭgas. Tio ne signifas apartenon al iu sekto aŭ komunumo. Ni ĉiuj estas tro diferencaj por vivi en iu komunumo. Komuna lingvo tute ne indikas ies komunan vidpunkton por diversaj aĵoj. Eĉ multaj hispanalingvaj aŭ anglalingvaj landoj havas diferencajn opiniojn aŭ interesojn. Tial ajna lingvo estas nur rimedo de la komunikado, ne pli.
Lernu estas ejo de niaj interesoj, tamen en tiu ĉi loko kolektiĝis homoj kun siaj vidpunktoj kaj opinioj. Se diri sen masko, do tie ĉi ĉeestas kaj faŝistoj, kaj komunistoj, demokratoj kaj liberalistoj. Ili ĉiuj posedas Esperanton kaj pretas vortmurdi unu la alian. Kaj tio estas tre bonege!
Mi eĉ toleras gejojn, kvankam ilin ne ŝatas. Sed Lernu rajtas viziti ĉiuj kaj esprimi siajn pensojn pri nia mondo. Esperanto kaj Lernu estas nur rimedo de nia pensesprimo.
mihxil (Montri la profilon) 2015-februaro-25 15:32:50
Lakiro:Mi eĉ toleras gejojn, kvankam ilin ne ŝatas.'eĉ gejojn'. Komprenu ke mi ne volas esti asociata kun iu tia.
Lakiro (Montri la profilon) 2015-februaro-25 16:38:32
mihxil:Ĉu mi diris pri vi? Mi vin ne koncernis, trankviliĝu.Lakiro:Mi eĉ toleras gejojn, kvankam ilin ne ŝatas.'eĉ gejojn'. Komprenu ke mi ne volas esti asociata kun iu tia.
Jen, ĵus, gesinjoroj, vi povis konvinkiĝi en senkaŭzaj antipatioj de esperantistoj en la "komunumo". Tiamaniere ni konversacias.
bobowo (Montri la profilon) 2015-februaro-26 19:45:42
Se mi havas ion komunan kun alia(j) homo(j) mi sentas min ano de tiu grupo/komunumo, simple ĉar mi konstatas ke tiel estas, mi ne tion povas nenii. Tio tute ne signifas ke mi samopinias kun la aliaj anoj en la grupo/komunumo. La intenco de sento rilate la komunumo povas varii, de indiferenceco (uzanto) ĝis eble eĉ sankteco ("frateco" ) . (mi parolas nun ĝenerale, ne pri Lernu aŭ Esperanto-komunumo)
Pri tiuj kiuj ekz. neniam uzis Lernun mi ne sentas komunumon en tiu ĉi rilato, kompreneble mi povas esti en alia komunumo kun ili tamen.
Eble tio ne direkte estis respondo al via demando sed ...
Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-februaro-26 22:20:19
Saviĝu ni for de homoj enŝovantaj siajn juĝemajn nazojn en ĉies malpublikajn aferojn.
Responde al la unua demando: Mi ne aparte sentas, ke mi estas ano de iu "komunumo", en tiu senco, ke mi ne tre identiĝas kun la paĝaro kaj konas neniun tre bone. Mi trovas iujn uzulojn agrablaj, aliajn neagrablaj aŭ eĉ malkleraj - tio estas por mi tute normale, tio indikas al mi, ke ekzistas granda diverseco en la mondrigardoj kaj opiniaroj de l' Esperantistaro ...
Lernu.net estas por mi ĉefe loko kie eblas praktiki Esperanton kun vivantaj homoj, aŭ trovi rimedojn por plialtigi mian Esperanton, aŭ rekte interagadi kun homoj de aliaj kulturoj, kun kiuj mi, alie, plejverŝajne povus havi neniun kontakton pro lingva bariero kaj malproksimeco. Estas kvazaŭ flughavena terminalo. Se siatempe estiĝos konatecoj kaj amikecoj - des pli bone! Tamen ĝis nun mia sperto ne estas tia.