Al la enhavo

Apogu Esperanton ĉe Avaaz-Subskribu la Peticion

de Rujo, 2015-februaro-05

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Rujo (Montri la profilon) 2015-februaro-05 04:58:17

Transiras en la Ĉambro de Deputitoj de Brazilo leĝoproponon de senatano Cristovam Buarque, kiu inkluzivas la internacian lingvon Esperanto kiel opcion por lernado en meznivela instruado. La teksto de la ĉefa Leĝo de la nacia edukado, LDB (Leĝo pri Direktricoj (Gvidlinioj) kaj Bazoj de la Edukado), hodiaŭ provizas la instruadon de la gepatra kaj de fremdaj lingvoj, sed ne inkluzivas Esperanton, kiu ne estas “alilanda lingvo”, sed internacia lingvo je tutmonda publika havaĵo kaj apartenas al ĉiuj popoloj. Brazilo subskribis du rezoluciojn de Unesko favore al Esperanto kaj sekve devus trakti ĝin egalece. Por fini ĉi diskriminacion, ni petas, ke Esperanto havu en LDB la saman traktadon kiel ĉiuj fremdaj lingvoj. Ĉi tiu teksto estas iomete adaptita el www.esperanto.com.br/avaaz, kie vi povas subskribi la Peticion, brazilanoj kaj alilandanoj.

maratonisto (Montri la profilon) 2015-februaro-05 14:57:10

La peticio esrtas utila, sed ĝin subskribas malmultoj.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-februaro-05 17:18:03

Mi subskribis ĉar mi volas loĝi en Brazilo kaj mi firme, tutkore kredas ke Brazilo estas la futuro de la lingvo Esperanto

Rujo (Montri la profilon) 2015-februaro-05 17:53:49

maratonisto:La peticio esrtas utila, sed ĝin subskribas malmultoj.
Verdire, la Peticio estas esence por valorigo de la grava laboro de la senatano kiu proponis la Projekton. Oni ne plu dependas de la nombro da subskribantoj. Dependas nur de la voĉdono de la parlamentanoj. Tamen, se la subskribintoj estos multenombraj, kelkaj parlamentanoj kiuj estas nedecidemaj povos renversi la malvolemon kaj voĉdoni favore!

gandialf (Montri la profilon) 2015-februaro-16 11:57:29

Rujo:Oni ne plu dependas de la nombro da subskribantoj. Dependas nur de la voĉdono de la parlamentanoj.
Do afero pri nenio. Strange.

Reen al la supro