Al la enhavo

Teritoria integreco kontraŭ memdetermino de popoloj

de ustra, 2015-februaro-24

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

ustra (Montri la profilon) 2015-februaro-24 17:32:03

En la Internacia Juro ekzistas du bazaj principoj. Unuflanke la teritoria integreco, kiu inkluzivas la netuŝeblecon de landlimoj, aliflanke la memdetermino de popoloj, kiu logike ja splitas teritoriojn kaj ŝanĝas landlimojn. Unu ekskluzivas la alian.

Kion oni taksas pli alte? Ĉu devus landlimoj esti fiksaj kaj permanentaj aŭ ĉu devus popoloj en lando havi la rajton deklari memstarecon kaj ŝanĝi landlimojn?
Se landlimoj ne povas esti ŝanĝitaj tio signifas kaptitecon por aro de homoj, kio siavice signifas malobeon de homaj rajtoj. Ĝis nun la Okcidento taksis pli alte la memdeterminon de popoloj. Sed ne en la kazo de Ukrainio aŭ de Krimeo.

La okcidentaj sankcioj kontraŭ Rusio bazas sur la akuzo, ke ĝi malobeas la teritorian integrecon de Ukrainio.
Intertempe ni scias, ke okcidentaj politikistoj konsideras deklarojn de sendependeco kaj referendumojn laŭkonvene kiel leĝaj aŭ kontraŭleĝaj. Tiaj movadoj estas leĝaj nur kiam ili konvenas al preferitaj geopolitikaj strategioj. La Okcidento do praktikas puran arbitrecon.

Laŭ Okcidento bonaj sendependecaj movadoj estis interalie:
- unuiĝo de Germanio
- balkanigo de Jugoslavio (Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Makedonio, Montenegro)
- Kosovo
- dispartigo de Ĉeĥoslovakio kaj Sudano

Laŭ Okcidento malbonaj sendependecaj movadoj estis interalie (kvankam la respektivaj popoloj volas sendependecon):
- Nord-Kipro
- Sud-Osetio
- Abĥazio
- Orientukrainio

Jen la naŭza hipokriteco de la Okcidento.

externalImage.png

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-februaro-24 18:20:13

La nunaj ŝtatoj estas nur fikcioj, kaj nur kelkaj havas fakte plenan suverenecon, t.e. la rajton/eblecon fari ion kiu malplaĉas al alia lando. Realpolitiko postulas, ke principoj estas adapteblaj laŭ la interesoj.

Tial la landoj devas traktadi inter landblokoj, atendante ke demokratia decido eblos. Demokratio signifas, ke ĉiuj estas pretaj obei al la decido de la plejmulto, kaj estas sufiĉe fidemaj por tio. Videble, tio ne jam estas la kazo en la nuna mondo.

Por faciligi tiujn traktadojn, ili devas defini minimuman aron de principoj, pri kiu ili interkonsentas, kaj provi konformiĝi al tiuj principoj.

landregiono povas akiri pli grandan aŭtonomion, sen iĝi sendependa. Kaj la ŝanĝoj interne de landoj ne devas ŝanĝi la internacian ekvilibron, krom pere de traktatoj subskribitaj de ĉiuj partoj.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-februaro-25 18:30:38

Amikoj, vi ambaŭ skribas vere. Estas JURO, tamen estas homoj, kiuj konstante rompas leĝojn kaj interkonsentojn.
Kiam mi estis infano, do opiniis, ke venis nova tempo kaj neniu povas ŝanĝi ŝtatlimojn. Mi tre eraris tiutempe. Tuta nia historio konfirmas la malan. Kaj en moderna mondo la ŝtatlimoj sukcese ŝanĝiĝas. Elstaraj politikistoj ne restigos ŝancon krei ion novan sur nia terglobo. Mi rememoras antikvan mapon de loko, kie mi nun loĝas. Tiu teritorio apartenis al granda kaj forta civilizacio de Sarmatoj kaj poste de Masagetoj. Tie ĉi diversatempe loĝis skitoj, grekoj, peĉenegoj, tataroj, kozakoj. Kaj mi diras pri unu loko. Antaŭ du jarcentoj neniu povis supozi, ke aperos nova lando Usono. ridulo.gif

Reen al la supro