Al la enhavo

Propedeŭtika Valoro de Esperanto

de nornen, 2015-februaro-27

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2015-februaro-27 01:23:05

En la anglalingva forumo de tiu ĉi retejo, oni diskutis tiujn ĉi tagojn, ke unu el la valoro aŭ bonaĵoj de Esperanto estas ĝia propedeŭtika valoro. T.e., ke lerni Esperanton pretigas onin por lerni aliajn lingvojn. Tamen, lerni iun ajn lingvon helpos onin lerni pliajn lingvojn, ĉar la unua paŝo estas la plej malfacila.

1) Kia estas la propedeŭtika valoro de Esperanto?
2) Kial estas Esperanto pli taŭga por la propedeŭtiko ol aliaj lingvoj (ekz. ol la Mandarina, la Turka aŭ la tokipona)?
3) Kiuj propedeŭtikaj aspektoj troviĝas nur ĉe Esperanto kaj ne ĉe aliaj lingvoj?
4) Kia estus bona propedeŭtik-taŭga lingvo? Kiujn karaktererojn ĝi havus?

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-februaro-27 02:27:17

Mi klopodos respondi al ĉiuj viaj punktoj sube, sed eble ne laŭorde.

Prave vi diras ke la unua paŝo (t.e., la unua studata fremdlingvo) estas la plej malfacila. El ĉi tiu konstato ŝajnas evidente, ke estus tre avantaĝe al lingvolernanto, se tiun paŝon li povus igi kiel eble malplej malfacila.

Estas ankaŭ nedisputige diri, ke Esperanto estas multe pli rapide lernebla por la plimulto de homoj (kaj aparte de homoj jam regantaj indoeŭropan lingvon), ol preskaŭ ĉiu alia "natura" lingvo. [1] La fonemaj, gramatikaj, kaj eĉ leksikaj trajtoj de Esperanto estas, je mezumo, ege malpli ampleksaj, ege pli simplaj ol tiuj, kiujn oni devus studi alilingve. [2]

Laŭ mia sperto, la propedeŭtika valoro estas pli granda en Esperanto ol en aliaj lingvoj ĉar ĝi, entute nehavante esceptojn kaj diktate (plejparte) nur de la reguloj de logikeco, rekte kaj malobskure helpas la lernanton identigi ĉiujn frazpartojn kaj kompreni kiel ili kuniĝas, sen danĝero de erariĝo aŭ konfuziĝo pro idiotismo, arbitra kutimo, aŭ alia balasto. [3]

Sendube, aliaj lingvoj ankaŭ provizas al oni ĉi tiun valoron; sed ĉe pli diluita nivelo pro ties neevitebla ŝarĝigo de esceptoj, genroj, fleksioj, ktp. Esperanto estas komparite "senŝarĝita".

Ellerninte Esperanton, mi sentis min multe pli memfida pri gramatika ĝusteco en miaj denaskaj lingvoj (rusa kaj angla) ĉar Esperanto instruis al mi la "skeletstrukturon" de lingvoj tiel, kiel ne povis aliaj lingvoj ĝis tiam studataj de mi (kaj ili estis multaj).

El ĉio ĉi konkludiĝas, ke Esperanto ja prezentas per si efikan metodon malpezigi kaj plifaciligi tiun unuan paŝon. Povas esti, ke ĝi ne estas la plej bona opcio por ĉiuj homoj; sed ĝi neniel estas maltaŭga propedeŭtike.

----
[1] Eble escepte de iuj kreoloj, sed ili apenaŭ taŭgas por plej larĝa kaj multfaceta sinesprimado. Tokipono, kiun oni menciis en alia fadeno, estas senutila por serioza detala komunikado pro ties vortara malriĉeco. Penu diri al doktoro viajn simptomojn, kiam via lingvo ne distingas inter "genuo", "kruro", "gambo", kaj "piedo"!

[2] Certe, kelkaj gramatikeroj estas pli simplaj alilingve - ekzemple, pluraloj mankas en la ĥina; en la angla ne troviĝas akuzativo, - sed tiaĵoj estas, ĝeneraligite, ne tiel gravaj.

[3] La tutsamon oni povus diri pri aliaj "plenverkitaj" planlingvoj, kiel Volapuko, Interlingvo, aŭ eĉ Ido. Tamen, ekzistas multe pli da lernorimedoj kaj parolantoj en Esperanto, kio igas ĝin pli elstara.

tommjames (Montri la profilon) 2015-marto-06 17:17:51

Entute mi forte konsentas kun la diroj de Tempodivalse. Mi donos miajn pensetojn pri la afero:
1) Kia estas la propedeŭtika valoro de Esperanto?
2) Kial estas Esperanto pli taŭga por la propedeŭtiko ol aliaj lingvoj (ekz. ol la Mandarina, la Turka aŭ la tokipona)?
Ĉar ĝi estas la plej facila el la lernindaj lingvoj, kaj ja indas kiel eble plej multe faciligi la unuajn paŝojn en lingvolernadon.
3) Kiuj propedeŭtikaj aspektoj troviĝas nur ĉe Esperanto kaj ne ĉe aliaj lingvoj?
Ĝia plejsimpleco, kiun laŭdifine ne povas havi aliaj lingvoj.
4) Kia estus bona propedeŭtik-taŭga lingvo? Kiujn karaktererojn ĝi havus?
Ĝi aspektus ĝuste kiel Esperanto! lango.gif Tamen serioze, miaopinie ĝi estus kiom eble plej simpla, sed ankaŭ enkondukus la lernanton al kiom eble plej multaj gramatikaj konceptoj kiujn oni devas regi por bone ellerni aliajn lingvojn. Mi pensas ke Esperanto estas bona ekvilibro inter lingva facileco kaj lingva amplekso.

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-majo-13 11:01:08

En la komenco de 20 jarcento estis kvazaŭ eksperimente pruvite ke lernado de Esperanto faciligas sekvan lernadon de la franca kaj de la latina.
Hodiaŭ kelkaj kredas ke la internacia lingvo de la estonteco estas ... la franca! Se tio veras, scio de Esperanto certe helpos.
"Ĉu la franca estos la plej parolata mondlingvo en 2050j?" - ligilo1
"Ĉu vi volas koni la lingvon de estonteco? Datumoj indikas, ke tio povus esti... la franca" - ligilo2

externalImage.png

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-13 12:08:57

Laŭ mi la esperanta propedeŭtiko voloras nur por homoj kiuj regas almenaŭ unu el la latinidaj lingvoj.

morico (Montri la profilon) 2015-majo-16 21:22:36

http://eo.wikipedia.org/wiki/Propede%C5%ADtika_val...

Kiel Descartes (Dekart) diris, la scienca metodo estas iri de la facila aŭ simpla al la malfacila aŭ malsimpla lingvo. Do komenci kun la gramatiko esperanto estas bona propedeŭtiko aŭ saltotabulo por la studado de la aliaj lingvoj. La dek unuaj reguloj de Zamenhof povus esti lernotaj de ĉiuj lernantoj en lingvoj.

Christa627 (Montri la profilon) 2015-majo-16 22:04:36

Mi parolis pri tio ĉi en alia fadeno.

Christa627:Mi pensas, ke Esperanto multe helpas min kompreni la aliajn lingvojn, kiujn mi lernas. Certe ĝia reguleco helpas tiu-rilate, sed estas, mi pensas, eĉ pli grava afero; la fleksebleco de la frazo-strukturo. Por lerni alian lingvon, oni ĝenerale tradukas vortojn kaj frazojn al la propra lingvo. Kiam oni faras tion al, ekzemple, la angla, la rezulto estas ofte malnormala, se laŭvorte tradukita, aŭ konfuza, se tradukita al samsignifa frazo. Ekzemple, kursoj pri la rusa ofte tradukas "Мне нравится пицца" kiel "I like pizza". Tio estas konfuza, ne-laŭvorta traduko. Sed se mi tradukas ĝin "To mi is pleasing pizza" aŭ io simila, tio estas tre strang-aspekta, kaj ankaŭ konfuza. Sed se mi tradukas ĝin "Al mi plaĉas pico", tio estas bonsona, kaj ne konfuza. Kaj se mi estus ruslingvano lernanta la anglan, mi povus traduki la anglan "I like pizza" kiel "Mi ŝatas picon". Pro la fleksebleco de Esperanta vortordo kaj frazo-strukturo, ofte eblas fari rektajn tradukojn, kiuj estas ankaŭ normal-aspektaj. Ne ĉiam, sed ofte; pli ofte ol en aliaj lingvoj, kiujn mi konas.

novatago (Montri la profilon) 2015-majo-16 23:25:49

1) Kia estas la propedeŭtika valoro de Esperanto?
Rilate al lerni lingvon ĉefe por faciligi la lernadon de alia lingvo ĝi ŝparas tempon, kaj ĝia planita aranĝo helpas pli facile kompreni gramatikajn konceptojn ne nur de aliaj lingvoj, sed ankaŭ de la gepatra.

2) Kial estas Esperanto pli taŭga por la propedeŭtiko ol aliaj lingvoj (ekz. ol la Mandarina, la Turka aŭ la tokipona)?
Legu respondon al la unua demando. Mi ne povas certi pri la tokipona, tamen tiu lingvo oni tute ne povas uzi por la ĉiu-taga reala vivo. Se oni volas, Esperanto povas esti uzata en ĉiu taga vivo post lerni ĝin kiel enkondukon por aliaj lingvoj.

3) Kiuj propedeŭtikaj aspektoj troviĝas nur ĉe Esperanto kaj ne ĉe aliaj lingvoj?
Mi ne povas respondi certece rilate al ĉi tio. Tamen, tia regula aranĝo verŝajne ne estas facile trovebla en aliaj lingvoj, kaj sendube, Esperanto kiel enkonduko por aliaj eŭropaj lingvoj, kiuj ne estas de la sama familio al la gepatra, estas la plej bona elekto.

4) Kia estus bona propedeŭtik-taŭga lingvo? Kiujn karaktererojn ĝi havus?
Ĉi tiu demando mi nur povus respondi se mi ne konsiderus Esperanton sufiĉe bona por tiu afero. Ĉi tio ne temas pri blinda apogo al Esperanto, mi sincere opinias ke eĉ se oni povas fari ion pli bonan, Esperanto jam bone taŭgas por tio.

Kompreneble, simple diri ke ĝi helpas lerni aliajn lingvojn, surprizas neniun ĉar tio okazas per ĉiu lingvo. Tamen, la afero ne temas nur pri helpo, sed pri helpi per malpli da tempo, sen tute malŝpari tiun tempon per lernado de ne uzata lingvaĵo.

Ĝis, Novatago.

morico (Montri la profilon) 2015-majo-23 06:23:35

Ronald J. Glossop, Sankta-Luizo, Misurio, Usono, autoro de la libro "Confronting War" — 4-a eldono — por la "Tago de la Lernejo" ĉe la Universala Kongreso de Esperanto, Gotenburgo, Svedio, 29 July 2003 (ekstraktoj)

"Kial oni devus lerni Esperanton ?" Kompreneble, la respondo ne estas la sama por ĉiu persono. Plue estas diversaj specoj de kialoj. Mi volas diskuti kun vi kelkajn el ili en tri kategorioj. Tiuj tri specoj de kialoj estas (1) la praktikaj kialoj, (2) la mens-pligrandigaj kialoj, kaj (3) la moralaj kialoj.

La praktika kialo lerni Esperanton, speciale por infanoj en anglaparolantaj kaj Aziaj landoj, estas, ke Esperanto provizas bonan manieron komenci la studon de alia lingvo krom la denaska lingvo. Diversaj eksperimentoj montras, ke lernantoj povas pli rapide lerni la lauregulan lingvon Esperanton ol Europajn naciajn lingvojn kiel la anglan kaj la francan. Plue oni povas observi, ke lernantoj, kiuj unue studas Esperanton anstatau pli malfacilajn lingvojn, poste pli avide lernas aliajn lingvojn. Ili sentas, ke ili havas la kapablon fari tion. Male, la studado de pli malfacilaj lingvoj tiel la latina kaj la angla ofte malkuraĝigas la lernantojn provi lerni aliajn lingvojn.

Nun mi turniĝu al la dua speco de kialo studi Esperanton, nome, por pligrandigi vian menson per pli bona kompreno de la mondo. Kiel bone diras Kanada Esperantisto Doktoro Stevens Norvell el Nov-Skotio, Esperanto estas "fenestro al la mondo." Kiam oni kapablas legi kaj audi nian lingvon, oni povas informiĝi pri aliaj landoj, aliaj kulturoj, kaj aliaj vidpunktoj per libroj, ĵurnaloj, revuoj, sonbendoj, vidbendoj, radiaj kaj televidaj elsendoj, retejoj, kaj ret-mesaĝoj. Oni povas informiĝi el neutrala vidpunkto pri kio okazas tra la tuta mondo.

La tria speco de kialo lerni Esperanton estas por de kialo lerni Esperanton estas por mi la plej grava. Ĝi estas la morala kialo, kaj ĝi havas du flankojn.

Unue, oni povas havi rilaton kun aliaj personoj tra la tuta mondo sur bazo de egaleco kaj justeco ĉar oni uzas tutteran neutralan lingvon anstatau la propran nacian lingvon.

La dua aspekto de la morala speco de kialo lerni Esperanton estas la fakto, ke, kiel Esperantisto, oni helpas krei evoluantan harmonian tutmondan komunumon. Per Esperanto oni iĝas parto de tre grava historia movado, kiu antauenigas la solidarecon inter ĉiuj homoj. Esperanto ne estas nur lingvo. Ni Esperantistoj konstituas tute novan specon de universala komunumo bazita sur la uzo de nia tutmonda lingvo. Ni nun kune moviĝas preter la inter-naciismo de la dudeka jarcento al la tutmondismo de la dudek-unua jarcento. Tamen ni samtempe helpas konservi la multajn naciajn lingvojn en la diversaj mondpartoj ; tiel ni konservas la lingvan diversecon.

Sendube estas aliaj kialoj lerni Esperanton, kiujn mi ne menciis...

Reen al la supro