Al la enhavo

Kindle (plata legilo de Amazon)

de hilelo, 2015-marto-06

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

hilelo (Montri la profilon) 2015-marto-06 17:57:27

Koran saluton!
Mi havas Kindle, la legoplaton de Amazon. Kiel multaj scias, PDF-formatoj ne estas oportunaj por tiaj aparatoj. Mi havas multajn bitajn librojn de INKO en PDF-formato, sed kiam mi provas ŝanĝi ilian formaton je formato taŭga por Kindle, tiam la Esperantaj literoj ne aperas... anstataŭ ili aperas tute aliaj literoj. Ĉiel mi provis, sed la afero ne prosperas al mi. Ĉu iu kiu pli bone komprenas la demandon povus iel helpi min? Tre koran dankon!

Hilelo
leleabrahao@yahoo.com.br

1Guy1 (Montri la profilon) 2015-marto-07 10:31:19

hilelo:Koran saluton!
Mi havas Kindle, la legoplaton de Amazon. Kiel multaj scias, PDF-formatoj ne estas oportunaj por tiaj aparatoj. Mi havas multajn bitajn librojn de INKO en PDF-formato, sed kiam mi provas ŝanĝi ilian formaton je formato taŭga por Kindle, tiam la Esperantaj literoj ne aperas... anstataŭ ili aperas tute aliaj literoj. Ĉiel mi provis, sed la afero ne prosperas al mi. Ĉu iu kiu pli bone komprenas la demandon povus iel helpi min? Tre koran dankon!

Hilelo
leleabrahao@yahoo.com.br
Eble, ĉi tiu programo povas helpi vin:

Calibre

Amike
Guy

hilelo (Montri la profilon) 2015-marto-07 12:38:40

1Guy1:
hilelo:Koran saluton!
Mi havas Kindle, la legoplaton de Amazon. Kiel multaj scias, PDF-formatoj ne estas oportunaj por tiaj aparatoj. Mi havas multajn bitajn librojn de INKO en PDF-formato, sed kiam mi provas ŝanĝi ilian formaton je formato taŭga por Kindle, tiam la Esperantaj literoj ne aperas... anstataŭ ili aperas tute aliaj literoj. Ĉiel mi provis, sed la afero ne prosperas al mi. Ĉu iu kiu pli bone komprenas la demandon povus iel helpi min? Tre koran dankon!

Hilelo
leleabrahao@yahoo.com.br
Eble, ĉi tiu programo povas helpi vin:

Calibre

Amike
Guy
Koran saluton Guy kaj dankon pro la reago!
Jes, mi provis ĝuste per Calibre, sed eĉ per ĝi la afero ne prosperis al mi. Estas io en la bitaj Esperantolibroj de INKO (ĉu vi konas ilin?), kio malebligas la rekonon de la literoj... io en la PDF mem, en ties bita aranĝo. Mi ne scias, kiu produktis tiujn bitajn Esperantolibrojn, verŝajne estas iuj katalunaj esperantistoj. Mi skribis al ili, sed respondo ankoraŭ ne venis. Mi tre bedaŭras, ĉar jam de tre longe mi deziras legi kaj ne povas =(

Aplonis (Montri la profilon) 2016-februaro-06 15:24:24

La problemo estas manko de la necesaj fontoj. Por ke ajna legilo povu montri la ĉapelitajn literojn, ĝi devas unue posedi plenan unikodan litero-fonton. Vi ja povas enmeti ilin per Calibre. Mi regule faras tion en miaj tradukoj de scienca fikcio kaj fantasto. Vizitu mian retejon kaj elŝutu ajnan bitlibron. Enportu ĝin al Calibre. Studu la kosntruon de tiu bitlibro dum samtempe leganta la instruojn de Calibre mem. Sume, jen la paŝoj:

1. Enportu la bitlibron kion vi volas redakti.
2. Ŝanĝu ĝian formaton al AZW3 aŭ EPUB (mi ne scias pri kiel trakti PDF.).
3. Enportu la necesajn literfontojn.
4. Modifu la internan stil-dosierojn (*.css) de la bitlibro.

Via Kindel funcias per la formato AZW3 se ĝi estas la modelo Fire, kaj per MOBI se ĝi estas malnova. Ĉiuj aliaj funcias per EPUB. Pri PDF mi ne scias la metodon plej bone trakteblan. Ĉiam mi faras PDF-ojn el EPUB, ne renverse.

Jen mia retejo Eldonejo Mistera Sturno

Reen al la supro